Alfred Nobel
El Vikipedio
Historio de scienco kaj teknologio > Alfred NOBEL
Alfred NOBEL (naskiĝis je la 21-an de oktobro 1833 en Stokholmo, Svedio, mortis je la 10-an de decembro 1896 en San Remo, Italio) estis sveda kemiisto, inventisto, doninto kaj verkisto. Nobel estis la tria filo de Emmanuel Nobel (1801-1872), kiu naskiĝis en Stokholmo, Svedio, sed fruaĝe transloĝiĝis kun sia familio al Sankt-Peterburgo, Rusio. En 1859, la patro kaj li revenis al Svedio, kie Nobel ekstudis eksplodaĵojn, kaj precipe spertiĝis pri nitroglicerino.
La plej grava el liaj 355 inventaĵoj estas dinamito, inventita en 1867.
Antaŭ sia morto je la 10-a de decembro 1896 en San Remo, Italio, Alfred Nobel - kiu ne havis gefilojn - decidis heredigi la plej grandan parton de sia grandega kapitalo al fondaĵo. El la interezoj ĉiujare estas disdonata la tiel nomataj Nobelpremioj pri literaturo, fiziko, kemio, medicino kaj paco. (Al la pacpremio lin instigis interalie Bertha von Suttner, kiu almenaŭ post lia morto esprimis sin pozitive pri esperanto.)
La Nobelpremioj kaj la Nobelmemora premio pri ekonomiko ne estas samaj; la dua ja estas disdonata samokaze de la Nobelpremioj, sed ĝi ne havas fundamenton en la testamento de Nobel. Ĝi ne estas pagata de la Nobelfondaĵo sed de la sveda Regna Banko (Riksbanken).
Samtempe kun la testamento, Nobel verkis teatraĵon - Nemesis, tragedio de kvar aktoj - pri Beatrice Cenci, eldonita dum li agoniis kaj detruita tuj post lia morto de liaj postvivantoj, pro rigardo de blasfemo. La unua ne detruita eldono aperis en 2003 ĉe Eldona Societo Esperanto, Stokholmo (dulingva, "Nemesis/Nemeza" - la sveda teksto de Nobel kaj la esperanta traduko de Gunnar Gällmo). (253p. ISBN 91-85288-29-2. 22cm.)
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.nobel.se
- http://www.dprix.com/biblio/nobel/nobel.html
- http://www.nobel.se/nobel/alfred-nobel/index.html
- http://www.nobel.no/eng_com_will1.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |