Speyer
El Vikipedio
Speyer estas urbo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kun 50.000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Rejno, 20 km sude de Mannheim kaj Ludwigshafen.
Jam ekde la 7-a jarcento Speyer estas sidejo de episkopo. La ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Sankta Maria kaj Sankta Stefano, nomata ankaŭ Imperiestra Katedralo, el la 11-a jarcento. Ĝi konsekriĝis en 1061 kaj estis tiutempe la plej granda kristana preĝejo de la mondo.