Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Lev Tolstoj - Vikipedio

Lev Tolstoj

El Vikipedio

Ne konfuzu lin kun Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj, nek kun Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj!
Lev TOLSTOJ
Pligrandigu
Lev TOLSTOJ

Lev Nikolaeviĉ TOLSTOJLeo Tolstoj (ruse Лев Николаевич Толстой [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.

Li naskiĝis en Jasnaja Polana, kiel filo de nobela bienposedanto. Li studis orientalajn lingvojn kaj juron en Kazan, sed ĉesigis la studadon por okupiĝi pri la administrado de la gepatra bieno. Post militservo kaj kelkaj vojaĝoj eksterlanden, li en la jaro 1862 edziĝis kaj decidis resti en Jasnaja Polana. Li tiam engaĝiĝis inter alie por la instruado de vilaĝaj infanoj kaj dediĉis sin pli forte al verkado. En 1901 li pro siaj verkoj, kiuj propagandis senaŭtoritatan kristanismon, estis eksigita el la Rusa Ortodoksa Eklezio. En novembro de 1910 li forlasis sian familion por pasigi la reston de sia vivo en soleco. Tio fariĝis lia lasta vojaĝo. Li mortis mallonge poste en stacio Astapovo.

Sian literaturan agadon Tolstoj komencis per taglibroj. En 1852 li publikigis sian membiografion Detstvo (= Infanaĝo), en 1854 sekvis Otroĉestvo (= Knaboaĝo) kaj en 1856 aperis Junost (= Junaĝo). Siajn spertojn dum la militservo li priskribis inter alie en Sevastopolskie Rasskazi (1855/56). La plej famaj verkoj de Tolstoj tamen estiĝis post lia reveno al sia naskiĝloko: ekz. Vojna i mir (= Milito kaj Paco), ses-voluma historia romano pri la tempo de la napoleonaj militoj aperinta 1865-69, kaj Anna Karenina, romano pri geedza paro, aperinta en 1878.

Enhavo

[redaktu] Tolstoj kaj Esperanto

Portreto de Tolstoj fare de Ilja Repin (1887)
Pligrandigu
Portreto de Tolstoj fare de Ilja Repin (1887)

Tolstoj simpatiis kun Esperanto kaj mem onidire ellernis ĝin dum inter tri kaj kvar horoj. En 1889 Tolstoj esprimis sian apogon al la verko de Zamenhof, kaj poste plurfoje ripetis sian favoran opinion, kaj permeson por tradukado de siaj verkoj en Esperanton. En 1894 du ĵurnaloj en Odessa publikigis leteron de Tolstoj kiun li finis jene:

"Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur dank' al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kal tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo". (Citita de Ulrich Lins en "La danĝera lingvo", ISBN 5010031361,p. 26).

Omaĝe al Tolstoj nomiĝas la moskva Esperanto-klubo "Leo Tolstoj".

[redaktu] En Esperanto aperis

  • Tri rakontoj. Kun permeso de l'autoro esperantigis de la rusa originalo Maria Ŝidlovskaja. - Wolfenbüttel: Heckner, [s.j.]
  • Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas : vera estintaĵo. Trad. J. Lojko. - Nurnbergo: Tümmel, 1895.
  • Unua brandfaristo au kiel diableto meritis pecon da pano : komedio. Trad. A. Burenkov. - Nürnberg: Tümmel, 1896
  • La morto de Ivano Iljiĉ : novelo. Trad. A. Ŝarapova. - Riga: Riga Stelo Eld., [proks. 1910].
  • Kaŭkaza kaptito. Trad. A. N. Ŝarapova. - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1911.
  • La konfeso. Trad. de M. S. Tenner. Red. de V. N. Devjatnin. - Kovno: Solokovskij, 1911
  • Dio - unu por ĉiuj : (surata kafejo), rakonto lau Bernardin de St. Pierre. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros : rakonto. Trad. el rusa lingvo

N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.

  • Du maljunuloj : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Kaŭkaza militkaptito : rakonto. Trad. el rusa lingvo N.Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Kie estas amo, tie estas Dio : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Mia onklino Tatiana Aleksandrovna : eltiraĵo el la memorskriboj. Esperantigis nur per radikoj de U. V. Roksano. - Béziers: Roksano, [1912]
  • Per kio homoj estas vivaj : rakonto. Trad. el rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Sieĝo de Sebastopolo : rakonto. Trad. el rusa lingvo N.Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unu animo en ĉiuj. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unua ŝtupo aŭ senmortiga nutrado. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • La vojo de l' vivo (ĉapitro XXI). Trad. Paulo Medem. - Kovno: Esperantista Societo, 1913.
  • Pensoj de L. Tolstoj pri la perforto, milito kaj revolucio. Elektitaj el liaj verkoj, taglibroj kaj leteroj de Valentin Bulgakov. El la rusa trad.: Zahari Zahariev. - Enfield: Internacio de Militkontraŭuloj, 1928
  • Ĥodinka. SAT- Leipzig: Eldona Fako Kooperativa, 1929
  • Kie estas amo, tie estas Dio. Esperanten trad. de ^Sidlovskaja, japanlingven trad. kaj komentariita de N. Kawasaki. - [Tokio]: Japana Esperanto-Instituto, 1930
  • Tri verkoj. El rusa lingvo trad. J. M. Kun antauparolo de Romain Rolland. - Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, (proks. 1930).
  • Kristanismo kaj Patriotismo. Trad. I. Maĉernis. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako Kooperativa, 1931
  • Grafo Kaliostro. Trad. B. Najdin. – (Krasnodar, 1959)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. - Miya-tyo: Esperanto-Kenkjuŝa, (1965)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. Klarigis Ilin. - (2. print.) - Beijing: El Popola Ĉinio, (1981)
  • Patriotismo kaj registaro ; Al politikistoj ; Ĥodinka ; Ne mortigu!. El la rusa lingvo trad. J. M... V. ^Javoronkov... Kribo. - Laroque Timbaut: Cercle Espérantiste de l' Agenais ; Laute!, 1981
  • La Morto de Ivan Iljiĉ. Trad. el la rusa lingvo Valentin Melnikov. Red. kaj kompostis Aleksander Korĵenkov. Korektis Halina Gorecka. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1997
  • Ivan la malsaĝulo. Trad. V. A. Ŝrikov. Reviziis kaj red. Mine Yositaka kun konsiloj de Tani Hiroyuki (laŭ la rusa originalo). Ilustr. per lignogravuraĵoj Takehana To). - Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1998.
  • Resurekto : romano. Trad. el la rusa lingvo Viktor Sapoĵnikov. Red. kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov. Ilustr. Maria Baĵenova. - Jekaterinburg: Sezonoj, 2000

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  La morto de Ivan Iljiĉ, traduko de Valentin Melnikov.
•  Resurekto (Fragmento)
•  Artikolo "Kristanismo kaj patriotismo"
•  Verkoj de Lev TOLSTOJ ĉe Projekto Gutenberg
•  (angle) http://www.ltolstoy.com

Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto 1934

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Tolstoj Lev Nikolájeviĉ, grafo, fama rusa verkisto. Nask. en 1828, mortis en 1910. Estis unu el la unuaj eminentaj patronoj de E. Jam 16 sept. 1889, respondante al V. Majnov, T skribis: „Mi opinias la ellernon de komuna eŭropa lingvo (t. e. int. lingvo E) afero urĝe necesa. . . Mi laŭpove penos disvastigi tiun lingvon kaj, kio estas la ĉefa, konvinkigi ĉiujn pri ĝia neceso.“ 27 apr. 1894 T. skribis la famajn frazojn: „Mi konstante opiniis, ke ne ekzistas pli kristana scienco, ol la lingvoscienco, la scienco, kiu ebligas interrilaton kaj solidarecon kun la plej granda nombro da homoj. Mi multfoje vidis, ke homoj malamike interrilatis nur sekve de la mekanika baro kontraŭ la reciproka komprenado. Tiamaniere la ellerno de E kaj ĝia propagando estas sendube kristana agado, akcelanta la estigon de l' Regno Dia - la agado, kiu prezentas la ĉefan kaj solan mision de homa vivo“. Tiu ĉi favora rilato de T. al E ludis gravan rolon por E: la vortoj de T. estis vaste uzitaj por prop. de E. Sed samtempe kun la nomo de T. estas ligita ankaŭ unu tragedia momento en historio de la juna E-movado. En 1895 pro la artikolo de T. „Prudento aŭ kredo“ la rusa car-cenzuro malpermesis importon de la sola tiama E-gazeto „La E-usto“ en Ruslandon, kaj pro tio la movado suferis gravan krizon. 17 aŭg. 1909 T. denove esprimis sin favore por E sendinte al J. Eydelnanth (Franc.) la nenie ĝis tiam eldonitan „Raporton pri paco“, por ke ĝi aperu unue en E (aperis en Int. Socia Revuo). Nelonge antaŭ sia morto T. denove eldiris 24 febr. 1910 sian fidelan simpation por E. Sub influo de T. la tolstojana eldonejo „Posrednik“ (Peranto) eldonis multajn rusajn lernolibrojn de E kaj eĉ specialan serion de lit. verkoj sub titolo „Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj“ 1912-16. El la verkoj de T. aperis en E traduko de multaj malgrandaj rakontoj, el kiuj la pli ampleksaj estas: „Sieĝo de Sebastopolo“, „Kaŭkaza militkaptito“, „Du maljunuloj“, „Unu animo en ĉiuj“, „Tri mortoj“, „La morto de Ivan Iljiĉ“, k. a. Estas tradukitaj, sed ankoraŭ ne eldonitaj la romanoj „Milito kaj paco“, parte „Anna Karenina“, „Renaskiĝo“, k. a.

NEKRASOV.

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.

Redaktu

Anarkiismo
Famaj geanarkiistoj

Piotr Archinov · Émile Armand · Ba Jin · Miĥail Bakunin · Alexander Berkman · Hakim Bey · Jules Bonnot · Voltairine de Cleyre · Georges Cochon · Joseph Déjacque · Buenaventura Durruti · Jacques Ellul · Engel · Sébastien Faure · Francisco Ferrer · Paul Feyerabend · Fisher · Georges Fontenis · Carlo Giuliani · Emma Goldman · Daniel Guérin · Émile Henry · Abbie Hoffman · Lizzie Holmes · Félix Marti Ibañez · Marius Jacob · Hans Jæger · Maurice Joyeux · Naomi Klein · Karl Koch · Petro Kropotkin · Gaston Leval · Friedrich Liebling · Lingg · Ricardo Flores Magón · Anna Mahe · Nestor Maĥno · Errico Malatesta · Émile Masson · Ida Mett · Louise Michel · Federica Montseny · Johann Most · Erich Mühsam · Max Nettlau · Saul Newman · Ito Noe · Parsons · Abel Paz · Giuseppe Pinelli · Pierre-Joseph Proudhon · Ravachol · Elisée Reclus · Rudolf Rocker · Han Ryner · Francisco Sabaté · Nicola Sacco · Victor Serge · Spies · Lysander Spooner · Max Stirner · Laurent Tailhade · Lev Tolstoj · Benjamin Tucker · Jules Vallès · Bartolomeo Vanzetti · Zo d'Axa

Gepensistoj

Antikvtempo: Zeno de Citio · Antisteno · Diogeno de Sinopo · Epikuro · Spartako
Renaskiĝtempo: Étienne de La Boétie
Klasiktempo: Jean Meslier · Denis Diderot · Marquis de Sade
Moderntempo:Sylvain Maréchal · Jacques Roux · Théophile Leclerc · William Godwin · Charles Fourier

Movadaro

Socialista anarkiismaro: anarki-socialismo · anarki-komunismo · anarki-sindikismo · Proudhona anarkiismo · insurekta anarkiismo · postanarkiismo · anarki-sionismo
Individuista anarkiismaro: individuista anarkiismo · kristana anarkiismo · dekstrulara anarkiismo · anarki-kapitalismo
Ekologia anarkiismaro: ekoanarkiismo · praista anarkiismo · teknologia anarkiismo · verda anarkiismo
Nedefina anarkiismaro: anarki-epistemologio · anarki-feminismo · anarki-memstarismo · anarki-punko · anarki-haŭkapo · anarki-transhomaro · anarki-ĉifradismo · naciista anarkiismo · neviolenta anarkiismo

Eventoj

1-a Internacio (1864)
Pariza Komunumo (1871) · Maĥnovŝĉino (1917-1919) · Kronŝtadt (1921) · Hispana enlanda milito (1936-1939) · Majo 1968 (1968) · Petrograda ribelo
Meksika revolucio · Rusa revolucio · Hispana revolucio

Paralelaj movadoj

Hipio · Punko · Situaciismo · Alimondismo · Ekovilaĝo · Skvatejo (Squat) · Studenta movado

Artistoj

Georges Brassens · Léo Ferré · Renaud Séchan · Sex Pistols · The Clash · Noir Désir

Kantoj

Al la barikadoj · Maĥnovŝĉino · Kajen · Ulĉjo Okzal · La Dinamito

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: