Litovio
El Vikipedio
|
||
Litova Respubliko |
||
Bazaj informoj | ||
---|---|---|
Oficiala lingvo | litova | |
Ĉefurbo | Vilno(Vilnius) (386 mil) | |
Areo | 65.301 km2 | |
Loĝantaro | 3.448 milionoj (2004) | |
Loĝdenso | 55 loĝantoj/km2 | |
Monunuo | Lido (Litas) (= 100 centoj) | |
Etnaj malplimultoj: | rusoj, poloj, belorusoj, judoj |
|
Horzono | UTC +2 | |
Retokodo | .lt | |
intern. aŭtosigno | LT | |
Telefona landoprefikso | 370 | |
Politiko | ||
Politika sistemo | demokrata respubliko | |
Prezidanto | Valdas Adamkus | |
Ĉefministro | Gediminas Kirkilas | |
Nacia tago | ... | |
Nacia himno | (Tautiška giesmė (Vincas Kudirka)) | |
Sendependeco - deklarita - rekonita - rezignita - deklarita - rekonita |
de Rusio/Sovetunio |
|
membriĝo en EU | 2004-05-01 | |
Administra Subdivido |
10 distriktoj | |
Ekonomiko | ||
Importo: | ..., ... | |
Eksporto: | nutraĵoj, kemiaĵoj | |
Pokapa GNP: | 1.900 $ | |
Fotoj | ||
aldonindas |
Litovio (litove Lietuva) estas lando en la nordoriento de Eŭropo, ĉe la Balta maro. La loĝantaro malkreskiĝis lastatempe de 3.715 mil 1995 ĝis 3.448 mil en 2004. Etne la loĝantaron konsistigas precipe litovoj (83,5%), poloj (6,9%) kaj rusoj (6,1%). Apud la ĉefurbo Vilno (Vilnius) kun 556 mil enloĝantojn estas pliaj grandaj urboj Kaŭnaso (Kaunas) (386 mil), Klaipeda (Klaipėda) (196 mil), Panevėžys (119 mil) kaj Šiauliai (133 mil).
Enhavo |
[redaktu] Historio de Litovio
La unuan fojon en skribitaj fontoj Litovio estas menciita dum la jaro 1009. Ĝis la 15-a jarcento Litovio kreskiĝis al granda nacio.
Litovoj kaj aliaj baltaj etnoj estis fine unuigitaj al unu nacio dum la 12-a jarcente de litova duko kaj posta reĝo Mindaugas. Dum la 12-a ĝis 14-a jarcentoj Litovio (tiam "Litova Granda Dukejo" (Lietuvos Didžioji kunigaikštystė) eĉ pli kreskiĝis kaj krom Baltio ampleksis plejgrandan parton de la hodiaŭaj ŝtatoj Pollando, Belorusio kaj Ukrainio - de la Balta ĝis la Nigra Maro. Ĝis la batalo de Žalgiris la plej granda danĝero por Litovio estis la ade atakinta Ordeno de germanaj kavaliroj, germanlingva eklezia armeo de nobeloj, sed en tiu batalo dum 1410 ĝi estis venkita de unuiĝitaj litovaj kaj polaj armeoj.
Dum la jaro 1386 la Granda Litova Duko Jogaila fariĝis la reĝo de Pollando. La litova kaj pola ŝtatoj fariĝis unio havanta la saman reĝon kaj parlamenton.
Dum la jaro 1795, pro malfortiĝo de la litova-pola unio, granda parto de la Litova teritorio estis konkerita de la Rusia imperio.
La 16-an de februaro 1918 Litovio regajnis sendependecon, sed dum 1940 la komunista Sovetunio denove aligis Litovio al si. Denove sendependecon Litovio regajnis nur la 11an de marto 1990.
La 29-an de marto 2004 Litovio fariĝis membro de NATO, kaj la 1-an de majo 2004 fariĝis ĉiurajta membro de la Eŭropa Unio.
[redaktu] Demografio
Ĉirkaŭ 70 % de la homaro vivas en urboj. Meza aĝo - 38 jaroj. Ĉirkaŭ 99,6 % de homoj aĝantaj pli ol 15 jaroj estas skribsciantaj.
El la enloĝantoj de Litovio estas laŭ nacieco (stato de la jaro 2001):
- litovoj - 83,45 procentoj,
- poloj - 6,74 procentoj,
- rusoj - 6,31 procentoj.
- belorusoj - 1,23 procentoj kaj
- aliaj - 2,27 procentoj.
[redaktu] Ekonomiko
En la 2003 jaro la kreskiĝo de ekonomiko en Litovio estis plej granda en la tuta sudorienta Eŭropo, la komuna nacia produkto komparante kun la 2002 jara kreskiĝis je 9,7 percentoj.
Ekonomiko ĝis nun tre rapide kreskiĝas, des pli ke Litovio aliĝis al la Eŭropa Unio.
[redaktu] Aliaj informoj
- Kredantoj: plej multaj katolikoj
- Monda heredaĵo: Vilniusa historia centro, Kurona Duoninsulo.
- Esperanto-movado
- Litova-Vikipedio
EŬROPA UNIO (EU) | ||
---|---|---|
Aŭstrio • Belgio • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Italio • Kipro • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Respubliko de Irlando • Slovakio • Slovenio • Svedio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||
Aliĝontaj | ||
Bulgario • Kroatio • Respubliko de Makedonio • Rumanio • Turkio |
NORD-ATLANTIKA ALIANCO (NATO) | ||
---|---|---|
Belgio • Britio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Islando • Italio • Kanado • Latvio • Litovio • Luksemburgo • Nederlando • Norvegio • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Turkio • Usono |
Ŝtatoj en Eŭropo | |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko de Irlando | Respubliko de Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝolando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |