Japanio
El Vikipedio
Geografio > Azio > Orienta Azio >Japanio
|
||||
Nacia devizo: neniu | ||||
Areo | 377,835 km² | |||
Loĝantaro | 127,214,499 | |||
Loĝantara denseco | 355/km2 | |||
Ĉefurbo | Tokio | |||
Oficiala lingvo | Japana | |||
Aliaj lingvoj | korea, aina | |||
Religioj: | plejparte Ŝintoismo kaj Budhismo, 0.8%kristanismo | |||
PNM -tute(2002) - po kapo |
4,524 Gd ,(la 2-a tutmonde ,Baze devizkurzon) 3,651 Gd (la 3-a tutmonde ,Baze PPP) po kapo:28.7 kd (2002, takso) |
|||
Ŝtatestro: | Akihito | |||
Ĉefo de registaro: | Ĉefministro Shinzo Abe | |||
Valuto | Eno (¥/円) | |||
Tempozono | UTC +9 | |||
Nacia himno | Kimi Ga Yo | |||
Interretkodo | .jp | |||
Telefonkodo | 81 | |||
Esperanto-organizo: | Japana Esperanto-Instituto |
Japanio (japanlingve : 日本 [nihon/nippon] laŭlitera signifo : Origino de la Suno - antikva nomo : "Yamato (大和 [Jamato])") estas insulara lando situante oriente de la azia kontinento. En mezepoko kaj renesanco Eŭropanoj nomis ĝin Cipango, eble el ia ĉina vorto por tiu lando.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La japana insularo konsistas el kvar grandaj insuloj (Hokajdo, Honŝu, Ŝikoku kaj Kiuŝuo. Vicordo de nordo al sudo) kaj proksimume 3.600 malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimune 127 milionoj da homoj. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko.
La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude.
Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn : En la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika.
Proksimume 75 centonoj de japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn.
[redaktu] Maroj
Japanion ĉirkaŭas maroj; Pacifika oceano en la oriento kaj Japana maro en la okcidento, norde aldoniĝas Okotska maro kaj sude Orient-ĉina maro.
[redaktu] Datumoj
Landkodo : .JP
E-nomo: Japanio
Naciaj nomoj : 日本 [nihon/nippon] (japane), 大和[jamato] ("japane" en antikva epoko)
Areo: 374.744 km²
semotaŭga: 11%
Loĝantaro: 126.549.976 (julio 2000, takso), % urbana : 79% (2000)
homoj po kv. km: 337,7 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3070,0 (2000)
kreskanta procento: 0,18% (2000, takso)
naskoj : 9,96 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj : 8,15 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj : +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 3,91 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino : 1,41 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco : 80,7 jaroj (77,51 viroj, 84,05 virinoj) (2000, takso)
Etnoj : 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)
Religio : 84% budhismo kaj ŝintoismo, 16% aliaj (0,7% kristanismo)
Lingvo : la japana(efektive oficiala), la korea(korea-japano uzas), la aina(aino uzas/is), la okinavaja (insularo Ryu Kyu)
alfabeta : 99%
Registaro : parlamenta demokratio en formo, rego de unu partio, la LDP (la Liberala Demokrata Partio), en praktiko. La LDP, kiu regis 1955-93 kaj 1994-nun (2002), reprezentas la intereson de la bankoj, vendejoj, bienistoj, NTT (la ĉefa telefona kompanio), poŝtejoj kaj konstruantoj. Tial la kosto de la reto kaj rizo estas alta kaj la bankoj estas malsanaj.
sendependeco : -660
organizoj: UNO (1956)
konstitucio: la 3-an de majo 1947
korupteco: 6,4 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio : 711 Gd (1998)
po kapo : 5,62 kd (1998)
kreskanta procento : 0,3% (1999, takso)
inflacio : -0,8% (1999, takso)
senokupa : 4,7% (1999, takso)
[redaktu] Regionoj
[redaktu] Municipoj
[redaktu] Prefektujoj
Prefektujoj de Japanio | ||
---|---|---|
Aiĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokkajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinavo | Osaka | Saga | Saitama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama |
[redaktu] Urboj
(ordo alfabeta)
- Fukuoka
- Hakodate
- Hiroŝimo (Hiroshima), atombombita je la 6-a de aŭgusto 1945
- Jokohamo (Yokohama)
- Kioto (Kyôto), konata turisma urbo
- Kobe
- Koĉi
- Naha
- Nara, konata turisma urbo
- Nagano, dum 1998 18-aj vintraj Olimpikoj
- Nagasako (Nagasaki), atombombita je la 9-a de aŭgusto 1945
- Nagojo (Nagoya)
- Niigata
- Osako (Ôsaka)
- Sapporo, dum 1972 11-aj vintraj Olimpikoj
- Sendai
- Tokio (Tôkyô), ĉefurbo, plej granda urbo en Japanio, dum 1964 18-aj someraj Olimpikoj
[redaktu] Historio
[redaktu] Lingvoj
En Japanio, oni parolas en Japana lingvo. Oni povas paroli ĉe Dieto de Japanio ankaŭ en Aina lingvo kaj Okinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata, oficiala lingvo laŭ ne juro sed kutimo. La juro pri Juĝejo difinas ke en juĝejo oni parolas en Japana lingvo.
[redaktu] Esperanto
[redaktu] Religioj
La tradiciaj religioj de Japanio estas Budhismo, Ŝintoismo kaj Konfuceismo, ankaŭ se estas dubinda se la lasta el tiuj estas efektiva religio laŭ okcidentaj standardoj, kaj ne simple filozofio. Budhismo kaj Konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum Ŝintoismo estas la nura religo kiu naskiĝis en Japanio mem. En la Meiĵi periodo kiu iris ĝis la dua mond-milito Ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo. Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed la Japana registaro malpermesigis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da Japanoj konsideras sin mem kristanoj.
Ĝenerale, Japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamaj religioj anstataŭ kredi en unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj inter aliaj. Estas tute normala, eksemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.
Ĝenerale, oni povas afirmi ke religio estas nuntempe multe malpli grava en Japanio ol en multaj aliaj partoj de la mondo.
[redaktu] Edukado
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
Kategorioj: Japanio | Azio | Landoj