Un chien andalou
El Vikipedio
Un chien andalou | |
Esperanta titolo | Andaluza hundo |
Lando | Francio |
Jaro | 1929 |
Daŭro | 16 minutoj |
Koloro | Senkolora filmo |
Sono | Silenta filmo |
Direktoro | Luis Buñuel |
Verkistoj | Luis Buñuel, Salvador Dalí |
Aktoraro | |
Pierre BATCHEFF: homo |
|
Fotografado | Albert DUVERGER |
Muntado | Luis Buñuel |
Neoriginala muziko | Richard Wagner el Tristan und Isolde: Liebestod |
Un chien andalou (Andaluza hundo) estas superrealisma mallonga filmo de Luis Buñuel kaj Salvador Dalí.
Enhavo |
[redaktu] Resumo
Produktita en Francio en 1928, la filmo kaj elvenas kaj kritikas la tiaman francan avangardan filmmovadon. Konforme kun avangarda formo, ĝi prezentas serion da ŝajne neligitaj, kelkfoje ofendaj, scenoj kiuj klopodas ŝoki la filmvidantojn. Kontraŭe, la filmo konservas la avangardan tradicion, emfazante enhavon same kiel kinan formon: surprizaj fotilaj (kameraaj) anguloj, filmtrukoj, ktp.
[redaktu] Intrigo
Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.
"Un chien andalou konsistas el deksep minutoj da bizaraj kaj superrealaj bildoj, kiuj povus aŭ ne povus signifi ion..." [IMDb].
La filmo ekas per sceno, en kiu la okulo de vivanta virino estas distranĉata per razilo, kaj kontinuas kun serio da superrealaj scenoj: homo frapetas tranĉitan manon en la strato per sia kano; homo trenas du koncertpianojn, kiuj enhavas mortajn kaj putrantajn azenojn, la ŝtonplatojn de la Dekalogo kaj vivantajn sacerdotojn; formikoj malmergiĝas el truo en la manplato de iu; la puba hararo de virino fiksiĝas al vizaĝo de iu.
[redaktu] Kritikoj
Laŭ certaj kritikistoj, Un chien andalou estas komprenebla kiel tipa Buñuel-a kontraŭburĝa, kontraŭklerika peco. Ekzemple, la homo trenanta pianon, azenojn kaj sacerdotojn povas signifi, ke la progreso de homo al sia celo malfaciliĝas per la bagaĝo de konvencia socio, kiun li devas porti.
Alia interesa penso estas, ke la distranĉo de la okulo povas kompreniĝi kvazaŭ Buñuel "atakas" la spektantojn de la filmo. Buñuel mem rolas la homon kun la razilo.
Alia interpretado, baziĝas sur la temo de la "senbremsa amo" (laŭvorte:"freneza amo"), ŝatata temo de la surperrealismo. La ofta uzo de liebestod de Wagner laŭlonge de la filmo, tion substrekas. Pri la okulo distranĉita, la "ŝlosilo" estus: Amo estas blinda, oni malfermu ĝiajn okulojn....Neniu "oficiala" deklaro, nek de Dali, nek de Buñuel apogas tiun ideon, sed la vort-ludoj estas verŝajna: ne maloftis tiaj vort-ludoj en la verkoj de la superrealistoj, ekz.: "nous nous cajolions" (ni nin kaĵolis) estas la titolo de du desegnoj de Marcel Duchamp kiu prezentas vartistino kaj leona kaĝo (en la franca, vartistino estas popole nomata "nounou" kiu fonetique egalas "nous nous" kaj leona kaĝo estas "cage aux lions" fonetique egalas al "cajolions")
[redaktu] Fontoj
- IMDb Internet Movie Database - anglalingva interreta filmdatenaro. (IMDb 2005-12-01)