Lupolo
El Vikipedio
Lupolo estas plurjara volviĝanta herbo (Humulus lupulus) el morusacoj kun 3- aŭ 5-lobaj folioj kaj kun femalaj floroj en konusosimilaj infloreskoj, kiuj estas amaraj pro la glandohavaj brakteoj kaj tiel utiligitaj por bierfabrikado.
Enhavo |
[redaktu] historio
La planto kreskis sovaĝe inter la arboj kiel „lupo inter la ŝafoj”, pro tio ĝin nomis la romianoj Lupus salictarius, el kiu nomo venis la botanika nomo Humulus lupulus.
(Jam iu antikva fonto mencias ĝin [1], kiam ĝi skribas pri la babilona kaptiteco de judoj (kiel fortan trinkaĵon, pretigitan el lupolo kaj uzatan kontraŭ lepro).)
Estas menciita en la 8-a jarcento la lupola ĝardeno de la venedoj (en:wends) en Hallertau (suda Germanio). Ĉeĥaj mezepokaj skribaĵoj mencias la kultivadon de lupolo en 859.
En la mezepoko ĝi estis kultivata en monaĥejoj, kie oni faris ankaŭ bieron.
En Britio oni malpermesis la uzon de la planto ĝis la 16-a jarcento. En Amerikon la planton kunportis enmigrantoj en la 17-a jarcento.
[redaktu] priskribo
La planto povas longi 7 metrojn, ĝi havas grandan lumbezonon, tiel oni kultivas ĝin sur apoga stangaro. Oni uzas por bierfarado la femalajn, nefekundigitajn (nepolenitajn) infloreskojn, la t. n. lupolkonusojn. Se okazas polenado, ekestas grajnoj en la infloresko, kiuj malbonigas la kvaliton de la biero.
Lupolo estas multigebla per stikaĵoj, semoj ne necesas por tio. Tiel oni povas elekti nur la femalajn plantojn.
Oni rikoltas la infloreskojn, kiam ili estas ankoraŭ fermitaj, tiel oni povas eviti la elfalon de lupulino – polvo grava por biera valoro –, kiu estas glanda haro ĉe la kruciĝo de la infloreska akso kaj la petaloj. La lupolino entenas amarajn rezinojn kaj volatilajn oleojn.
[redaktu] Plej gravaj komponantoj de la lupola amaraĵo
- alfa-acidoj (humulonoj), 4-12 %
- beta-acidoj (lupulonoj)
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.hopinfo.be
- http://www.hort.purdue.edu/newcrop/duke_energy/Humulus_lupulus.html
- http://www.landkreis-kelheim.de/hopfenspargelwochen/index.html