Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Vegetarismo - Vikipedio

Vegetarismo

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn aŭ/kaj gramatikajn aŭ/kaj strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.

Vegetarismo estas praktiko de nutrado: vegetaranoj manĝas legomojn, fruktojn, grenojn, nuksojn kaj fabojn, sed neniun viandon. Tion ili faras pro unu aŭ pluraj el diversaj kialoj: moralaj, dietaj, ekologiaj.

La plimulto de veganoj konsideras, ke veganismo estas maniero de vivi kompate, ne dieto. Do, veganoj evitas produktojn, kiuj produktas morton de (laŭ ili) konsciaj estaĵoj.

Enhavo

[redaktu] Historio

Vegetarismo estis kutima por Hinda subkontinento ekde eble la 2a jarmilo antaŭ Kristo – pro spiritaj kialoj kiel ahimso (senperforto) kaj por redukti malbonan karmon. Hinduismo predikas ke ĝi estas perfekta dieto por spirita evoluo, ankaŭ en Ĝajnismo, kiu havas inter ok kaj dek milionoj da kredantoj, ĉiuj ĝajnismanoj estas vegetaranoj. Budaismaj monakoj de la skolo "mahajana" ankaŭ historie praktikis vegetarismon.

Multaj hindaj antikvaj tekstoj promocias vegetarismon. Laika literaturo de Tirukural anoncis pli ol 2000 jaroj antaŭe: “Sentemaj animoj kiuj forlasis pasion ne manĝos karnon lasitan de vivo. Kiel oni povas praktiki veran kompaton, se oni manĝas karnon de besto por grasigi sian propran karnon?”.

Vegetaranoj en Eŭropo estis nomataj “pitagoranoj” pro filozofo Pitagoro kaj liaj sekvantoj, kiuj rifuzis de viando en la 6a jarcento antaŭ Kristo. Tiuj homoj praktikis vegetaran dieton pro por-sanaj kaj etikaj kialoj. Laŭ la romia poeto Ovido, Pitagoro diris: “Dum Homo daŭre restas senkompata detruanto de malpli altaj vivaj estaĵoj, neniam li konos sanon aŭ pacon. Tiom longe, kiom homoj masakras bestojn, ili mortigos unu la alian. Ja, tiu, kiu semas murdon kaj doloron, ne povas rikolti ĝojon kaj amon”.

En la 1847a jaro la unua Vegetara Socio en Ramsgate [Ramsgejt], Anglio, konsentis ke “vegetarano” — de la latina vorto uegetus (“vive”) kaj simila al la angla vorto vegetable (“legomo”) — estas persono kiu rifuzas konsumi ajnan karnon.

Adventistoj de la Sepa Tago kaj kredantoj de Rastafarianismo — religioj fondiĝintaj en la 19a kaj 20a jarcentoj — ankaŭ ofte estas vegetaranoj. Afrikaj hebreaj israelidoj manĝas nur laŭ la organika vegetara dieto, kiu ankaŭ ekskludas laktaĵojn.

Sekvantoj de la Sikĥa religio estas dividitaj pri sia opinio pri ĉu ilia religio malaprobas manĝadon de viando aŭ ne.

En okcidenta mondo populareco de vegetarismo stabile kreskis dum la 20a jarcento kiel rezulto de por-sanaj, etikaj kaj (pli antaŭnelonge) ekologiaj zorgoj. En Usono en la jaro 2000a de 2,5% ĝis 3% de loĝantaro diris ke ili neniam manĝas viandon, kio povas signifi ke ili estas vegetaranoj, kaj de 5% ĝis 6% diris ke ilin ne manĝas viandon. Tio montras kreskon kompare kun la lasta jardeko kaj grandan kreskon de la 1950a jaro, kiam vegetarismo estis tre malofta, kvankam la po-persona viand-konsumo kreskis signife ekde tiam, ĉar la prezo de viando malkreskis pro bien-fabrikoj kaj la averaĝa enspezo kreskis.

[redaktu] Tipoj de vegetaranoj

Oni povas distingi kelkajn tipojn de vegetaranoj:

  • vegetarano: kutima vorto por homo, kiu ne manĝas viandon; ofte signifas lakto-ovo-vegetaranon
  • lakto-ovo-vegetarano: homo kiu ne manĝas viandon, sed manĝas ovojn kaj produktojn el lakto
  • lakto-vegetarano: homo kiu manĝas nek viandon, nek ovojn, sed manĝas lakton, fromaĝon, buteron, kaj aliajn produktojn el lakto
  • ovo-vegetarano: homo kiu manĝas nek viandon, nek laktaĵojn, sed manĝas ovojn
  • veganokompleta vegetarano: homo kiu manĝas nek viandon, nek iun ajn parton de besto, nek produkton el bestoj (lakton, buteron, grason, mielon, ktp.).
  • krut-vegetarano: vegetarano kiu ne kuiras manĝaĵojn
  • frukt-vegetarano: vegetarano kiu nur manĝas fruktojn, legomojn, eble semojn
  • fiŝ-vegetarano, duonvegetarano, ktp: homo kiu ne manĝas landbestaĵojn sed manĝas marbestaĵojn; aliaj vegetaranoj kutime diras ke ĉi tiu dieto ne estas vegetarismo, sed eble estas alveno al vegetarismo

[redaktu] Kialoj por fariĝi vegetarano

  • Sano. Laŭ certaj vegetarismanoj certaj manĝaĵoj, ekz-e tiuj kun multe da animalaj grasaĵoj, estas malbonaj por kelkaj malsanoj kiuj rilatas al hepato, koro, sango-cirkulado, ktp. Tiuteme ofte estas opiniate, ke vegetarismo malbonefikas al sano, ĉar homa korpo bezonas ĉiamanĝecan dieton. Laŭ iuj sciencaj studoj, vegetaranoj havas pli bonan sanon ol alia personoj, ekzemple la ŝerpoj de Himalajo, aŭ hunzaoj de Karakorum. Sed estas disputate, ĉu tio eble estas efiko de aliaj faktoroj ol la manĝaĵoj.
  • Produkta efikeco kaj triamondismo: La produktado de manĝaĵoj el bestoj ofte malŝparas grundon, la kvanto de vegetaĵaj proteinoj bezonataj por "produkti" bestajn proteinaĵojn ege kaj multoble superas la rezultontan, do okazas vasta malŝparo. Vidu cetere al ekologio: ĉar ĝi ankaŭ akcelas detruon de pluvarbaroj pro grandskala produktado de sojo ofte genetike modifitaj organismoj (aŭ GMO).
  • Moralo, aŭ religio: Multaj personoj kredas, ke oni ne rajtas mortigi bestojn por ekhavi manĝaĵon. Multaj personoj kontraŭas la kruelegan manieron laŭ kiu oni suferigas bestojn en modernaj fabrikaj farmoj de intensa agrikulturo.
  • Ekologio: La produktado de manĝaĵoj el bestoj poluas riverojn per grandega kvanto da besta fekaĵo, poluas la aeron per metano (tre fortan varmigilon de la tera atmosfero), kaj estas el la plej gravaj eluzantoj de akvo kaj energio.

[redaktu] Citaĵoj

  • "Ĉu indas demandi kial Pitagoro rifuzis viandon? Min pli interesas, en kia mensostato estis homo, unuafoje tuŝinta per la lipoj sangozan karnon kaj gustuminta kadavraĵaĉon, kiaj cirkonstancoj devigis lin surtabligi pladojn el putraj korpoj kaj nomi manĝaĵo tion, kio antaŭ nelonge blekis, moviĝis kaj spiris..." (Plutarko)
  • "Auŝvic komenciĝas ĉie, kie iu rigardas buĉejon kaj pensas: ili estas nur bestoj." (el Laŭte! n° 171, Theodor W. ADORNO)
  • "Mi preferas putraĵojn anstataŭ kadavrojn, do vegetaraĵojn, anstataŭ aferojn kun vizaĝo".(Jakvo Schram)
  • "La plejmulto de la tabloj restus sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi la beston." (Ivan Trifonov Minĉev)

[redaktu] Famaj vegetaranoj

[redaktu] Vegetarismo en Esperantujo

Vegetarismo. Jam de la komenco de la esperanta movado partoprenadis en ĝi multaj vegetaranoj, ankaŭ grafo Lev Tolstoj, kiu donis fortan moralan subtenon al Esperanto, estis fervora vegetarano laŭ etikaj principoj. „La Fundamenta Krestomatio“ enhavas du impresajn artikolojn pri vegetarismo, el kiuj „La Hejmo de la Metiisto“ estas tre konata.

Dum la UK en Dresden, 16 aŭgusto 1908, laŭ iniciato de René Ladevèze el Agen (mortis en 1913), estis fondata Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj, kiu kelkajn jarojn poste plisimpligis sian nomon al Vegetara Ligo Esperantista (VLE). Tolstoj, per speciala skriba konfirmo, akceptis ĝian honoran prezidantecon. Administranto kaj animo de VLE estis Ladevèze, tiutempe en Hamburg. La ligo eldonis flugfoliojn en Esperanto pri vegetarismo kaj en tri naciaj lingvoj pri Esperanto. Oskar Bünemann en julio 1914 ekeldonis modestan dumonatan bultenon „Vegetarano“ kiel ligilon inter la membroj kaj propagandilon inter espaerantistoj por vegetarismo, inter vegetaranoj por Esperanto. Tiutempe Rudolf Rajczy en Budapest estis kasisto kaj J. A. Gill en Tunbridge, Anglujo, sekretario de la ligo.

Jam dum la 4-a Int. Vegetarana Kongreso en Hago, 1910, Esperanto ludis gravan rolon. Kelkaj parolis esperante, inter aliaj Gill (La du verdaj aferoj) kaj s-ino Van der Vet-Dirksen (Kio devas aparteni al la tuta homaro). Pro la milito la redaktanto en Milano devis transdoni en majo 1915a sian laboron al f-ino Maria van Rees en Utrecht, kiu kondukis la aferojn ĝis fino de 1916. Tiam la ligo ĉesis funkcii. En 1920, dum la UK en Hago, vegetarismo ludis gravan rolon, multaj el la kongresanoj, inter aliaj ges-roj Isbrücker, sidis ĉe la vegetara sekcio de la tablo. VLE havis fakkunsidon kaj decidis la pluan eldonon de la bulteno. Post cirkulero dissendita antaŭ la kongreso, aperis en oktobro 1920 sub redaktado de Bünemann, kun gvida artikolo de la liga prezidento, J. W. Sevenhuijsen (mortis 10 februaro 1923), la unua postmilita numero de la „Vegetarano“, kiu nun aperas en sia 16a jarkolekto. La enhavo rilatas ne nur al vegetarismo, sed al la tuta vivreformo kaj al la radikala pacifismo.

De 1927 ĝis 1932 la gazeto samtempe estis oficiala organo de la ne-esperantista asocio Internacia Vegetara Unio, kiu ĉesigis tiun aranĝon pro financaj motivoj. De oktobro 1921 ĝis fino de 1926 ĝi enhavis specialan fakon „Movado por ĉasta vivo“, sub. red. de Daniel Roskes, Hago. Dum 1926 la bulteno aperis en la kadro de la revuo „Libero“ presita en Sofia, sed tiu aranĝo ne estis kontentiga. La administradon de la ligo kaj ĝia organo prizorgas Ion Ionescu Kapatzana, en Bucuresti, Rumanujo, kaj lin helpas landaj sekretarioj. Kelkaj el ili kiel s-inoj Noll, Dresen, Royer, Blaise kaj Roskes-Dirksen ktp., jam de multaj jaroj laboradas por VLE, kies celoj estas: disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj, antaŭenpuŝi la internacie solidarecan vegetaran movadon.

[redaktu] 2004

Esperanto havis spacon apud la oficialaj lingvoj (la portugala, la hispana kaj la angla) dum la 36-a Monda Vegetarana Kongreso, okazinta en Novembro 2004 en la urbo Florianópolis (ŝtato Sankta Katarina), Brazilo, organizata de Internacia Vegetarana Unuiĝo kaj Brazila Vegetarana Societo. Estis invitataj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento.

[redaktu] Lingva noto

Fojfoje oni vidas "vegetaranismo" anstataŭ "vegetarismo", pro nacilingva influo (ekzemple, angla "vegetarianism" kaj hispana "vegetarianismo"). La -an- estas nenecesa. Krome "vegetarismo" ege pli oftas en vortaroj kaj uzado.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Dissendolisto de esperantistaj vegetaranoj
•  Debato pri vegetarismo (el Monato)
•  Esperanta versio de Loen-Manifesto
•  Vegetarismo kaj sano (El Popola Ĉinio)
THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: