Vasile Albu
El Vikipedio
Vasile ALBU (1927-1995), UEA-delegito pri kemio, unu el la plej aktivaj esperantistoj en la lastaj jardekoj en Rumanio, naskiĝinta la 3-an de aprilo 1927, mortis la 21-an de decembro 1995 en Sibiu, la naskurbo de la Cseh-metodo, kie li fervore instruis la lingvon. Interalie li estis membro de la IKUE-laborunuiĝo en la diocezo Speyer (Germanio).