LNG
El Vikipedio
LNG estas internacia mallongigo por Likvigita Natura Gaso (angle Liquefied natural gas). La tergaso (tipo de natura gaso) povas estis malvarmigita, ĝis ĝi likvidiĝas kaj oni povas deponi ĝin en cisternoj. Tiu procedo reduktas la volumenon je 600-ono kaj tiel transportebla por cisternoŝipoj.
La infrastrukturo de la LNG-transportado konsistas el likviga terminalo, kie la gaso malvarmiĝas, LNG-aj ŝipoj por transporto kaj la regasiga terminalo ĉe la destinloko, kie oni ĝin revarmigas kaj tiel regasigas. La regasiga terminalo ĝenerale estas konektita al la distribua reto de tubolinioj.
La kostoj de LNG-manipulado kaj transportado falis komence de la 2000-aj jaroj, tiel igante LNG pli konkurkapabla. La regasigaj terminaloj troviĝas en diversaj landoj, ĉefe en Eŭropo, Japanio, Sud-Koreio kaj Nord-Ameriko; gasigaj terminaloj en Afriko, Sud-Orienta Azio kaj Mez-Oriento.
La riskoj de la transportita gaso kiel LNG estas ne klaraj, sed ne okazis serioza akcidento ekde la ekuzo de teknologio en la 1960-aj jaroj. Oni prognozas la kreskantan graviĝon por la 2020-aj jaroj, kiam la naftorezervoj ne povas kovri la kreskontan bezonon je nafto kiel energifonto.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.eia.doe.gov/oiaf/analysispaper/global/index.html
- http://www.ferc.gov/industries/lng.asp
- http://www.naftc.wvu.edu
- http://www.timrileylaw.com/LNG.htm
- http://www.bp.com/modularhome.do?categoryId=4200&contentId=3050461
- http://www.bp.com/sectiongenericarticle.do?categoryId=3050105&contentId=3050133
- http://www.chevron.com/about/our%5Fbusinesses/lng.asp
- http://lnglicensing.conocophillips.com/index.htm
- http://www2.exxonmobil.com/corporate/Campaign/Campaign_energydemand_LNG.asp
- http://www.shell.com/home/Framework?siteId=shellgasandpower-en&FC2=/shellgasandpower-en/html/iwgen/products_and_services/liquefied_natural_gas/zzz_lhn.html&FC3=/shellgasandpower-en/html/iwgen/products_and_services/liquefied_natural_gas/dir_lng_300505.html