Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Kartografio - Vikipedio

Kartografio

El Vikipedio

Scienco temanta la bildan figuradon de la tera surfaco, ties objektojn kaj fenomenojn. Ĝenerale, la ĉefa formo de figurado estas mapo, tamen ankaŭ estas la globuso, la atlaso, la ciferecaj bildoj, ktp.

La teknologia revolucio tre ŝanĝis la kartografion kaj nun oni ankaŭ devas mencii la komputilizitan projektadon kaj la geografian informad-sistemon kiel fakojn aŭ metodojn de la kartografio.

Nuntempe, pluraj kampoj de la ĉiutaga vivo, k.e. la transito, metereologio, turismo, planifikado de trafikvojoj, urbanizado, katastro, ktp. bezonas la kartografion por esprimi siajn ideojn, esplorojn, celojn aŭ informojn pere de mapoj.

Enhavo

[redaktu] Historio

Unu el la plej antikvaj mapoj postrestantaj estas keramika tabuleto de la Mezopotamia civilizacio (preskaŭ 5.000 a.k.) sed kelkaj historiistoj opinias, ke jam en kelkaj areoj de la Nila valo, oni verkis mapojn por restarigi la limojn de la posedaĵoj post la jaraj inundoj.

[redaktu] La ĉina skolo

En 1973 esploristoj eltrovis tri mapojn de la 2 jc. a.k. en Han-dinastia tombo de Hunano (Ĉinio). Ili estas man-skribitaj sur silko kaj konsistas el topografia kaj militista mapoj, enhavantaj skalon kaj disvolvigitajn simbolojn. La alia estas nedeĉifrebla. Por tiaj praaj ĉinaj mapoj la verkisto uzis kradon signifantan surterajn distancojn. Tiel, se oni volas mezuri distancojn, simple devas kalkuli, laŭ la pitagora teoremo, ortan triangulon

La ĉefa kartografo de la ĉina skolo estis Pei Hsju (224-271), ministro pri publikaj laboroj dum la Ĉin-dinastio. Lia mapo, titolita "Mapo de la impostoj de Ju" (nuntempe perdita), enhavis en sia prefaco la sekvendajn principojn pri la ellaborado de mapoj: La krado kaj la lokalizado de objektoj en malebenaj terenoj kaj ties korekta situo en la (plata) mapo. Tiujn principojn sekvis postaj ĉinaj kartografoj. Oni devas konsideri, ke Ĉinio tiuepoke estis kartografie granda potenco rilate al la okcidenta parto de la mondo ĉar jam estis uzanta kompason kaj paperon dum okcidente ekfaris tion nur post mil jaroj.

[redaktu] La klasika periodo

Mapo de Ptolomeo
Pligrandigu
Mapo de Ptolomeo

Okcidente, jam dum la vivo de Aristotelo oni agnoskis, ke la tero estas sfero. Sekve, oni ekuzis la latitudon kaj la longitudon kiel utilan esprim-manieron por sfera figuro. Erastoteno (ĉ. 276-195 p.k.) mezuris la dimensiojn de la Tero per angulaj observadoj de la sun-radioj.

Tamen, la solaj laboroj postrestantaj el la greka skolo (konservitaj de la araboj) estas verkaro de Ptolomeo de Aleksandrio (ĉ. 90-160 a.k.). Temas pri la libro nomata Geographia, enhavanta i.a. traktaton pri kartografio. Ptolomeo esploris la problemon pri la prezentado de la Tera sfera sufaco sur mapo (plata papero) kaj agnoskis la neeviteblan deformigon de tiu procezo.

[redaktu] Mezepoko

Mezepoka mapo de Hereford
Pligrandigu
Mezepoka mapo de Hereford

La mezepokaj mapoj respegulas la tiutempan mond-rigardon. Temas pri la mapoj "T en O", nome, la T prezentas la mediteranea maro kaj la riveroj Nilo kaj la Dono. Jerusalemo estis la centro de la mapo kaj la kontinentoj figuris la filoj de Noao: Ŝemo (Azio), Ĥam (Afriko) kaj Jafeto (Eŭropo).

En tiaj mapoj la oriento estis en la supra parto signifanta la paradizon –tiel devenis la vorto orienti. Tamen, oni nuntepe orientas norden.

Tiaj mapoj estis uzataj kiel ornamaĵo por libroj ĝis la alveno de novaj scioj de la araboj samtempe kun la nova scivolemo pri foraj landoj kaj la disvolvigo de navig-mapoj. La araboj konservis la mapon de Ptolomeo kaj ankaŭ provis mezuri la Teron. La plej grava araba kartografo estis Al-Idrisi, kiu verkis de 1154 ĝis 1161 siajn famajn mondajn mapojn (1099-1164 p.k.).

La 'kataluna atlaso' (Mar-atlaso de Kreskes ABRAHAM)
Pligrandigu
La 'kataluna atlaso' (Mar-atlaso de Kreskes ABRAHAM)

Ankaŭ Marko Polo tre influis la tiutempan kartografion per siaj novaĵoj pri orientaj landoj. Poste, la fluo de varoj de oriento al okcidento kaj inverse disvolvigis tiujn konojn dume aperis la [mar-atlasoj] pri la Mediteranea maro en la 13a jc. La mar-atlasoj tre precize prezentis la marbordon sed tute male la internajn areojn. Karakterizas ilin la lineoj kaj la vento-rozoj sur la maro, tre utilaj por la navigado.

[redaktu] Renesanco

Tiu epoko rilatas la eltrovon de Ameriko fare de Kristofo Kolumbo kaj la postajn esplorojn de Vasco da Gama, Magelano. Tio donis gravecon al la kartografio kune kun la apero de presado en Eŭropo. Do, entute temis pri granda antaŭeniro de konoj kaj teknologioj tute rimarkebla en tiutempaj mapoj kaj atlasoj.

Kadre de la tiamaj francaj kaj nederlandaj skoloj, aperis elstaraj kartografoj, kiel ekzemple Gerardus Mercator, Joan BLAEU kaj Jodocus Hondius. Tiaj verkoj ja enhavis marbordojn, riverojn urbojn kaj kelkajn gravajn montojn sed ankoraŭ ne la reliefon kaj aliajn gravajn informojn.

[redaktu] De la Franca Akademio pri Sciencoj ĝis nun

En la dua duono de la 17a jc. estis fondita la Franca Akademio, kiu prizorgis la verkon de mar-atlasoj cele al plibonigo de la navigado kaj al kompilo de novaj konoj. Tamen tio dependis de la precizeco en la mezuroj. Pro tio, estis necese kalkuli la formon de la tero per mezuro de tera arko kaj disvolvigi metodon por determini la longitudon. El tiu operacio ankaŭ naskis la metra sistemo ĉar tie difino estas \frac{1}{10.000.000} parto de arko, de ekvatoro ĝis poluso. De tiam oni uzis la skalon bazitan sur tiu sistemo.

Ekde la 18 jc.stariĝis la tema kartografio kaj la uzo de pluraj simboloj por sciencaj fakoj. Tamen estis dum la 19 jc. kiam la kartografio atingis altan kvaliton danke al la litografio, kiu permesis publikigi serie, kolore kaj malmultekoste. Ankaŭ la fotogrametrio faciligis tiun taskon ĉar danke al mezurado de punktoj kaj altaĵoj per aeraj fotaĵoj permesis produkti seriajn mapojn, precipe ekde la komenco de la dekdua jarcento kiam la aera navigado disvolviĝis pro militaj kaj civilaj bezonoj.

Fine, la progreso de la informatiko kaj la satelitoj helpis la kartografion profiti ties teknikojn. Tiel, multaj donitaĵoj estas ĉerpitaj el satelitaj bildoj aŭ pritraktitaj per komputiloj. Tio malfermis novajn teknikojn kaj ebligis esplori novajn fakojn.

[redaktu] Teknikoj de Kartografio

[redaktu] Desegnado kaj figurado

[redaktu] Kartografaj projekcioj

Por solvi la problemon pri la prezento de sfera surfaco –la Tero– sur plataĵo –la mapo–, oni devas uzi kartografan projekcion. Tiu procezo implicas defomiĝojn: jen de la areoj, jen de la distancoj, jen de la anguloj. Tiel oni klasigas la projekciojn laŭ tiu deformiĝo:

  • Konforma: Konservanta ĉiujn angulojn.
  • Ekvivalenta: Konservanta ĉiujn areojn.
  • Egaldistanca: Konservanta la distancojn.

La elekto de projekcio dependas aŭ de la celoj de la mapo aŭ de la bezonoj de la tereno prezentita. Ekzemple, armea kartografo celas mapon konservantan la angulojn por kalkuli trajektoriojn de pafaĵoj.

[redaktu] Klasoj de simboloj

Oni povas grupigi la simbolojn uzatajn en kartografio po 3 klasoj: punktaj, lineaj kaj surfacaj. La punktaj simboloj estas punktoj, trianguloj kaj aliaj. Ili estas uzataj po montri lokon kie estas fenomeno, proporcio aŭ intervalo. La lineaj simboloj estas uzataj por prezenti ne nur lineojn (riveroj, ŝoseoj), ekzemple, ankaŭ altaĵojn kaj profundecojn de la reliefo. La surfacaj simboloj prezentas fenomenojn, kiuj etendiĝas sur parto de teritorio havanta komunan econ, kiel ekzemple akvo, arbaro, administracio, ktp. Tiel ĉiuj tiaj simboloj povas esti aferoj, intervaloj (gradoj) aŭ prezenti proporciojn. Tiuj estas ecoj de tiuj klasoj de simboloj.

La maniero kiel prezenti tiujn ecojn estas pere de koloroj, valoroj, grandecoj, formoj, interspacigeco, direktoj kaj situo. Tamen, la kutimo kaj la uzado donas al la kartografio kelkajn normojn por prezenti la simbolojn. La kartografo devas organizi la donitaĵojn hierarkie por ebligi la legeblecon kaj la klarecon. Nur tiel la celo de la mapo estos atingita.

[redaktu] Fontoj de la donitaĵoj

La kartografio ĉerpas la donitaĵojn prezentitajn en mapoj el pluraj fontoj laŭ ties celoj. En tiu procezo partoprenas multaj teknikoj, kiel ekzemple, fora perceptado, topografio aŭ fotogrametrio. La ceterajn donitaĵojn oni kaptas per simpla esplorado kaj enketo de la tereno aŭ simple el aliaj mapoj aŭ laboroj jam elfaritaj.

[redaktu] Ĝeneraligo

Tiu procezo kocernas la simpligadon kaj klasifikigadon

[redaktu] Novaj teknologioj en la kartografio

La disvolviĝo de la teknologio, kaj speciale la komputiko, multe influis la kartografion. La nuntempa kartografo verkas mapojn per programaroj pri komputilizita projektado. Tio ebligas pli altan produktadon, rapidon, eldoneblon kaj precizon malgraŭ, ke la produktado de mapoj per komputiloj iom malebligas artan flankon en la prezentado. Aldone, la uzado de similaj programaroj de inĝenieroj kaj skizistoj donas pliajn rimedojn por interŝanĝi dosierojn kaj profiti ties informojn.

La sekva evoluo de tiuj kompotikaj teknikoj estas ja vera fako. Geografia informad-sistemo unuigas vektorajn grafikojn kun literciferecaj donitaĵoj. Tiel, kartografo povas rilatigi mapon al donitaĵoj por pli facile analizi la fenomenojn prezentitajn.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Famaj kartografoj

  • Willem Jansz. kaj Joan BLAEU
  • Cresques Abraham
  • Jozef De Ferraris
  • Frederick De Witt
  • Jodocus Hondius kaj filoj
  • Joannes Janssonius
  • Gerardus Mercator
  • David Thompson

[redaktu] Eksteraj Ligoj

[redaktu] Bibliografio

  • Arthur ROBINSON kaj aliaj (1984). Elements of Cartography. ISBN 8428207682
  • Mark MONMONIER (1991). How to Lie with Maps, University of Chicago Press. ISBN 0226534219.
  • John PICKLES (2003). A History of Spaces: Cartographic Reason, Mapping, and the Geo-Coded World, Taylor & Francis, Inc.. ISBN 0415144973.
  • John Noble WILFORD (2000). The Mapmakers, Vintage Books. ISBN 0375708502.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: