Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Vikipedio:Forigendaj artikoloj - Vikipedio

Vikipedio:Forigendaj artikoloj

El Vikipedio

Enhavo

[redaktu] Petoj pri forigo

Bonvolu listigi ĉi tie la paĝojn, kiujn vi konsideras kiel forigendajn, kaj bonvolu klarigi la kialon. Se neniu kontraŭos, la paĝo ja estos forigita.

Bonvolu kontroli ankaŭ Kategorio:Forigendaj artikoloj.

[redaktu] Praformikoj

Poemo, ne enciklopedia artikolo. Mi kopiis la tekston al Wikisource. Ĉi tie la artikolo estas forigenda. -- Robert Weemeyer 16:28, 16. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Gus Loxbo

Tro mallonga. -- Yekrats 20:31, 15. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Fenikso (birdo)

Rekta laŭvorta kopio el la PIV. -- Yekrats 21:30, 14. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Melduo

Melduo nun estas nur alidirektilo al Farunroso. La vorto farunroso tamen ŝajne estas vikipedia inventaĵo; ĝi aperas nek en la grandaj vortaroj nek rete ekster Vikipedio. Tial mi volas renomi la artikolon Farunroso al Melduo. Por ebligi tion, mi petas forigi la nunan alidirektilon Melduo. -- Robert Weemeyer 11:57, 10. Dec 2006 (UTC)

Marcos: Vi ĵus tuj senkomente forigis mian komenton ĉi tiean. Ĉu vi konsideras ĝin vandalismo? Interalie ĝi atentigis pri longa en la artikolo kaŝita teksto pluprilaborota de la unu el la artikolverkintoj. Tiu teksto mem klarigis motivon por la vorto farunroso. Tia cenzurado igas min nun kontraŭstari la forigon, almenaŭ ĝis kiam bone diskutiĝos la propono. Mi ne reforos mian komenton; kiun interesas, tiu povas tamen facile legi ĝin per la histoio-klavo. O'RyanW ( ) 01:50, 11. Dec 2006 (UTC)
Mi sincere pardonas pri tiu okazaĵo. Ŝajne temis pri teknika fuŝo, kiam mi enigis miajn komentojn al aliaj proponoj. Mi tute ne estis leginta vian kontribuon, kaj do certe ne intence forigis ĝin. Mi do sincere pardonpetas pri tiu fuŝo miaflanka.
Mi do denove enmetas vian komenton por ke aliaj povu legi ĝin. Laŭ mi, via komento enhavas tre valorajn ideojn. Jen la antaŭa kontribuo de O'RyanW:
La ideo elstarigi la vorton melduo ŝajnas bona. Kaj ĝi estas jam PIVa, kaj ĝi havas ioman (sonan) internaciecon; inter la intervikiaj ligiloj jam troviĝas: da:Meldug, de:Mehltau, en:Mildew, nl:Meeldauw, kaj wa:Mildiou. Aldoneblas la iom simila hispana vorto, moho. Malsimile sonas: fr:Oïdium, kaj sl:Peronospora. Al tiuj du aldoneblas la rusa termino: ложномучнистая (роса) (loĵnamuĉnistaja (rosa)).
Tamen la pravigo de la ŝanĝo ne estu ke farunroso estas neologismo kaj melduo ne. La vorto melduo mem estas neoficiala neFundamenta PIVa neologismo. Ĝi aspektas kunfandita internacia paŭsaĵo laŭradike signifanta: muelaĵ-roso. Ankaŭ la supra rusa termino laŭradike diras: falsfaruna roso. La vorto farunroso estas kunmetaĵo el Fundamentaj radikoj. Ĝi klare (ĉar aglutine, ne kunfande) kunmetiĝas, kaj paŭsas la senc-aspekton de la internaciecaj meldug, Mehltau, mildew, meeldauw, mildiou, ложномучнистая роса.
Notindas, ke ekzistas kaŝkomente en la artikolo longa kunfandotaĵo.
Ene de tiu kaŝkomento troviĝas la jenaj du frazoj: La atakita plantoparto estas kovrita per blankaj ŝimaj miceloj kaj ŝajnas surŝutita per faruno: tiel estiĝis la alia esprimo por la malsano farunroso. La vorto origine derivas el la germane Mehltau (laŭvorte farunroso) kaj verŝajne tiu esprimo kaj vorto disvastiĝis en multaj eŭropaj lingvoj.
Malsame, dictionary.com citante Random House Unabridged Dictionary, © Random House, Inc. 2006 pretendas devenan signifon: "Origin: bef. 1000; ME: honeydew, mildew; OE mildéaw, equiv. to mil- honey (c. Goth milith, akin to L mel, Gk méli) + déaw dew", do ne muel-roso, nek farun-roso, sed mielroso. Ankaŭ, laŭ propra kontrolo, la American Heritage Dictionary of the English Language (laŭ mi tre bona vortaro, kiu fieras pri siaj klarigoj pri la hind-eŭropaj radikoj) analizas mildew-on kiel miel-roso. Tamen al nuna angleparolanto la vorto povas pli simili al ia mill-dew (muelroso) ol al honeydew (mielroso); honeydew estas speco de melono.
Aldone, ja ne temas pri gemeloj, nek pri samseksa meloparo. :-)
Pli serioze mi rimarkas, ke laŭ PIV nur la "vera farinroso" (erisifoj) estas melduo; la "falsa farunroso" (oomicitoj) estas alia afero.
Resume, mi ripetu, ke mi ne kontraŭas preferon al melduo; nur maltrankviligas min la donita motivo. Eble artikolo de melduo menciu kunmetitan formon pro ties idea internacieco kaj konstrumaniera Fundamenteco. O'RyanW ( ) 22:09, 10. Dec 2006 (UTC) (reenmetita de Marcos 12:53, 11. Dec 2006 (UTC) )

[redaktu] Olga Urashova

Reklamo de modelinaĉo. Nur komerciaj/reklamaj ligiloj. Intervikita kun nl:. --BACbKA 20:26, 9. Dec 2006 (UTC)

La fakto, ke vi malŝatas ŝin, ne sufiĉas por forigo. Krome vi forgesis meti la ŝablonon {{forigu}} (tion mi nun faris). Ligitaj estas la retejo de s-ino Urashova kaj intervjuo kun ŝi, ne iuj reklamejoj. Ankaŭ la intervikia ligilo al la nederlanda Vikipedio ne pravigas forigon de la esperantlingva artikolo. -- Robert Weemeyer 20:44, 9. Dec 2006 (UTC)
Mi nur tradukis la nederlandan artikolon pri ŝi kaj ne intencas fari reklamon por ŝi. Kaj vi ja povas aldoni faktojn al la artikolo.-- Verdulo 15:26, 10. Dec 2006 (UTC)
Ankaŭ mi kontraŭas la forigon. Marcos 23:57, 10. Dec 2006 (UTC)

Mi do sentas ke la teksto ligita de la artikolo estas reklama (la retejo surigas mesaĝon proponanta dungi ŝin), kaj pro tio mi pensis ke tio estas spamo. Verdulo: mi ne povas kompreni la nl-an artikolon mem; se vi pensas, ke tie la artikolo ne komenciĝis kiel mem-reklamo, kaj se vi pensas ke ŝi estas vere remarkinda en nl:, mi malproponos la forigo. Iel, mi pensas ke nun la artikolo en eo: fiodoras reklame :-) --BACbKA 16:05, 16. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Ortodoksa judismo

Malplena. Estas nur indiko de unu libro fraclingve.Roberto 19:07, 7. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Ŝablono:Hierarkio

Temas pri ŝablono kreita por plibeligi la hierarkiajn liniojn supre de artikoloj. Tamen estas jam de iom da tempo la ĝenerala konsento de la Vikipedia komunumo forigi tiujn hierarkiajn liniojn (kaj laŭbezone anstataŭigi ilin per kategorioj). Mi jam forigis la hierarkiajn liniojn kreitajn per ĉi tiu ŝablono, tiel ke la ŝablono ne plu estas uzata. Nun ni forigu ĝin por ne plu instigi al plua verkado de hierarkiaj linioj. Marcos 16:40, 7. Dec 2006 (UTC)

Pro tio mi ĵus kreis Vikipedio:Artikoloj kun hierarkiaj linioj. -- Sok Na Men Sui Lui 21:12, 7. Dec 2006 (UTC)
Multan dankon. Marcos 23:57, 10. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] La reformanto

Tro mallonga. -- Yekrats 15:31, 4. Dec 2006 (UTC)

Prave, sed antaŭ forigo, metu la enhavo en artikolo pri Sankta Francisko Roberto 19:09, 7. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Katolika preĝlibro

Tro mallonga. -- Yekrats 15:18, 4. Dec 2006 (UTC)

Metu la enhavon en Preĝokatolikismo antaŭ la forigo.Roberto 19:10, 7. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Katolika Preĝaro

Tro mallonga. -- Yekrats 15:16, 4. Dec 2006 (UTC)

Metu la enhavon en Preĝokatolikismo antaŭ la forigo.Roberto 19:10, 7. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Lusiakio, Inkliŝo, Frionsko

Hi my Esperanto isn't good at all so I'll type this in English. I invented these languages a few years ago (when I had nothing else to do), no one really knows about its existence, let alone speak it, I only translated a piece from the Tower of Babel, so I was really supprised to find these articles here, since the vocabulary and grammar is totally lost and isn't known except on Langmaker.com where it was originally posted. These articles are quite useless and I don't think personal conlangs (dead or alive) should be listed here. Servien 18:48, 2. Dec 2006 (UTC)

Mi kontraŭas la forigon. Ni jam antaŭe en ĉi tiu paĝo konkludis, ke en la Esperanta Vikipedio, la kriterioj por inkluzivi konstruitajn lingvojn estu multe pli malstriktaj ol en aliaj Vikipedioj. Laŭ mi ĉiu konstruita lingvo kiu estis publikigita (ĉu interrete aŭ ĉu alimaniere) meritas artikolon en la Esperanta Vikipedio. Aldone, ĉar la lingvoj jam delonge aperas ĉe Langmaker.com, verŝajne pli da homoj scias pri ilia ekzisto ol la kreinto povas imagi.
I'm against deleting these. On an earlier occasion, we concluded on this page that on the Esperanto Wikipedia, the criteria for including conlangs should be much more allowing than on other Wikipedias. I think any conlang that has been published (whether on the Internet or elsewhere) merits an article on the Esperanto Wikipedia. Additionally, since the languages already appear on Langmaker.com for a long time, probably more people now about their existence than the creator of the languages can imagine. Marcos 16:37, 4. Dec 2006 (UTC)

Sed ĉi-okaze la proponanto de la forigo estas la konstruisto de la lingvo mem! Ĉu tiel ni ne devus respekti lian deziron? Pro tio, mi konkordas kun la forigo. --BACbKA 18:30, 4. Dec 2006 (UTC)

En alia kazo, ankaŭ la proponanto de forigo estis la kreanto mem de la lingvo, sed li permesis la daŭron de artikolo en Vikipedio. Nura utila de tiuj artikoloj estas montri ke tiuj ne estas seriozaj projektoj. En interreto estas kelkdekoj de listoj da planlingvoj kaj, ŝajnas ke ĉiuj listitaj projekto samvaloras, sekve, Esperanto aŭ Interlingvao aperas kune simplaj ludaĵoj. Kontraŭloj de nia afero, sekve povas diri: "Esperanto estas nur unu el centoj da projektoj! Frionsko ŝajnas al mi pli bona ol Esperanto!", ekzemple. Sed se oni legos en Vikipedio, scios ke Frionsko aŭ Inkliŝo aŭ aliaj "projektoj" estas nur nomoj. Sed mi ne tro ĉangreniĝos se oni forigos la artikolojn Roberto 19:17, 7. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Karlstad

Ĝermeto (+ intervikiaj ligiloj), kies nura frazo ŝajnas esti malvera - Stockholm ja estas la plej granda urbo en Svedio. Tamen, la temo mem indas je artikolo, se iu volontus plibonigi anstataŭ forigi ĝin. Sok Na Men Sui Lui 02:09, 1. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Estela Gracia García

Tro mankas informoj. (proponita de Yekrats)

[redaktu] Jesuo de las Heras Jiménez

Ĝi tro mankas informon. -- Yekrats 10:42, 30. Nov 2006 (UTC)

Ĉu la H de HALE aludas al Hispanio? Ĉu tiu Jesuo estas Hispano? Se jes (kaj se ne ekaperos multe de pliaj informoj) la enhavo de ĉi tiu ĝermeto transloĝiĝu al: Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj. O'RyanW ( ) 15:44, 30. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Listo de artifikulo

Krom la problemo kun la titolo (kiu estu "Listo de artifikuloj") la "artikolo" estas nur listo de 4 membroj. Ankaŭ, ĉi tiuj "artifikuloj" estas programistoj, ne artifikuloj. Mi pensas, ke "artifikulo" estas "malica programisto". Ĉu mi miskomprenas la terminon? Se jes, kio estas la malsamo inter artifikulo kaj programisto? -- Yekrats 11:05, 29. Nov 2006 (UTC)

Se ĝi estas listo de programistoj, ĝi eble estu renomita al Listo de programistoj anstataŭ esti forigita. Marcos 19:20, 29. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Scheisse

La artikolo estas vortareca, do pli taŭgas por Vikivortaro ol por Vikipedio. Aldone, mi neniam aŭdis "fekegala" en Esperanto, kaj ĉiuokaze la ĝusta literumo estas "Scheiße", ne "Scheisse". Marcos 18:07, 28. Nov 2006 (UTC)

La nura Google-trovoj por "fekegala" estas iuj paĝoj en la portugala, ŝajne nerilataj. Tamen eble iom koincide troviĝas la vorto "fekegalas" jam en ĉi tiu retejo, en la paĝo de Vikipediisto:Wibble. (Neniujn aliajn gramatikajn variaĵojn mi trovis.) Kun la germana "Scheißegal", ŝajnas esti multegaj paĝoj trovitaj per Google, do tio almenaŭ estas ŝajne aŭtentika. Sed mi ne estas spertulo pri la germana - vi verŝajne scius pli pri tio ol mi. Sok Na Men Sui Lui 01:57, 1. Dec 2006 (UTC)
(Aldona komenteto: la paĝo kun "fekegalas" enhavas ankaŭ "suĉas", jen idiotismo neesperanta, rekte tradukita de la angla, do pruvas nenion pri ĝia valideco. Sok Na Men Sui Lui 02:04, 1. Dec 2006 (UTC))
La artikolo ja estas vortareca, kaj la celo de vikipedio ne estas listigi ĉiujn eblajn fiesprimojn uzatajn aŭ uzeblajn. Eventuale tiu paragrafo povus eniri pli vastan artikolon pri fivortoj. Mi konas la germanan esprimon "Das ist mir scheißegal" ke iuj esperantoparolantoj kutimas paŭse diri "tio fekegalas al mi" estas komprenebla, verŝajna ne estas pruvinda sed tamen ne pravigas verki apartan artikolon pri la temo en Vikipedio. Tial mi foriginte la artikolon post sugesto de Narvalo nomis ĝin "fekaĵo" .... Arno Lagrange  07:35, 1. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Verda stelo

Mi petas forigi tiun ĉi alidirektilon por ebligi renomadon de Verda stelo (simbolo). -- Robert Weemeyer 18:21, 27. Nov 2006 (UTC)

Mi opinias ke artikolo "Verda stelo" temu pri la simbolo. Inkluzivu ligilon al la apartigilo. Mi opinias ke "verda stelo (simbolo) alidirektu al "verda stelo". -- Yekrats 18:25, 27. Nov 2006 (UTC)
Ĝuste tion ankaŭ mi opinias. Tial mi petas forigi la alidirektilon Verda stelo, por ke mi poste povu movi la artikolon Verda stelo (simbolo) al Verda stelo. -- Robert Weemeyer 18:41, 27. Nov 2006 (UTC)
Mi nun jam forigis kaj renomis kiel Robert petis. Marcos 23:02, 27. Nov 2006 (UTC)


[redaktu] Karelia-Finna Soveta respubliko

La saman enhavon (preskaŭ) havas pli bona artikolo Karelia-Finna Soveta Respubliko. Jukka P 12:40, 24. Nov 2006 (UTC)

En tia kazo oni tamen povas daŭre havi alidirektilon, do ne bezonas forigi la artikolon. Marcos 13:47, 24. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Pri Krimo kaj Puno

Denove fuŝis artikol-nomon. Pardonon. La vera artikolo loĝas ĉe Krimo kaj Puno. O'RyanW ( ) 21:57, 22. Nov 2006 (UTC)

Alidirektis al ĝusta artikolo. -- Yekrats 15:53, 27. Nov 2006 (UTC)



[redaktu] Kial venkis Esperanto?

Nenecesas komenti malneŭtralecon kaj totalan mankon de faktoj -- la "artikolo" simple ne klarigas iun nocion/lemon. (Iom similas stilekzercaĵon kiel Kion mi faris dum la ferioj). -- Ingolf 10:17, 10. Nov 2006 (UTC)

Eble ni povus transpreni kelkajn el la ideojn al Fina Venko kaj alidirektigi tien. Marcos 11:45, 10. Nov 2006 (UTC)
Fakte temas pri atikolo el EdE. Tio nur denove starigas la demandon kiel trakti tiujn : ĉu kiel netuŝeblajn spurojn de pasinta verko ? ĉu keil libere ŝanĝeblan entenon, materialon kiun ni povus evoluigi ? EdE ŝajne estas entute legebla aliloke en la reto, sekve eble ne indas havi ĝin duan fojon en Vikipedio. Se la artikolo estus konservita ĉi tie nepre oni enmetu avertkapon ke temas pri artikolo el EdE Arno Lagrange  08:42, 8. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] Vilaĝeto La Maria

Malgrava vilaĝeto (ne ekzistas en la hispanlingva Vikipedio), kaj fuŝa lingvaĵo. Tonyo 21:49, 8. Nov 2006 (UTC)

Malgrandeco de vilaĝo kaj neekzistado en aliaj vikipedioj ne estas kialoj por forigo. Sed prave, ĝi ja estas forigenda pro fuŝa lingvaĵo kaj manko da informoj. Roberto 11:57, 22. Nov 2006 (UTC)
Malgrandeco eble ja estas kialo por forigo, se ankaŭ nenio aparte interesa okazis tie. Kiom da vilaĝoj kun po trimil homoj ekzistas en la mondo?! Sok Na Men Sui Lui 02:07, 1. Dec 2006 (UTC)
Sok, viaj opinioj estas tre similaj al de Narvalo, mi pensas ke vi kundiskutu...Roberto 13:03, 11. Dec 2006 (UTC)

[redaktu] -im-

Nova propono por sufikso, kiu ŝajne ankoraŭ ne estis proponita ekster la Vikipedio. Marcos 19:04, 8. Nov 2006 (UTC)

Kontraŭas forigon. Kiel mi diris en miaj komentoj (neresponditaj) sur la diskut-paĝo de la koncerna artikolo: Jes, Vikipedio ne estas ĝusta loko por enkonduki novajn afiksojn. Tamen ĝi ŝajnas pravigebla loko por enciklopedie listigi citatajn meritojn kaj malmeritojn de tiuj kandidatoj al kiuj ne tute mankas meritoj. Koncerne la proponitecon, ĉu tia cenzurado ne simple igus la autoron (ne mi! Al mi eĉ la nocio fremdas.) aranĝi, ke kalsonpupo bruaĉu prie per la reto? Kun pli da publicado ol se oni lasus ĝin trankvile enteriĝi ĉi tie? O'RyanW ( ) 08:07, 9. Nov 2006 (UTC)
Mi persone kredas, ke la proponinto simple ne konsciis, ke jam ekzistas la sufikso -t- kun precize ĉi tiu signifo. Verŝajne li forlasos sian proponon, kiam li rimarkos tion.
Se la aŭtoro aliflanke fakte povas mencii avantaĝojn de -im- super -t-, tiam ni ja povus mencii lian proponon en la Vikipedio. Sed tiukaze mi verŝajne preferus mencii -im- en la artikolo -t-, kaj alidirektigi de -im- al -t-.
Sed se neniu ĉi tie mencios avantaĝojn de -im- super -t-, tiam ni plej verŝajne forigu laa rtikolon -im-. Marcos 13:30, 9. Nov 2006 (UTC)
Hmm. preferus mencii -im- en la artikolo -t-, kaj alidirektigi de -im- al -t- Tio impresas min plene kontentiga solvo. Ja ne ekzistas tri apartaj artikoloj por Sovetio—Sovetunio—USSR, nek por Hindio—Hindujo—Barato!
Tamen, mi ankoraŭ preferus vidi (tiaokaze tie) sisteman komparon de (mal-)meritoj. Potenciale estas en la kampo de internacieco ke -im- havas plian avantaĝon. (Mi mem ne scias.) Kvankam ne tut-atuta, la merito de -t- certe ne feblas: Kiel ajn, PIV estas influa verko, kaj kontrolo per Google montras 840 trafojn por kvinto kaj, kaj 0 trafojn por kvinimo kaj (simile 733 por trito kaj, kaj nur 10 por triimo kaj —neniu el ili en Esperanto. Aliajn eblaĵojn mi ne kontrolis.), do ŝajnas al mi ke la Esperanta tradicio klare favoras al -t-.
Dankon al Marcos por lia ĵusa komento. O'RyanW ( ) 21:03, 9. Nov 2006 (UTC)
Ankaŭ -t- ne estas PIVa aŭ fundamenta sufikso. Se aperas vortoj kiel "kvarto" kaj "kvinto", la enesta -t- ne estas sufikso, sed parte de la respektiva radiko. Tial vortoj kiel "unuto" ne estas troveblaj en bona vortaro kun 80 mil vortoj nek supozeble en PIV. La artikolo mem estas propono, pri ties uzado.
Tial mia propono: oni adaptu la artikolojn enhavantajn la ĵus diskutatajn neoficialajn sufiksojn al la laŭ-PIV-aj formoj, Do ekz. "tercio" anstataŭ "trito", kaj kreu artikolon pri la provoj, reguligi la intervalosistemo (aŭ imsistemo; tsistemo ja iel aspektus strange)
Fakte "unuto", "duto" ktp aperas en PIV, kaj estas eĉ rekomendataj tie (almenaŭ en la nova PIV). Aldone PMEG mencias ilin. Do laŭ mi ni uzu ĉi tiujn formojn en la Vikipedio.
La sistemo per -t- jam estas normala Esperanto, dum la sistemo per -im- estas lastatempa propono de unuopulo tute ne uzata en praktiko. Daŭre mi kredas, ke ni nur menciu -im- en la Vikipedio, se iu mencios avantaĝojn de ĝi super -t-. Marcos 11:55, 10. Nov 2006 (UTC)
Konsentite. Fakte -t- ja troviĝas en PIV (1970) ĉe *t. III. Proponita suf., kiu, aldonita al la numeraloj, esprimus la respondajn muzikajn intervalojn.
Ĝi fantomas en la pli tradiciaj radikoj kvarto, kvinto, seksto, septimo, oktavo kaj kamuflite eble fantomas en tercio (tertsio?), dum -im- fantomas nur en septimo kaj eventuale en decimo, undecimo, ktp. Post plia pensado, mi dubas ke internacieca motivo por -im- iam superos tiun por -t-. Sed ĉu oni diru dekto, dekunuto, dekduto? O'RyanW ( ) 00:32, 12. Nov 2006 (UTC)
Laŭ PMEG jes. Marcos 16:28, 12. Nov 2006 (UTC)
Dankon. O'RyanW ( ) 17:31, 13. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Geometria Figuro

Informa vakuo ekde > 1 1/2 jaroj, de 10 monatoj "polurinda" sen ŝanĝo. Krome mi ne scias kion valoran oni povus skribi pri la temon, ĉar la abstrakta difino de "geometria figuro" estas tiel ĝenerala, ke ĝi estas triviala. -- Ingolf 14:58, 8. Nov 2006 (UTC)

Kontraŭas forigon en la nuna tempo. Vidinte la supron mi aldonis multon al la tebelo. Ŝajnas, ke ankoraŭ multo aloneblas. Intertempe minimume la artikolo servas por:
  • prezenti komparon inter la diversaj figuroj;
  • faciligi serĉon por figuroj kies nomojn oni ne konas;
  • atentigi mankon de artikoloj pri figuroj ankoraŭ ne klarigitaj en Vikipedio;
  • reliefigi neklaron inter la diskutataj nocioj.
O'RyanW ( ) 07:46, 9. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Kategorio:Riveroj de Rusio

Malplena kategorio. Jam ekzistas Kategorio:Riveroj en Rusio. -- Robert Weemeyer 20:19, 7. Nov 2006 (UTC)

Bv vidi diskuton ĉe Robert Weemeyer O'RyanW ( ) 23:02, 11. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Pedro A. Garrote Escribano

Mi oponas forigon, nur pro tio ke mi ne vidas kialon por forigo. O'RyanW ( ) 09:10, 7. Nov 2006 (UTC)

Ĉu oni jam ne diskutis tion? Vere la artikolo ŝajnas sufiĉa al mi.Roberto 12:00, 22. Nov 2006 (UTC)
Pardonon, ke mi maltrafis la diskuton. Troviĝas nenia indikilo sur la diskut-paĝo de la artikolo. Tamen, konjektante, ke temas pri mallongeco de la artikolo, mi ĵus kopiis ĝin al la Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj por prepari la vojon al la forigo de la artikoleto.. O'RyanW ( ) 21:27, 22. Nov 2006 (UTC)
Mi faris la alidirektilon al Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj. -- Yekrats 11:14, 29. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Regularo pri forigoj

Diskutoj pri la sekva regularo okazu ĉe Vikipedia diskuto:Reguloj pri forigado.

Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Aliaj kunlaborantoj ja ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi tamen daŭre ekzistas tiam. Do por forigi fuŝe kreitajn artikolojn tute, necesas la administrantoj.

La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Por ke administrantoj ne misuzu sian rajton de forigado, ni havas la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kie ĉiuj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.

Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas jenaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.

[redaktu] Tuj forigindaj artikoloj

  • pro vandalismo
  • pro gramatike/ortografie malĝusta titolo (ekz. demokrtia anstataŭ demokratio)

[redaktu] post ioma tempo forigindaj artikoloj

Post ioma tempo (de 3 horoj ĝis 1 semajno, dum kiu neniu ek/pluredaktis artikolon; (sube aperas „Laste redaktita je”) kaj ne indikas redaktadon per ŝablono redaktata.

[redaktu] trihora tempolimo

  • senfrazaj artikoloj, kiuj havas nur titolon kaj eble prezentas nuran bildon
  • unu-dufrazaj neenciklopediaĵoj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj)
  • fremdlingvaj (ne esperantolingvaj) artikoloj - se neniu ektradukas ilin

[redaktu] unutaga tempolimo

  • artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj

[redaktu] unusemajna tempolimo

  • esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
  • unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj

[redaktu] alidirektindaj artikoloj

Se artikolo konsistas el unu-du vortoj (nomoj de personoj) aŭ pala, netrafa frazo, oni devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu suban branĉeton. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.

[redaktu] difino apartenanta al vortaro

  • tro vortareca temo: aldonu al ReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto.

[redaktu] Proponoj

Kreu artikolon kun minimume unu trafa frazo - prefere kun tri, kun ligoj al aliaj artikoloj kaj kun intervikiaj ligoj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti. Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta stumpa artikolo.

Unu trafa fazo: Kiam, kiu, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp..

Ekzemploj pri unufrazaj hororaĵoj, kiuj ne prilumigas la temon:


Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.


Ĉu laborigi aŭ labori? Kion vi celas per similaj senfrazaj kontribuoj kiel Pentatomedoj?

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu