Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Varsovio - Vikipedio

Varsovio

El Vikipedio

Varsovio
(Flago) (Blazono)
Devizo: Contemnit procellas (Ĝi defias ŝtormojn)
Semper invicta (Ĉiam nevenkebla)
distrikto Mazowieckie (Mazovia)
loka registaro Rada miasta st. Warszawy
estro Hanna Gronkiewicz-Waltz
areo 516,9 km²
loĝantaro
 - ĉefparto
 - entute

1,676.600
2,400,000
loĝdenso 3258/km²
fondo
urbaj rajtoj
13-a jarcento
?
latitudo
longitudo
52°13' N
21°02' E
telefono +48 22
aŭtokodo WA...WZ
ĝemelurboj Astana, Berlin, Düsseldorf, Hague, Hamamatsu, Hanoi, Kyiv, Moscow, Paris, Riga, Seoul, St.Petersburg, Taipei, Tel Aviv, Toronto, Vienna, Vilnius
komunuma retejo
Pligrandigu

Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando kaj de la pola distrikto (vojevodio) Mazowieckie. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo.

Trifoje la urbo estis gastiganto de la Universala Kongreso de Esperanto: en 1937, 1959 kaj 1987.

Varsovio estas naskiĝurbo de Joseph Nels.

Enhavo

[redaktu] Pri la urbo

Varsovio festis sian 400-jariĝon en 1996, kiel unue reĝa rezidejo, kaj poste ĉefurbo. Antaŭ ol ĝi fariĝis ĉefurbo de Pollando, dum tri jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de aŭtonomia Mazovia Princlando. Post la morto de la lasta mazovia princo, Janusz la 3-a, en 1526, laŭ pli frua interkonsento, la tuta Mazovio estis enkorpigita al Pollando.

La lastaj du reĝoj el la dinastio Jagiellona, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo Aŭgusto, ĝuste aprezis la situon de Varsovio de ekonomia kaj politika vidpunktoj. Tial Sigismundo Aŭgusto konstante loĝis en Varsovio dum la lastaj jaroj el sia vivo, 1569-1572. Tiutempe li komencigis konstrui la Varsovian Kastelon kaj konstruigis lignan ponton, laŭditan de fakuloj kaj poetoj, super la rivero Vistulo.

La signifo de Varsovio multe kreskis en 1569, kiam deputitoj de Pollando kaj Litovio decidis pri unio de ambaŭ ŝtatoj, nomata Lublina Unio, kaj ke de tiam okazados en Varsovio ĉiuj ĝeneralaj kunvenoj de Sejmo (pola parlamento) de Pola Reĝlando kaj de Litovia Princlando. Ankaŭ en Varsovio oni ekde 1573 elektadis reĝojn, kvankam formale ja Krakovo daŭre estis la ĉefurbo de la unio. Pro pluraj kaŭzoj Varsovio komencis ĉiam pli gravi en la vivo de ambaŭ popoloj, interalie pro ĝia centra situo, faciliganta la regadon, kaj ĉar estis konvene de tie flosigi la grenon, abundan sur la mazoviaj ebenajoj, sur Vistulo al Gdansko, kaj de tie al okcidenta Eŭropo. Cion tion aprezis Sigismundo la 3-a Vasa, kiam tiu reĝo en 1596 decidis tiuvoje flosigi, de Krakovo al Varsovio, la reĝinon kun la kortego kaj la reĝa havajo.

Al la supre menciitaj motivoj aldoniĝis la fakto, ke la reĝo, kiu deve nis de sveda dinastio, batalis tiam por reakiro de la sveda trono. Estis pli facile gvidi la aferojn ĉi-riIate en Varsovio (pli proksima al Svedio) kaj ankaŭ rilate al la tiame daŭranta milito kontraŭ Moskvo. La lasta preteksto por la translokiĝo estis incendio de la reĝa Kastelo Wawel en Krakovo.

Konfirmante tiun gravan eventon, la heredanto de la trono post Sigismundo la 3a, lia filo Ladislao la 4-a, starigis sur malnova Varsovio la Krakovan Pordegon kaj, antaŭ ĝi, kolonon kun statuo de sia patro tenanta maldekstramane krucon kaj dekstramane glavon. La monumento baldaŭ fariĝis simbolo de la ĉefurbeco de Varsovio.

[redaktu] Tra la jarcentoj

En la 17-a jarcento Varsovio ankoraŭ ne estis granda urbo, nek tre pura (laŭ raportoj de kelkaj vizitintoj), tamen ankaŭ kultura centro ĝi fariĝis. En la reĝa kastelo konstante okazadis teatraj kaj muzikaj prezentoj de diversiandaj artistoj.

La Kulture grava progreso okazis en la dua duono de la 18a jarcento, dum la regado de Stanislao Aŭgusto, la lasta reĝo de Pollando. Li okazigadis en la Kastelo la „ĵaŭdajn tagmanĝojn", kiujn partoprenis diversĝenraj famaj artistoj, diskutante ĉe la reĝa tablo pri gravaj kulturaj kaj ŝtataj aferoj. Tiutempe ekestis en Varsovio la Nacia Teatro, fondita de la „patro de la pola teatro", Wojciech Boguslawski. Oni konstruis belan palacon en la Parko Lazienki, kiu ekhavis ankaŭ subĉielan teatron en novklasika stilo. La reĝo, kiel mecenato, allogis al Varsovio eksterlandajn artistojn. Ekde 1767 tie Ioĝis la fama pentristo Canaletto (Belotto Bernardo), kiel reĝa ĉefpentristo. Liaj bildoj pri la urbo estis grava dokumentaro por la rekonstruo de Varsovio, preskaŭ plene ruinigita dum la 2a mondmilito.

Inter 1795 kaj 1918 Pollando estis sub regado de tri najbaraj ŝtatoj: Aŭstrio, Prusio, Ruslando. La okupaciantoj celis degradi Varsovion ekonomie, politike kaj kulture - feliĉe sensukcese. Gi daŭre estis kultura kaj spirita centro de Pollando, kaj de tie ĉiam venis instigo al luktado por sendependa Pollando (insurekcioj en 1830-31 kaj 1863). Kiam en 1918 Pollando renaskiĝis, Varsovio restis eksterdube la ĉefurbo.

La unuan de septembro 1939 Germanio ekatakis Pollandon. Plej longe tri semajnojn sin defendis la ĉefurbo. Ekestis Pola Subtera Stato, kies celo estis defendi kaj mobilizi la loĝantojn kontraŭ la barbara okupacianto. La nazioj, same kiel la antaúaj, planis degradi Varsovion, ĉar ili konsideris ĝin danĝera. Tial ili igis Krakovon la ĉefa urbo en la tiama Generala Dum nazia periodo Krakovo dum mallonga tempo transprenis la rolon de ĉefurbo.

Gubernio, kiel nomiĝis granda parto de Pollando regata de la nazioj. Kaj denove Varsovio kontraŭstaris. La 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto, kiam la nazioj alvenis por forveturigi la lastajn 60 mil judajn loĝantojn al murdkoncentrejoj. En aŭgusto 1944 eksplodis dua insurekcio en la urbo. Pri la politika decido komenci ĝin, disponante nur je junaj patriotoj ne sufiĉe preparitaj nek armitaj, historiistoj esprimas negativan opinion, sed neniu neas la heroecon de la batalintaj varsovianoj. Pereis tiam ĉ. 200 mil loĝantoj; dum la tuta okupacio 800 000 varsovianoj pereis.

La nazioj decidis plene detrui Varsovion kaj forveturigi la postvivantojn al Germanio aŭ aliaj lokoj en Pollando. Fine de Ia milito, 85 % el la varsoviaj konstruaĵoj estis detruitaj, industrio je 90 %, kaj la juda kvartalo je 100 %. La urbo preskaŭ ne plu havis loĝantojn, kaj la nova pola registaro alfrontis la demandon, ĉu ĝi restu ĉefurbo. Forigi Ia ruinojn ŝajnis apenaŭ eble. Venkis tamen patriotaj sentoj kaj la amo al Varsovio, kiu estis do rekonstruita, kun la historiaj Malnova kaj Nova Urboj, per fortostreĉo de Ia tuta lando. Nun 1 800 000 homoj loĝas en Varsovio, kiu estas grava kiel industria kaj kultura centro, kun dudeko da dramteatroj, 2 operejoj, 4 pupteatroj, sciencaj institucioj, kaj pluraj parkoj, el kiuj la piej bela estas Lazienki.

[redaktu] Esperanto

En la 400-jaraĝa, kiel ĉefurbo, Varsovio la Esperanto-movado, kiu tie ekestis, daŭras jam preskaŭ 110 jarojn. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj eminentaj verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la okupacianto, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familio Zamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj. Varsovio kun granda gastamo akceptis plurfoje la mondan esperantistaron. Dum la lastaj jaroj la Esperantomovado en Pollando ŝrumpis ĉefe pro ekonomiaj faktoroj, sed ankaŭ pro iasenca inflacio de la idealismo post la abrupta falo de la socialisma sistemo. Tamen en Varsovio daŭras Ia kluba vivo, aktivas de kelkaj jaroj konstanta Esperanto-teatro, „Espero", kaj de Varsovio flugas en la mondon Esperanto per la elsendoj de Pola Radio.

Okaze de la 400-a datreveno en 1996 de la ĉefurbeco de Varsovio speciala komitato aranĝis solenaĵojn.[1]

[redaktu] Vidindaĵo

Pałac Kultury i Nauki (Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco)

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Enciklopedio de Esperanto

Warszawa (elp. Varŝava, E-a nomo Varsovio), ĉefurbo de Polujo, sur ambaŭ bordoj de la rivero Wisla (Vistulo), 1.100.000 loĝantoj (1933). En 1887 tie eliris „la unua broŝuro pri E“, tie Zamenhof verkis ĉiujn siajn ellaboraĵojn Esperantajn, tie li pasigis sian preskaŭ tutan vivon ekde sia 12-a jaro, tie en la hebrea tombejo troviĝas la tombo de Zamenhof. Ĉe strato Dzika, nuntempe nomata Zamenhofa sub numero 9, kie dum multaj jaroj loĝis kaj verkis Zamenhof, nun estas enmurigita tabulo honore je lia memoro. La lastajn jarojn de sia vivo Zamenhof pasigis en la loĝejo ĉe strato Królewska 41. Plenmerite Varsovio estas nomata lulilo de Esperanto. Krom la Majstro en Varsovio vivis kaj kreadis 1a unuaj pioniroj de Esperanto-movado kaj literaturo: Grabowski, Zakrzewski, Kabe, Leo Belmont, Wasniewski, ktp. Pilgrimoj al Varsovio, precipe al la tombo de Zamenhof, okazadas relative ofte, menciindaj ĉefe: 6-a de aŭgusto 1927 post la UK en Dancigo kaj 9-a de aŭgusto 193l post la UK en Krakovo.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Varsovio sub la gloso Warszawa
Flago de Pollando Pola Respubliko Flago de Pollando

Vojevodioj: Varmio-Mazurio | Grandpolio | Sanktakrucio | Antaŭkarpatio | Malgrandpolio | Kujavio-Pomerio | Lubuŝio | Lodzio | Lublinio | Mazovio | Malsupra Silezio | Opolio | Podlasio | Pomerio | Silezio | Okcidentopomerio

Ĉefaj urboj: Varsovio | Lodzo | Krakovo | Vroclavo | Poznań | Gdańsk | Szczecin | Bydgoszcz | Lublin | Katowice | Białystok | Częstochowa | Gdynia | Gorzów Wielkopolski | Toruń | Radom | Kielce | Rzeszów | Olsztyn

[redaktu] Piednotoj

  1. MONATO, Oktobro 1996

Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.

La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo).

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: