Gargojlo
El Vikipedio
En arĥitekturo, Gargojloj (de la franca gargouille, origine signifanta gorĝo, komparu la latinajn gurgulio, gula, kaj similaj vortoj derivataj de la radiko gar = gluti, reprezenti la sonon de akvo), estas skulptataj finaĵoj de akvo-elfluilo, kondukantaj akvon foren de la tegmentaj elfluiloj.
Plej ofte, Gargojloj estas figuraĵoj groteskaj. Sanktan Romanon ("Romain") (631-641), la eksan kancelieron de Clotaire la 2-a, oni igis episkopo de Rouen. Malnova legendo de tie rakontas pri kiel li liberigis la regionon ĉirkaŭ Rouen de monstro nomata Gargouille.
La esprimo Gargojlo pli precipe aplikatas pri mezepokaj verkaĵoj, sed similaj troviĝas en ĉiuj epokoj. En Egiptio estas gargojloj por elĵeti la akvon uzatan dum la lavo de sanktaj kruĉoj; en helenaj temploj, la akvo de la tegmento fluis tra la buŝoj de leonoj. En Pompejo, granda kvanto da gargojloj terakotaj estis trovataj, formitaj laŭ la formo de diversaj bestoj.
Gargojloj - aŭ pli korekte ĥimeroj - estis uzataj kiel dekoraĵoj en konstruaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj en urboj kiel Novjorko (kie famas la aluminaj gargojloj sur la Chrysler Building), Ĉikago ktp.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.stratis.demon.co.uk/gargoyles/gargoyle.htm
- http://www.lostnewyorkcity.com
- http://www.gargoyle.de
- http://www.stonecarver.com