Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Vikipedio - Vikipedio

Vikipedio

El Vikipedio

La Vikipedio-emblemo.
Pligrandigu
La Vikipedio-emblemo.

Vikipedio (anglalingve Wikipedia [ŭikiPI:dia]) estas TTT-surbaza plurlingva liber-enhava enciklopedio, kiun skribas volontuloj kunlabore - ĉiu homo kun aliro al la interreto povas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiuj artikoloj. La projekto komenciĝis je la 2001-01-15 apud Nupedia - simila, sed de spertuloj skribita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcela organizo Wikimedia Foundation. Je la 2006-04-26, Vikipedio entute havis pli ol 3,9 milionojn da artikoloj (pli ol 1.090.000 el ili en la anglalingva versio). Ekde ĝia fondiĝo, Vikipedio daŭre plipopulariĝis, kaj ĝia sukceso instigis la fondiĝon de pluraj frat-projektoj.

La nomo Wikipedia estas kuniĝo de la havaja vorto Wiki (signifas 'rapide') kaj la latina_lingvo Encyclopaedia (enciklopedio), kaj la Esperanta nomo devenas de tio.

Vikipedio ekzistas en pli ol 200 lingvo-versioj, kaj ĉirkaŭ cent el ili estas aktivaj. Dek sep vikipedioj enhavas pli ol 50.000 artikolojn (vidu [1])

Enhavo

[redaktu] Historio

La anglalingva Vikipedio estis la unua Vikipedio. Fondite je la 2001-01-15, fare de Jimmy Wales, ĝi montras, ke la principo de libera fonto ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Malgraŭ la meza kvalito de multaj artikoloj en la komenco, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito.

La Esperanta Vikipedio estis fondita je la 2001-11-06 de Chuck Smith. En decembro 2001, li laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano KALB por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2002-01-02 kun pli ol 300 paĝoj.

La Vikipedio enhavas la tutajn verkojn de:

[redaktu] Taksado

Asertado de Vikipedio, ke ĝi estas enciklopedio, estas polemika. Vikipedio estas senĉese kritikata pro manko de fidindeco, pleneco kaj kredindeco (ĉar ĝi ne estas verkata far ekspertoj). Inter multaj bibliotekistoj, akademianoj kaj redaktoroj de aliaj formale verkataj enciklopedioj Vikipedio ne estas aŭ ĝi estas nur malmulte konsiderata kiel fonto, al kiu oni eblas revoki. Vikipedio havas sufiĉan kvaliton, agnoskitaj ankaŭ de aliaj almenaŭ en unu tereno, ĝi precipe gajnis komparigan teston c’t. La agnosko estas ĉefe por libera enhavo kaj ebleco redakti far kiu ajn.

[redaktu] Kvalito

Kritikistoj asertas, ke permeso redakti Vikipedion far kiu ajn farigas ĝin nefidinda. Vikipedio enhavas nenian oficialan dosieron, kiu okupiĝus per verkontrolado de faktoj kaj la redaktantoj mem ne ĉiam devas esti interkonatiĝintaj kun temo, pri kiu ili verkas. En interparolo kun The Guardian bibliotekisto Philip Bradley esprimis sin, ke "li ne uzus Vikipedion kaj ke li ne estas konscia pri unusola bibliotekisto, kiu uzus Vikipedion. Ĉefa problemo estas manko de organoj. De eldonejo de presitaj publikaĵoj eblas atendi garantion, ke iliaj informoj estas fidindaj, ĉar de tio dependas ilia vivtenado. Diference de io tia (Vikipedio), kio bildiĝas sur ekrano." (Waldman, 2004). Simile reagas ankaŭ Ted Pappas, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, kiu diris en The Guardian: "Supozo por Vikipedio estas, ke per iom post ioa plibonigado ĝi perfektiĝos en senerarecon, sed tiu ĉi supozo estas neniel pruvita." Pri Vikipedio kiel pri fonto de informoj esprimis sin Danah Boyd en la jaro 2005: "Tio neniam estos enciklopedio, sed ĝi enhavos ampleksan konon, kiu estos tute taŭga por aliaj celoj. Sed malgraŭ tio tradiciaj enciklopedioj senĉese enhavas laŭleĝan revokon, kiu proklamas, ke ili rifuzas kian ajn respondecon pri eraroj en publikaĵo."

En 2004, Robert McHenry, la eksa redaktoro de Encyclopaedia Britannica, en artikolo Je fidindeco fondita enciklopedio kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitaj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion... Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de publika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzigi falsan senton de sekureco. Sed la konkretulo neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li." Aaron Krowne verkis artikolon, kiu rebatis metodojn uzitaj de McHenry nominte ilin "TND" (angle FUD), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubindeco". Larry Sanger, la eksa ĉefrekatoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Revokante al leĝo de Linis pri evoluo de malfermita fonto Sanger antaŭ esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologia personeco Joi Ito skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiu rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompige, povas esti akceptita kiel vero.

Vikipedio estis kulpigita pro manko de kapableco kompreni al vasta spektro de temoj. La kaŭzo estas propravola karaktero de la projekto kaj la tuta interesiĝo de ties kontribuantoj. Dale Hoiberg, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, asertas: "oni skribas pri aferoj, kiuj interesiĝas onin, do multe da temoj restos ne ensumigitaj. Kontribuo pri hurikano Francis estas kvinoble pli longa ol artikolo pri ĉina arto kaj kontribuo pri Coronation Street estas duoble tiel longa ol artikolo pri Tony Blair." Larry Sanger, la unua ĉefredaktoro de Nupedia, diris: "Kiam estas bezone skribi pri proporcie fakaj temoj (ekster intereso de multaj kontribuantoj), do fidindeco de la tuta projekto estas neegaligita."

En alia flanko Vikipedio estis laŭdita por tio, ke ĝi ebligas aktualigon de artikoloj aŭ novaj artikoloj estas kreitaj kiel reago je certa evento. Ekzemple tiam aktuala artikolo pri tertremo en Hinda oceano el la jaro 2004 en la angla versio de Vikipedio estis ofte citita far ĵurnalistoj post la tertremo. Redaktoroj de sciigrimedoj ankaŭ asertas, ke enciklopedio kiel Vikipedio havas multoblajn eblecojn ampleksi pli da temoj, kiel povas ampleksi presitaj formoj de enciklopedioj.

Plie, estus menciinde, ke la ekzemploj de Hoiberg jam ne validas de majo de 2005: La artikolo pri la ĉina arto estas preskaŭ trioble pli longa ol la artikolo pri la hurikano Francis, kaj la artikolo pri Tony Blair estas proksimume je 50 % pli longa ol tiu pri Coronation Street. Por ke ni donu la aferojn en ĝustan aspekton, la menciitaj artikoloj estis indikitaj nur kiel ekzemploj de ekinteresinta raportado, sed same ili povas montri tion, kiel Vikipedio proksimiĝas al prudenta egaleco.

[redaktu] Komunumo

Vikipedio havas komunumon de uzantoj, da kiuj estas proporcie malmulte, sed ili estas tre aktivaj. Emigh kaj Herring asertas: "Kelke da aktivaj uzantoj prezentantaj komune kun donitaj reguloj kaj sistemo de libera reguligo povas atingi grandan kontrolon super enhavo produktita en la sistemo, laŭvorte forviŝante variecon, polemikon, malkonsistecon harmoniante opiniojn de la kontribuantoj." Redaktantoj en Vikinfo (branĉo de Vikipedio), same asertas, ke novuloj aŭ konfliktuloj estas maljuste markataj kiel "stultuloj" (informo, kiu havas ribeligan aŭ rifuzigan karakteron kaŭzante rompadon de diskutoj, aŭ persono, kiu disvastigas tiun ĉi informon) aŭ "problemaj uzantoj" kaj estas malebligite al ili redakti artikolojn. Ties komunumo estas kritikata pro tio, ke ĝi atendas de uzantoj, kiuj plendas pri kvalito de artikoloj, por ke ili mem korektu tiujn artikolojn.

Kelkaj kontribuantoj plendas, ke reguligado de Vikipedio estas tre laciga okaze de konfliktoj. Same ili plendas pri fakto, ke Vikipedio grandmezure preferas kontribuantojn, kiuj havas karakterizajn opiniojn, ĉar neniu havas tempon nek energion por rebati iliajn karakterizajn opiniojn.

Sed en la alia flanko Vikipedio estas, kiel asertas ties redaktantoj, tre valora kiel socia komunumo. Ekzemple aŭtoroj povas esti postulitaj, por ke ili defendu, respektive klarigu sian laboron kaj tiuj ĉi disputoj esta bone videblaj. Unuopaj versioj de Vikipedio ofte enhavas "konsultan sekcion", kie tiu ĉi komunumo respondas demandojn.

[redaktu] Vikipedioj en multaj lingvoj

  • Anglalingva Vikipedio
  • Francalingva Vikipedio
  • Germanlingva Vikipedio
  • Italalingva Vikipedio
  • Japanlingva Vikipedio
  • Nederlandalingva Vikipedio
  • Polalingva Vikipedio
  • Portugalalingva Vikipedio
  • Svedalingva Vikipedio

[redaktu] Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Vikipedio sub la gloso wikipedia

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Aliaj lingvoj
THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: