Giovanni Boccaccio
El Vikipedio
La itala poeto Giovanni BOCCACCIO [ĝovani bokaĉo] naskiĝis en la jaro 1313 aŭ en Florenco aŭ en Certaldo apud Florenco. Li mortis je la 21-a de decembro 1375 en Certaldo.
Giovanni Boccaccio, kiu verkis itallingve kaj latine, estis la majstro de la novelo. Lia Dekamerono - kolektaĵo de noveloj ligitaj per kadra rakonto - esence influis la eŭropan literaturon kaj nuntempe estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo.
[redaktu] Famaj verkoj:
- Il filocolo (verkita 1336, eld. 1472)
- Il filostrato (verkita 1338, eld. 1480)
- Il Decamerone (verkita 1348-1353, eld.a 1470)
- De casibus virorum ilustricum (verkita 1355-60, eld. 1475)
[redaktu] Tio aperis en Esperanto:
Dekamerono <parto> ; Andreĉjo el Perugia ... (kvina novelo de la dua tago) ; Frederiko de Alberighi ... (naŭa novelo de la kvina tago) ; Chichibio, kuiristo de Konrado Gianfigliazzi ... (kvara novelo de la sesa tago) / [Trad. G. Waringhien].
En: Itala antologio : ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento / Hrsg.: Azzi, Giordano . – Milano, 1987. - p.92 - 113 : ilustr
Dekamerono : unuaj tri tagoj / Trad. Perla Martinelli, Gaston Waringhien. [Prefaco de Mario Luzi. Traduko de la baladoj: Giulio Cappa, traduko de la prefaco: Giorgio Silfer, kunlaboris Paola Gozzi Gorini kaj Kiril Velkov. - Prilly: Kooperativo de Literatura Foiro, 1995. - 320 p. : ilustr. ISBN 3-906595-10-2
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.brown.edu/Departments/Italian_Studies/dweb
- http://www.liberliber.it/biblioteca/b/boccaccio/index.htm
- http://jezyk-polski.eza.pl/materialy/lektury/boccaccio_sokol/boccaccio_sokol.htm
- http://www.classicitaliani.it/index080.htm
- Verkoj de Giovanni Boccaccio