Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Lubeko - Vikipedio

Lubeko

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Germanio > Ŝlesvigo-Holstinio > Lubeko < Urbo

Lubeko, germane Lübeck (/'ly:be:k/ aŭ /'ly:bEk/, laŭguste), estas iama membro de la Hansa Ligo, nuntempe grava turisma kaj komerca centro de norda Germanio. De la Lubeka haveno veturas pramŝipoj al Svedio, Finnlando, Rusio kaj Estonio.

Situo de Lubeko en Germanio
Pligrandigu
Situo de Lubeko en Germanio

Iom da statistiko:

Germana nomo: Lübeck [LIbek]
Situo: 53° 51' 38" N, 10° 43' 46" E Mapo
Loĝantaro: 215.330 (en 2001)
Areo: 214,14 km²
Alteco: averaĝe 11 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

La historia centro de Lubeko de 1987 estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. La du-tura Holstena Pordego (Holstentor) iam estis tre konata, ĉar ĝia bildo ornamis la 50-markan monbileton.

En 1525 okazis konflikto inter Visby kaj Lubeko, kies soldatoj bruligis la preĝejojn de Visby, krom la germanan.

Enhavo

[redaktu] Urbaj blazono kaj flago

La lubeka blazono montras sur orkolora malantaŭo nigran dukapan, ruĝungegan кај -bekan aglon, kiu sur la brusto portas horizontale dividitan blank-ruĝan ŝirmilon. Ĉe la aglo temas pri la t.n. germana imperia aglo, simbolo de la iama pozicio de Lubeko kiel libera urboŝtato ene de la Germana Imperio.

La lubeka flago estas rektangula tuko blank-ruĝe dividita (same kiel la brustoŝildo de la blazona aglo) kun la blazono en la supra flagostangoproksima angulo. La koloroj blanko kaj ruĝo troviĝas en la flagoj de la plej multaj Hanso-urboj.

[redaktu] Konstruaĵoj konsistigantaj la Mondan Kulturheredaĵon

La oficiala listo de kulturheredaĵaj monumentoj enhavas pli ol mil konstruaĵojn en la historia urbocentro. Gravaj kaj tre konataj estas i.a. la jenaj:

[redaktu] Urbodomo

La urbodomo (Rathaus), troviĝante proksimume en la geografia centro de la malnovurba riverinsulo, estas konstrustila miksaĵo kies pli malnovaj partoj datumas de la 12-а jarcento. en la paso de la jarcentoj ĝi ĉiam denove plivastiĝis. Videblas do stilelementoj gotikaj, renesancaj, modernaj ktp. En la urbodomo ejas ankaŭ hodiaŭ la urba administracio.

[redaktu] Historiaj (mezepokaj) preĝejoj

Lubeko havas ses gravajn mezepokajn preĝejojn, ĉiuj dediĉitaj al la kristana religio. la plej granda estas la preĝejo de Sankta Maria, proksime de la bazarejo kaj de la urbodomo. Ĝi estas la tria plej granda preĝejo de Germanio кај la plej grava originala arkitekturaĵo de la brikgotika stilo. Ĝi parte detruiĝis dum la 2-а mondmilito, sed ankaŭ hodiaŭ enhavas gravajn artaĵojn, ekzemple la plafonpentraĵojn de la preskaŭ 40 m mezuranta meza navo.

La dua lubeka preĝejo laŭ grandeco estas la dutura katedralo en la suda parto de la insulo. Arkitekture ĝi komenciĝis romanike, sed plikonstruiĝis laŭ aliaj stiloj. La ĉesto de tiuj du grandaj preĝejoj, katedralo kај Sankta-Maria-preĝejo, respegulas la konfliktojn inter la lubeka burĝaro (Sankta Maria) kaj la lubeka episkopo (katedralo).

Alia granda preĝejo en la malnova urbo estas tiu de Sankta Petro, iomete je la sudo de la bazarejo. Ĝi estis origine la preĝejo de la lubekaj fiŝistoj kај enlandnavigaciistoj. Detruita dum la 2-a mondmilito kaj poste rekonstruita, ĝi hodiaŭ ne havas plu propran kredantaron sed anstataŭ tio loĝigas variajn ekspoziciojn kaj aranĝojn, ekzemple de la universitato de Lubeko. Ĝia turo estas uzata kiel elrigardejo.

Iomete je la nordo de la urbodomo troviĝas la preĝejo de Sankta Jakobo. Ĝi iam estis la preĝejo de la marnavigaciistoj. Ĝi sendamaĝe transdaŭris la 2-an mondmiliton kaj enhavas unu el la savoboatoj de la sinkita velŝipo Pamir.

Iomete pli malgrandaj estas la restantaj du preĝejoj: tiu de Sankta Egidio, en la orienta parto de la malnova urbo, kaj tiu de Sankta Katarina. La preĝejo de Sankta Katarina, iama franciskana preĝejo, ne havas turon, sed estas grava brikgotika arkitekturaĵo.

[redaktu] Urbopordegoj

El la kvar iamaj pordegoj restas ĝis hodiaŭ nur du: la Holstena pordego (Holstentor) kaj la Kastelpordego (Burgtor). La Holstena pordego – la plej konata lubeka konstruaĵo – estas parto de iam pli granda defenda instalaĵo. Ĝi havas du turojn kaj enhavas nuntempe muzeon pri urbohistorio.

La Kastelopordego, je la norda finpunkto de la malnovurba insulo, konstrue unuecas kun la kastelmonaĥejo (Burgkloster), iama dominikana monaĥejo. Tiu konstraĵo datumas de 1227, sed de la mezepoka substanco nur restis iometo; novgotika arkitekturaĵo de la 19-а jarcento plejparte ĝin anstataŭas. Hodiaŭ tie ejas artomuzeo, sed dum la nacisocialismaj јаrој ene de ĝiaj muroj troviĝis kortumo kaj okazadis kvazaŭparadaj procesoj kontraŭ antifaŝistoj.

[redaktu] Malsanulejo de la Sankta Spirito

Tiu arkitekturaĵo (Heiligen-Geist-Hospital) estas bona ekzemplo de mezepoka bonfaremo. Ĝi konstruiĝis de monhavaj burĝoj por havigi restejon ankaŭ al malriĉaj, malsanaj kaj maljunaj personoj. Kaj ĝis 1970 estis la granda halo kun la ĉ. 3 m³ mezurantaj kartuzietoj maljunulejo, sed de tiam la maljunuloj loĝas en pli moderna alo. Nun la halo kaj kartuzietoj estas ĉiuvintre ejo de artmetia bazaro.

[redaktu] Mallonga historio de judismo en Lubeko

Kiel la plej multaj societoj de tiama Eŭropo Lubeko ne estis tre tolerema kontraŭ judoj kaj ne tre ŝatis loĝadon de judoj sur sia ŝtata teritorio. En la jaro 1656 unue ekloĝis judaj familioj en la vilaĝo Moisling — hodiaŭ kvartalo lubeka —, kiuj estis fuĝintaj el Pollando-Litovio pro la kontraŭjudaj pogromoj dum kosaka leviĝo gvidita de la hetmano (kosakestro) Bogdan Chmielnicki. La proprietulo de la vilaĝo kaj bieno Moisling estis la lubeka urbestro Gotthard VON HÖVELN (16031671). Li ekloĝigis la aŝkenazajn judojn pro ekonomiaj konsideroj, sed tio igis lin celo de kritikado per la urba konsilio kaj burĝaro. Ĝis tiam oni estis ĉiam kontraŭstarinta judajn loĝontojn kaj sur la urba, kaj sur la de Lubeko regata eksterurba teritorioj.

La kverelo inter von Höveln kaj la lubeka gravularo eskaladis, kaj en la jaro 1667 li submetis sian vilaĝon al la dana reĝo kiel ties suverenan teritorion. La heredanto de von Höveln, ties bofilo VON WICKEDE, sukcesis igi la danan reĝon koncesii loĝirajton kaj senlimitan komercan kaj moviĝan liberecon por judoj en Moisling. Sed tiuj rajtoj nur pririlatis la danan ŝtatan teritorion, ne la lubekan. Kaj la lubekanoj de donis al la Moisling-aj judoj la rajton komerci je la lubeka bazaro, el kiu kondiĉo rezultis gravaj ĉiutagaj problemoj por la judoj.

Ĝis 1762 la vilaĝo Moisling estis dana respektive Gottorf-a (ŝlesviga-dana dinastio) proprietaĵo. Dume prizorgis la judan juĝopovon en Moisling loka rabeno sub la estrado de la superrabeno de Altona (tiam urbo, hodiaŭ kvartalo de Hamburgo). Sed tiun jaron Moisling iĝis lubeka privatproprietaĵo, kio signifis, ke la urbo Lubeko povis ankaŭ tie realigi sian kontraŭjudan politikon. En la jaro 1806 la Moisling-a teritorio per dana-lubeka interŝtata kontrakto fariĝis lubeka ŝtatproprietaĵo. Per tio la ĉirkaŭ 300 judoj de Moisling iĝis lubekaj civitanoj, sen ke oni reguligis ilian rajtan situacion (kiu restis neregulita ĝis 1848).

18111813 Lubeko, estinte konkerita de Napoléon Bonaparte, apartenis al Francio (kiel parto de la departemento Bouches-de-l’Elbe [Elbo-riverbuŝoj]). La franca ŝtato malleĝigis diskrimadon de judoj kaj donis al ili plenajn civitanajn rajtojn. Tiucirkonstance ĉirkaŭ duono de la Moisling-a judaro transloĝiĝis Lubekon. Sed baldaŭ Napoléon malvenkis, kaj plenumitaj de germana patriotismo la lubekanoj — inter ili ankaŭ multaj el la juda kredantaro — ĉasis la francojn el la urbo. Unu konsekvenco de tio estis, ke la lubeka senato jam 1814 malvalidigis la samrajtecon de la judoj. Ili devis forlasi la urbon kaj retransloĝiĝi Moisling-en. Engetoigitaj, ili pli kaj pli malriĉiĝis kaj gajnis sian vivon ĉefe per kolportado en najbaraj teritorioj.

En la jaro 1827 la kredantaro sukcesis konsekri novan preĝejon kaj 1837 oni inaŭguris elementan lernejon. 1848 kaj 1852 oni koncedis al la judoj plenajn juran egalrajtecon. La plimulto da lubekaj judoj murdiĝis dum la nazisma regado en Germanio 19331945.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Lubeko sub la gloso Lübeck

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

Lubeko en la 14-a jc.
Pligrandigu
Lubeko en la 14-a jc.
La Holstena pordego
Pligrandigu
La Holstena pordego

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.luebeck.de Oficiala retejo de Lubeko
•  http://maps.google.com/maps?ll=53.889368,10.748062&spn=0.195679,0.468361&t=k&hl=en
•  http://www.statistik-nord.de
•  http://wikitravel.org/en/L%c3%bcbeck

Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: