Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Arkeologio - Vikipedio

Arkeologio

El Vikipedio

Arkeologio (aŭ arĥeologio, el la greka αρχαίος–malnova kaj λόγος–scienco) tradicie estas parto de la historia scienco, kiu sin bazas sur homaj restaĵoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko. Laŭ alia vidpunkto, arkeologio estas parto de antropologio kiu studas restaĵojn de materia kulturo. En 1948, Walter Taylor deklaris ke arkeologio ne apartenas al historio kaj eĉ ne al antropologio, sed estas memstara scienco. Hodiaŭ, tiuj tri vidpunktoj havas subtenantojn. Tiu, kiu studas aŭ praktikas arkeologion, estas arkeologo.

 Arkeologia laboro
Pligrandigu
Arkeologia laboro

Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arkeologio okupiĝas pri faraĵoj. Ekzemple, arkeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn.

Laŭmaterie, la informoj pri la pasinteco povas esti la plej diversaj temoj – pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp. – per kiuj fariĝas la materia divido de la arkeologio en plurajn apartajn dividojn, aŭ specojn.

Historio specife kiel scienco okupiĝas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas historion striktasence nur tiun, kiu estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komencis, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj.

Laŭ la vidpunkto de la komenciĝo de la historia tempo, arkeologio dividiĝas en prahistorian arkeologion kaj historian arkeologion. Tiu lasta miksiĝas ofte kun la historio en strikta senco, ĉar la arkeologiaj restaĵoj informas pri la sama afero kiel la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian.

Foje arĥeologiaj informoj kontraŭdiras asertojn de la skribita historio; tiam ordinare devas esti preferataj la arkeologiaj informoj. Pro tio pluraj informoj de la semidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaŭe konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito. Foje nur la arĥeologio ebligas aliron al nekonataj skribsistemoj aŭ al ilia kompreno (ekzemple la Rozeta ŝtono).

Kulture gravaj estis la arĥeologiaj malkovroj dum la 19-a jarcento en Mezopotamio de bibliotekoj skribitaj sur brikoj, per kiuj oni havigis pli bonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrinoj, kaj per kiuj oni povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj.

Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, ĉe Morta Maro, pri malnovaj skribaĵoj de la esenoj, kiuj jam antaŭe praktikis ritojn heredatajn de la postaj kristanoj.

Enhavo

[redaktu] Historio kaj teorio de arĥeologio

La vorto arĥeologio estis jam uzita en antikvo, kaj la historiisto greka Tucidido citis kelkajn kazojn de serĉoj pri la malkovro de malnovaj monumentoj kaj skulptaĵoj faritaj de Egeo kaj Delo en Ateno. Ankaŭ en Renesanco oni fosis por trovi antikvaĵojn, sed la arĥeologio estis science disvolvigata nur modernepoke, kvankam ekde ĉiam la homoj okupiĝis iomete pri la restaĵoj de la pasinteco.

Jakobo Spon (16471685) reprenis la grekformitan vorton 'arkeologia' por tiel nomi la agadon de la homoj okupiĝantaj pri antikvaĵoj. Oni rigardas kiel fundanton de moderna arkeologio la germanan humaniston Johann Joachim Winckelmann, kiu publikigis siajn verkojn ĉirkaŭ 1770. Jarcenton poste jam notindas la metodoj de la arkeologio en Italio kaj Meza Oriento. En tiu tempo, arkeologio estis rigardata kiel parto de la filologio.

Alegorio de Arkeologio sur pordego de  Societo Martins Sarmento, en Guimarães, Portugalio
Pligrandigu
Alegorio de Arkeologio sur pordego de Societo Martins Sarmento, en Guimarães, Portugalio

La arĥeologio antaŭ la 19-a jarcento okupiĝis pri estetika valoro de objektoj, kaj tial ne okupiĝis pri objektoj kiuj ne havas artan intereson. Moderna arĥeologio aperis sub l' influo de naciismo de 19-a jarcento. Ekde la nocio pri kiu ĉiu nacio estas popolo (etna grupo) en teritorio havante la saman kulturon, oni formis la koncepton de arkeologia kulturo. Ĉi tiu estus aro de farintaĵoj similaj, de defina epoko, kaj kio reprezentus, sekve, unu popolon havante definan kulturon kaj okupante unu teritorion. Tiu modelo baziĝis en la filologiaj originoj kaj aperis en kunteksto de serĉado de pra-historiaj originoj de eŭropaj popoloj. Ĝi aperis en Germanio per Gustav Kossina kaj divastiĝis per Vere Gordon Childe. Childe forigis la racismajn precipojn de l' origina modelo kaj disvolvigis la kuncepton de arkeologia kulturo, kunigante ĝin al marksima materiisma evoluciismo. La modelo historia-kultura bazigis sur la precipo laŭ kiu la kultura estas homogena kaj la tradicioj iras de generacio ĝis generacio. Tiu modelo, malgraŭ suferis kritikon, ankoraŭ estas la plej akceptata en Arkeologio

La unua densa atako al tiu modelo venis de tiuj kiuj ne praktikis la Arkeologion en Eŭropo aŭ ĉirkaŭ Eŭropo. En usona arĥeologio aperis, ĉirkaŭ, 1960, movado kiu nomiĝis Nova Arĥeologio aŭ Proceda arĥeologio, ĉefata de Lewis Bindford. Oni deklaris ke “la Arkeologio estas Antropologia aŭ estas neniu”, defie al Historia-Kultura Arĥeologio. La eŭropa Historio serĉus apartajn eventojn kaj kulturojn, male la usona Antropologio resaltis ke estus universalaĵoj en homa konduto. Ili serĉis, sekve, transkulturajn leĝojn pri konduto. Oni ekis de la precipo laŭ kiu la homoj, ĉiam kaj ĉie, pligrandigas la rezultojn kaj malpligrandigas la kustojn. Sekve, studi dekmiljaran vilaĝon en Mezopotamio aŭ en Ĉinio estus simile al studi nunan vilaĝon. La Proceda Arkeologio neniu sukcesis atingi la saman divastigadon de Historia Arkeologio, ĉar la homoj klare ne estas la samaj en ĉiuj tempoj kaj lokoj, kaj ne okupiĝis nur pri utilaj aferoj.

En 1986 okazis la World Archaeological Congress (Tutmonda Kongreso de Arĥeologio) en kiu partoprenis ne nur arkeologistoj, sed ankaŭ indiĝenoj kiuj plendis la sociajn dimensiojn de arĥeologio. Ekde 1990, tiu plendo kondukis al Publika Arĥeologio kiu konsideras la zorgon pri la publikaj heredaĵoj kiel homan rajton.

[redaktu] Arkeologiaj metodoj

[redaktu] Apliko de la fiziko al la arkeologio

Pli kaj pli la arkeologio dependas de rimedoj de aliaj sciencoj. La malnovaĵojn ĝenerale kovras pli-malpli dika tero-tavola. Komence la arĥeologio esploris hazarde trovitajn malnovaĵojn, poste oni intence komencis serĉi ilin en lokoj, kie la ŝanco de la trovo estis granda, laŭ historiaj notoj, legendoj, epopeoj. Sed lastatempe la facile troveblaj arkeologiaj objektoj maloftiĝis, tial arkeologoj devas uzi la helpon de aliaj sciencoj, ekzemple tiun de la fiziko. Fizikaj rimedoj helpas malkovri lokojn por trovi la objektojn, kaj poste helpas determini la aĝon de la trovitaĵo.

[redaktu] Serĉado de esplorindaj terenoj

 thumb

La plej efika metodo estas fari fotojn el la aero, el granda alteco, el diversaj anguloj, en diversaj sezonoj, apud diversaj prilumigadoj kaj ankaŭ ekz. tra antaŭruĝa lumfiltrilo. Tiaj fotoj montras sur la tersurfaco spurojn de antikvaj loĝlokoj, vojoj kaj fortikaĵoj.

Komence la unusola metodo de la arkeologio estis la prov-elfosado en lokoj, kie oni esperis trovi ion. Poste oni lernis, ke subteraj malhomogenaĵoj, kiuj povas rilati al arkeologiaj objektoj, kiel muroj, plenŝtopitaj kavoj, grotoj kaj metalobjektoj, kaŭzas malhomogenaĵojn al la fizikaj ecoj de la tersurfaco, ekzemple al la elektra rezistanco, al magnetaj ecoj, al la refiektoj de elektromagnetaj ondoj, al la radioaktiveco, al la kemiaj ecoj, ktp. Tiel oni esploras la elektitan terenon kaj tiam komencas la provfosadojn.

[redaktu] Determino de la aĝo de arkeologiaj objektoj

Post la eltrovo de iu antikvaĵo la plej ofta demando estas, kiomaĝa ĝi estas. Ĝis la apliko de fizikaj metodoj la respondo baziĝis nur sur la aĝo de la koncerna tertavolo, kie la objekto estis trovita. Se ankaŭ fizikaj mezurrezultoj konfirmas tion, la aĝo estas plu fidinda.

Pligrandigu

Se la esplorenda objekto enhavas karbonon ekz. lignon, paperon, pajlon, ledon, ktp, oni povas mezuri la proporcion de radioaktiva karbonizotopo. La karbonduoksido, el kiu plantoj sin konstruas per la helpo de la sunenergio ĉiam enhavas malgrandan kvanton da C-14-izotopo. La proporcio proksimume estas 1:111112, do en unu biliono da normalaj karbonaj atomoj (C-12) troviĝas unu C14-izotopo. Aliaj organismoj enigas la izotopon manĝante plantojn kaj bestojn. La C-14-izotopo estas radioaktiva, kaj dum malkomponiĝo emisias mezureblan beta-radiadon. Tial, dum organismo restas vivanta, la proporcio inter la normalaj kaj izotopaj karbonatomoj estas la sama, kiel tiu en la aero. Sed post la morto, la proporcio de la C-14 izotopoj duoniĝas en periodo de 5730 jaroj. Sekve reduktiĝas ankaŭ la intenso de la beta-radiado je 1 % en ĉiuj 83 jaroj. Tiamaniere la aĝo de karbonhavantaj arkeologiaj objektoj estas determinebla proksimume ĝis 50 000 jaroj. Tiu ĉi metodo ŝajnas simpla, tamen ekzistas pluraj problemoj. La radiado estas tre malforta. La proporcio inter la normala kaj izotopa karbono dum la forpasintaj jarmiloj estis ne ĉiam la sama. En maljunaj, dikaj arboj estas plurjarcenta diferenco inter la mezo kaj rando de la trunko. Oni devus scii, el kiu arbo-parto estis farita la objekto. Oni devus scii, kiom da tempo forpasis post la morto de la arbo ĝis la finfarado de la objekto. Feliĉe ekzistas rimedoj por minimumigi eblajn erarojn. Ekzistas tre maljunaj, antaŭ pluraj jarmiloj mortintaj pinoj kies aĝo estas precize determinebla laŭ la „ringoj", kiuj estas videblaj sur la orta sekcio de la trunko. Oni plurloke determinas la aĝon laŭ la radiuso per la beta-radiado, poste en la samaj lokoj oni determinas la aĝon laŭ la ringoj. Per la komparo estas farebla tabelo, kiu ebligas la korekton de aliaj mezuroj. Alia eblo: En Egiptio ekzistas plurjarmilaj tomboj, kies aĝo estas precize konata. Eblas kompari la aĝon de la entombaj objektoj kun la kalkulita aĝo, kaj tiel korekti ankaŭ aliajn mezurrezultojn. Per tiuj korektoj la aĝodetermino ĝenerale havas eraron de proksimume 150 jaroj. Se oni mezuras la nombron de la C-14-izotopoj kaj de normalaj karbonatomoj per mas-spektrografoj, eblas pli precize determini la aĝon.

[redaktu] Aĝdetermino per termofosforesko

La termofosforesko estas fizika fenomeno, kies laŭvorta signifo estas „lumemisio pro varmo". Ĉe relative malalta temperaturo (malpli ol 500 celsiusaj gradoj) materialo ne radias videblan lumon. Tamen atomo de la materialo ja povas radii lumon, se ties elektrono iel ricevas plusan energion. Tiu plura energio povas esti fotono de iu kosma aŭ radioaktiva radiado. Ĝenerale la plusan energion la elektrono tuj perdas, forradiante ĝin kiel elektromagnetan ondon, kies frekvenco (koloro de la lumo) estas proporcia al la perdita energio de la elektrono. Sed povas okazi ĉe iuj materialoj, ke la energion la elektrono ne forradias tuj, sed nur post certa tempo. Tiu tempo povas esti tre longa, eĉplurjarmila. La efekton kaŭzas la tiel nomataj „kaptiloj" kiuj malhelpas al la elektrono okupi la originan energionivelon. Ili estas ĉefe malhomogenaĵoj en la materialo, difektoj, fremdaj atomoj en la kristalstrukturo.

Sed se la eretojn de la materialo oni devigas je pli forta vibrado, ekz. per varmigo, la elektronoj liberiĝas el la kaptiloj, refalas sur la originalan nivelon, kaj la energidiferenco aperas kiel termofosforeska radiado. Tiu efekto okazas ĉefe en la 250- ĝis 500-grada temperaturo-intervalo.

sumeria skribbriko
Pligrandigu
sumeria skribbriko

Forta termofosforesko estas videbla ĉe feldspato kaj kvarco, kiuj ĉiam troviĝas en ceramikaĵoj, terakotoj, en vazoj, brikoj kaj fornomuroj. Bedaŭrinde, ankaŭ ŝtonoj termofosforeskas. Super 500 gradoj la kaptiloj liberigas ĉiun kaptitan elektronon; tial la efiko de la antaŭaj radiadoj neniĝas. Do se oni faras vazon, kaj per alttemperatura ardigo terakotigas ilin, en la kaptiloj certe ne restas elektronoj. Tuj post la ardigo kaj malvarmiĝo termofosforesko ne okazas. Sed dum la paso de l' tempo tiujn objektojn trafas kosmaj radiadoj kaj diversaj radioaktivaj radiadoj el la ĉirkaŭaĵo. Tial kreskas la nombro de la kaptitaj elektronoj. Ilia nombro estas proporcia al la forpasinta tempo ekde la lasta alttemperatura varmigo, kaj al la intenso de la diversaj radiadoj, kie tiuj trafis la objekton. Sekve, la intenso de la termofosforeska lumo de certa materialo estas proporcia al la forpasinta tempo depost la lasta ardigo. Unue oni mezuras la lumintenson kiun faras la termofosforesko en diversaj temperaturoj. Post la ardigo oni determinas kiom forta radiado povas kaŭzi la saman termofosforeskon al la koncerna materialo. Per la mezuro de la radiado en la trov-loko, kaj el la supraj rezultoj la aĝo estas determinebla. Tio ŝajnas simpla, tamen en la realo ekzistas pluraj obstakloj. Ekzemple neniu scias kiaspecaj radiadoj trafis ia objekton. La radiado certe estis ne konstanta. Tial la rezultojn oni devas kompari kun la rezultoj de aliaj metodoj. Oni devas esplori eblojn por korekti la nefidindajn rezultojn. Tamen la termofosforesko tre konvenas por malkovri falsajn „arkeologiajn" objektojn, kiuj pro la juna aĝo certe ne fosforeskas pro varmigo.

[redaktu] La arkeomagnetismo

Inter la teraj magnetaj plusoj kaj la trafpunktoj de la imagita tera akso, ĉirkaŭ kiu la tero rotacias, estas 'd'-angulo. Inter la horizontala direkto kaj la direkto de la tera magneta kampo ekzistas 'i'-angulo. Tiuj anguloj en diversaj lokoj de la tersurfaco estas diversaj. Sed ilia grando ŝanĝiĝas ankaŭ laŭ la paso de l' tempo. Ekzistas materialoj, kiuj konservas tiujn direktojn, estintajn en certaj datoj: oksidoj de fero: magnetito (Fe304), hematito (Fe203). Oni nomas ilin feromagnetaj materialoj. En argilo ĉiam troviĝas multe el ili. Tial la efekto estas uzebia por determini la aĝon de certaj arkeologiaj objektoj. Pro forta vibrado pro varmo, la magneta direkto de ties atomaj magnetoj turniĝas al la direkto de l' tie reganta magneta kampo, kiu plej ofte estas mem la magneta kampo de la tero. Se la temperaturo de la objekto estas super 675 °C (Curiepunkto), ĝi perdas la feromagnetajn ecojn kaj la antaŭan magnetigitecon. Sed dum la malvarmiĝo sub 675 °C la direkto de la atomaj grupoj turniĝas en la direkton de l' magneta kampo, kaj tiun direkton ili konservas ankaŭ post la malvarmiĝo. Do, tiamaniere estas konservita la intenso kaj direkto de l' magneta kampo, kiu regis en ia tempo de l' malvarmiĝo de l' koncerna ceramikaĵo. Plej utilas objektoj, kiuj restas en la sama loko post la malvarmiĝo, ekz. fornoj.

Oni eltranĉas kaj enkadrigas pecojn, kaj sur la kadro indikas la horizontalan direkton, kaj laŭ la steloj, la geografian nordan direkton por poste precize determini la i- kaj d-angulojn kaj la magnetan kampintenson en la tempo, kiam okazis la lasta ardigo. En tiaspecaj fornoj ĝenerale restas karbidiĝintaj lignopecoj, kies aĝo per la izotopa metodo estas determinebla. Tiel eblas determini fa aĝon ankaŭ de nekonataj ceramikaĵoj.

Alia interesa konservejo estas la profunda ŝlimotavolo en la fundo de lagoj. En la ŝvebanta ŝlimo ĉiam ĉeestas ankaŭ argilo-eretoj, kiuj havas feromagnetajn ecojn. Dum la sedimentiĝo tiuj malgrandaj magnetoj turnas sin laŭ la direkto de la tera magneta kampo, kaj post la sedimentiĝo ili konservas tiun direkton kaj ankaŭ la kampintenson. Sed en la sedimentaĵo ĉiam troviĝas ankaŭ partoj de kreskaĵoj, kies aĝo per karbo-izotopa metodo estas determinebla. Tiamaniere oni povas fari komparon, kaj tabelon pri kiam ŝanĝiĝis la intenso kaj direkto de la termagneta kampo. Ankaŭ tiu tabelo estas uzebia por aĝdetermino de arkeologiaj objektoj.

El inter la menciitaj metodoj la plej malnova, plej preciza, plej ofte uzata estas la karboizotopa metodo. La uzado de la fenomenoj de termofosforesko kaj arkeomagnetismo estas relative novaj; esploroj komenciĝis antaŭ 20 ĝis 30 jaroj kaj ankoraŭ daŭras.

[redaktu] Vidu ankaŭ


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.rowmanlittlefield.com
•  http://wasteflake.com/tiki-index.php?page=PopularArchaeology
•  http://www.anthropologie.net
•  http://www.ericdigests.org/2001-1/archaeology.html


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.

Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu