Vikipedio:Elstaraj artikoloj
El Vikipedio
bonvenon · indekso · kategorio | premioj | portalejo · redaktoj · helpo | ||
legindaj kaj elstaraj artikoloj · informivaj tabeloj kaj portaloj · elstaraj bildoj kaj fotoj · elstaraj surbendigoj |
La elstaraj artikoloj estas la plej informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la esperantlingva Vikipedio. Ekzistas striktaj kriterioj por elstaraj artikoloj. Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 61 965 artikoloj de nia enciklopedio, nur 100 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0,16%. Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie. Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la ĉefpaĝo. Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitajn tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn. |
||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||
Delfenoj (Delphinidae) estas familio de maraj kaj riveraj mamuloj el la ordo cetacoj, subordo dentocetacoj. Al la familio apartenas 40 genroj. Delfenoj vivas en ĉiuj maroj. Delfenoj formas grupon kun kompleksa socia strukturo; ili kunlaboras por la ĉaso aŭ la reciproka defendo. Multaj eksperimentoj montris ilian grandan inteligenton kaj interalie la kapablecon sin rekoni en spegulo kaj uzi ilojn. Ilia lingvo bazita sur ultra-sonoj ne aŭdeblaj de homoj estas kompleksa lingvo. Estis multaj kazoj, kiam delfeno savis vivon de homo. |
Dani estas etna grupo de indiĝenoj de tribo de danioj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo, en Papuo Barato, en valo Baliem. La valo Baliem troviĝas meze de montaroj de insulo Nov-Gvineo, proksimume 3500 km oriente de ĉefurbo Ĝakarto. Nur en la jaro 1938 unuafoje tuŝis la valon Baliem piedo de fremda homo. |
|||||||||||||||||||||||||
Vercors (prononce [ver-KOR]) estas montomasivo en Drôme kaj Isère, la plej okcidenta montargrupo de la francaj Alpoj. Je ĉiu flanko ĝiaj deklivoj tre krute leviĝas, pro kio nur en la 20-a jarcento eblis fari ĝin atingebla por la strata trafiko. Por tio oni plurloke trarompis la rokojn per galerioj, formitaj de eksplodigoj. La masivo estas pro sia limigita utiligeblo por mastrumado, la plej granda franca naturrezervejo kun 17.000 ha. Vercors situas en la sudoriento de Francio, en la departementoj Isère kaj Drôme (apartenantaj al la regiono Rodano-Alpoj, france: Rhône-Alpes ) inter la urboj Grenoble kaj Die. La montomasivon limigas la riveroj Isère, Drac kaj Drôme. Oriente de ĝi situas la valo Trièves Vercors estas memstara montomasivo kun longa alte situanta valo, en la direkto de nordo al sudo. Ĉiuj elstaraj artikoloj pri Geografio 17
|
Ludoviko la 14-a (franclingve Louis XIV, prononcu [lui katorz]) (naskiĝis la 5-an de septembro 1638 en Saint-Germain-en-Laye - mortis la 11-an de septembro 1715 en Versailles) reĝis kiel burbona monarko de Francio kaj de Navaro ekde la 14-a de majo 1643 ĝis sia morto, kiam li estis 77 jarojn aĝa. Li heredis la tronon nur kelkaj monatoj antaŭ sia kvina datreveno, sed ne posedis efektivan potencon antaŭ la morto de sia ĉefministro, la kardinalo Jules Mazarin, en 1661. Ludoviko la 14-a, ankaŭ konata kiel la Reĝo-Suno (Le Roi Soleil) aŭ kiel Ludoviko la Granda (Louis le Grand), regis Francion dum sepdek du jaroj, tio estas la plej longa reĝado en tiu lando kaj eĉ en iu ajn alia grava reĝlando. Ludoviko la 14-a grandege plifortigis la potencon kaj la influon de Francio en Eŭropo, ĉefe per tri gravaj militoj - la Franca-Nederlanda milito, la Milito de la ligo de Augsburg kaj la Sukceda Milito de Hispanio - sed ankaŭ per aktiva subteno de arto, scienco kaj ekonomio. Post multaj jarcentoj, la reĝo plie finpretigis la submeton de la plej tumultemaj feŭdaj sinjoroj per la kunvenigo de ili ĉe la kastelo de Versailles, kaj tiel asertis la ĉiopovan aŭtoritaton de la franca monarkio. Ĉiuj elstaraj artikoloj pri Historio 17
|
|||||||||||||||||||||||||
Frederic PUJULÀ I VALLÈS (Palamós je la 12-a de novembro 1877, Bargemon, Var, Francio, je la 14-a de februaro 1963) estis katalunisto kaj esperantisto. Ĉiuj elstaraj artikoloj pri socio 17
|
La klasika epoko en okcidenta muziko okazis en granda parto de la 18-a jarcento, kaj en la fruan 19-an jarcenton. Kvankam la terminon klasika muziko oni uzas kiel ĝeneralan terminon, kiu signifas ĉiajn specojn de muziko en tiu ĉi tradicio, ĝi malpli ofte povas signifi ankaŭ tiun ĉi apartan epokon interne de tiu tradicio. Kiel limdatojn por la periodo oni ofte citas la jarojn 1750 kaj 1820, sed estis konsiderinda komuntempo je ambaŭ flankoj kun la antaŭa kaj posta periodoj, same kiel okaze de ĉiuj muzikaj epokoj. Kaj iuj fontoj eĉ mencias 1730 kiel la komencan jaron. Ĉiuj elstaraj artikoloj pri Arto kaj kulturo 17
|
|||||||||||||||||||||||||
La romkatolika paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo en Fulnek, estanta post la kastelo ĉefdominanto de la urbo, apartenas al la plej artvaloraj barokaj konstruaĵoj en Nordorienta Moravio. La preĝejo estas ununava, okcidentflanke kunigita kun gotika klostro, kiu iĝis parto de malsupra etaĝo de la paroĥestra domo. La profundeca norda-suda nav-akso direktiĝas orte al la Kastela Altaĵo, la larĝeca akso paralelas kun teoria suda flanko de la placo. La ĉefaltaro direktas norden kun eta dekliniĝo okcidenten. Orientflanke estis konstruita ovala kapelo de Sankta Jozefo. En la norda navflanko dominas masiva masonita ĥorejo. La origina paroĥa preĝejo de Fulnek, konsekrita al Sanktaj Filipo kaj Jakobo, staris surloke de la hodiaŭa Kapelo de Sankta Jozefo maldekstraflanke de la navo. Oni ne plu scias, kiam la preĝejo konstruiĝis, la plej malnova pruvo pri ĝi devenas de dokumento de la 26-a de februaro 1293 per kiu sinjoro Oldřich de Lichtenburk, ido de la potenca klano de Ronovec kaj posedanto de la regiono de Fulnek vendis al la vilaĝestro Štědron el Jílovec tiean vilaĝestrejon por dek markoj. Ĉiuj elstaraj artikoloj pri Religio kaj mitologio 17
|
Kio? Kie? Kiam? (ruse Что? Где? Когда? [ŝto gdje kagDA]) estas intelekta kvizludo, tre konata en ruslingva medio. Ĝi estis inventita en 1975 de televida reĝisoro Vladimir Voroŝilov. La ludo rapide fariĝis tiom populara, ke krom la origina televida versio aperis sporta varianto de la ludo. Dum la ludo teamo el 6 (ĝis 8 en sporta versio) personoj devas respondi demandojn, havante por pripenso kaj pridiskuto nur unu minuton. La demandoj estas ĉiam tiaj, ke oni povas respondi ilin surbaze de ĝeneralaj "lernejaj" scioj kaj iom da logiko. Por ĉiu korekta respondo la teamo ricevas unu poenton. Ĉiuj elstaraj artikoloj pri Sporto kaj ludoj 17
|
|||||||||||||||||||||||||
Saŭno estas dometo aŭ loko, kiun oni hejtas kaj kie la homoj ŝvitbanas. En ĝi troviĝas forno (aŭ alia varmigilo) por varmegigi ŝtonojn, sur kiujn oni verŝas akvon vaporigante ĝin. La saŭno tre similas al la vaporbanejo. La historio de saŭno estas jam pli ol miljara ĉe la nordaj popoloj. Ĉe la diversaj etnoj evoluis diversaj tipoj de la saŭno. La plej konata formo estas la finna saŭno. Ĉiuj elstaraj artikoloj pri Tekniko 17
|
Diamanto estas unu el la naturaj alotropoj de karbono; la ĉefa alotropo estas grafito. Ĝi estas gemo, uzata por juveloj. Diamanto estas travidebla, optike izotropa kristalo kun refrakta indekso de 2,417, alta dispersiĝo de 0,044, kaj specifa pezo de 3,52. Ĉiuj elstaraj artikoloj pri Scienco 17
|
|||||||||||||||||||||||||