Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Václav Havel - Vikipedio

Václav Havel

El Vikipedio

Václav HAVEL – Prezidento Dramverkisto
Pligrandigu
Václav HAVEL – Prezidento Dramverkisto

La viro, kiu reĝisoris liberecon

Václav HAVEL (5-a de oktobro 1936), ĉeĥoslovaka kaj ĉeĥa prezidento en la jaroj 19891992 kaj en 19922003. Li estis knabo el riĉa familio, poeto kaj dramverkisto, kiu dum longaj dek du jaroj tenis en siaj manoj standardon de rezisto kontraŭ komunisma reĝimo. Preskaŭ rekte el malliberejo li transloĝiĝis en Pragan burgon, kie li alternis sian malliberiganton Husákon. Malgraŭ tio ke li de komence asertis, ke li volas esti prezidento nur provizore, li eltenis en Praga burgo longajn dek tri jarojn. Kaj dum la mondo senlime la tutan tempon ŝatis lin, hejme li fariĝis celtabulo de kritiko kaj anekdotoj.

Enhavo

[redaktu] Vojo al Praga burgo

[redaktu] Knabo el bona familio

Li naskiĝis en unu la plej riĉaj kaj la plej influaj familioj de la unua respubliko. Hugo Vavrečka, la avo el la flanko de patrino, estis signifa politikisto kaj ministro, sed ankaŭ verkisto – laŭ lia libro František Lelíček en servoj de Sherlock Holmes pli malfrue reĝisoro Karel Lamač filmis brilan filmon. La patro kaj la onklo (post la dua mondmilito li estis kulpigita pro kunlaborado kun germanoj) proprumis entreprenojn de fratoj Havel-oj, kie krom alia estis palaco Lucerna, Barrandov, pozejoj. La patrino zorgis pri Václav kaj lia frato Ivan. Post la milito, en la deka jaro, la knabo estis sendita en prestiĝan privatan internulejon en Poděbrady. Li ekkonis severecon kaj durecon, sed ankaŭ la unuajn amikecojn, fermitaj por la tuta vivo. Havel ĉi tie akiris sian kromnomon Skarabo. Se la demokratio en Ĉeĥoslovakio eltenus, la junan Havelon atendus plej certe elektema angla gimnazio, filozofia fakultato kaj vivo de ora junularo. Sed ĉio estis alie.

Post februaro de 1948 li estas elimita el la elita lernejo. Li provas studi en Prago, sed fine li estas elektinta laboron de laboratoriisto en Altlernejo ĥemio-teknologia kaj li abiturientiĝas nur studinte vesperan gimnazion.

Tuj sekvantan jaron li estas studanta en teknika lernejo. Sed la lernado ne amuzigas lin, tiuokaze li provas transiri al FAMU (Filma akademio de muzaj artoj). Vane, ili ne prenos lin al la nova lernejo kaj el la malnova li estas eliminita. Li devas iri por militservi. Li soldatiĝas en 1957 kaj li pasigos du sekvantajn jarojn ĉe motopafista divizio. Li plendas pro ĉikano, sed ankaŭ li verkos sian unuan ludon Vivo antaŭ si, kun kiu li partprenas en armea teatra prezentado. Tio estas parodio al partoprenita ludo, sed kion en armeaj rondoj neniu longe ekkonos.

[redaktu] Sekreta geedziĝo

Jam studante li ekŝatos vivon en kafejoj. Li verkas poezion, li legas modernajn aŭtorojn, li estas liganta la unuajn artajn kontaktojn. Lia ŝatata loko de kunvenoj estas kafejo nomata Slavia situanta kontraŭ Nacia Teatro en Prago. Ĉi tie li ankaŭ renkontiĝas kun sia estonta edzino Olga. La junulino estas je tri jaroj pli aĝa kaj tiutempe ŝi havas konatecon. Ŝi mem volas esti aktorino, ŝi vizitadas teatrajn kursojn. Ŝi estas bela kaj Havel estas verkanta por ŝi unuajn am-versojn. Sed al randevuo li invitos ŝin nur post kelkaj jaroj.

Olga devenas el laborista familio, el medio, kiu estas por Havel tre malproksima. Fine ŝi estos eĉ ne aktorino. Eble ŝia handikapo estas kulpa pro tio. Kiam ŝi estis deksesjara, premilo dispistis ŝiajn kvar fingrojn. Sed ŝi baldaŭ eklernis vivi kun sia vundo. Kaj kiam ŝi fariĝis la unua damo, nepluraj rimarkis la kripligitan manon.

Reveninte el la militservo Havel estas akiranta dank‘ al familiaj interkontaktoj postenon de kulisisto en teatro, kie ĉefo estas Jan Werich. Ĉi tie li verkos sian unuan ludon, sed repertuaro de la teatro ne estas al Havel plej proksima. Tial li jam en la jaro 1960 transloĝiĝas en alian teatron nomata Teatro Sur Balustrado (Divadlo Na Zábradlí), kiun li post nelonge famigos. Jam ne kiel kulisisto, sed kiel talenta dramverkisto. Olga, kiu deziras esti senĉese proksima al li, ĉi tie estos farinta prezentistinon.

Je kelke da jaroj pli malfrue ili geedziĝis. Sekrete, sen soleno, tiel iom spiteme al la patrino de Havel, kiu tro ne ŝatis Olgon. Ilia geedziĝo okazis en urbodomo, sed Olga havis eĉ ne bukedon kaj la geopo eĉ ne interŝanĝis inter si fingringojn. Olga estas jam tridekunujara kaj Havel dudekokjara. Post la ceremonio ili iris kun atestantoj tagmanĝi, vespere jam ambaŭ denove laboris en la teatro.

[redaktu] Absurda dramo

Oni skribis la jaron 1964 kaj Havel staris ĉe sojlo de kapturniga kariero. Teatro Sur Balustrado antaŭ nelonge komencis prezenti lian maturan ludon kaj samtempe unuan ĉeĥan absurdan dramon. Havel rapide eniras en kulturan kaj politikan vivon. Li fondas Rondon de sendependaj verkistoj, do de tiuj, kiuj ne estas en komunisma partio. Samtempe li fariĝas unu el gvidantaj personecoj de ĵurnalo nomata Vizaĝo.

Sed libereco estas tro mallonga. Ankoraŭ li havos tempon por viziti Usonon, kie li renkontiĝas kun Miloš Forman kaj Jiří Voskovec. Kaj en Parizo li interkonatiĝas kun legenda ĵurnalisto Pavel Tigrid. Venas somero – kaj la praga printempo finas. En aŭgusto de 1968, kiam la lando estas okupita de soldataroj de Varsovia Kontrakto, Havel estas kun amiko Jan Tříska ĝuste en Liberec kaj tuj li ekkomencas labori. Havel verkas en radiodisaŭdiga studio en Liberec politikajn komentariojn kaj lia amiko Tříska legas ilin. Sed post kelke da semajnoj la batalo estas malvenkita.

Havel kuntiriĝas en privatecon. Jam en la jaro 1967 geedzoj Haveloj aĉetis en vilaĝo Hrádeček ĉe Trutnov bienon. (Hrádeček ĉeĥe signifas Burgeto.) Ĉi tie estos dum dudek jaroj lia ĉefa sinjorujo kaj de tie li iros en la plej superan postenon en la lando: el Burgeto en Burgon.

La ludoj de Havel estas ludantaj en eksterlando, la dramverkisto estas ricevanta altajn honorariojn, do nek li nek Olga devas labori. Nur unufoje li interrompos tiun ĉi manieron de la vivo. En la jaro 1974 Havel komencos por dek monatoj labori en bierfarejo en Trutnov. Liaj laboroj en la bierfarejo alportas paradoksajn scenojn – ekzemple kiam li estas parkumanta kun sia aŭtomobilo de marko Mercedes apud vico de aŭtoj de markoj Trabant kaj Škoda 1000 MB. Sed precipe el spertoj el la bierfarejo li profitos unu el siaj plej konataj ludoj, Aŭdiencon.

[redaktu] Batalo kontraŭ la reĝimo

Jam de komence de normaligo Havel havas problemojn kun la reĝimo. Li estas eliminita el Asocio de verkistoj kaj duonjaron post la okupo de la lando li trovos en sia loĝejo subaŭskultigan ekipaĵon. Sed nur en la jaro 1975 li fariĝas ĉefa malamiko de la komunisma reĝimo. Tiam li skribis malfermitan leteron al Gustáv Husák, en kiu li kritikis la estantan reĝimon.

Memkompreneble, ke li ne ricevis respondon. Sed per tiu ĉi paŝo li eliris el rifuĝejo en Hrádeček ekkomencinte longan lukton pro libereco. Daŭros dek kvin jaroj, el kiu kvin Havel pasigos en malliberejo. La letero estis rompo. Je du jaroj pli malfrue Havel estas fondanta kun siaj geamikoj Ĉarton 77. Havel fariĝis unu el tri parolantoj kaj samtempe li avancis sin en rolon de ĉefa malamiko de la normaligo de Husák. Li ne bezonis longe atendi reagon. La reĝimo respondis en paĝoj de ĵurnalo Ruĝa rajto (Rudé právo) per malamikema artikolo Pereintoj kaj entruĝintoj. Kaj ankaŭ per la t.n. antiĉarto, demonstra renkontiĝo de artistoj en Nacia teatro, kies onidire partoprenis ankaŭ lia estonta alia edzino, juna komedia aktorino Dagmar Veškrnová (hodiaŭ – Dagmar Havlová).

Sekreta polico komencis lin kaŝobservi kaj fine li estis arestita. Li tre malfacile suferis sian unuan arestigon, li eĉ promesis al esploristoj, ke li ne faros kontraŭŝtatan agadon, kaj post kelke da monatoj li estis tralasita. Sed kiam li estis libera, li konsciis, ke sen persona ofero ne eblas batali. Li daŭrigis en sia laboro kaj baldaŭ post tio li estis arestita denove. Ĉifoje li restis en malliberejo kvar jaroj. Ĝis la jaro 1983, kiam grave malboniĝis lia sanstato. Lastmomente li estis transveturigita kun forta pulminflamo ĝis mallibereja malsanulejo. Havel sciigis Olgon pri sia stato kaj tiu ribeligis kelke da signifaj amikoj en la mondo. Protestleteroj komencis venadi ĝis Prago kaj alie certega reĝimo malcertiĝis. Kamaradoj decidis pri interrompo de la puno kaj Havel estis transveturigita ĝis civila malsanulejo.

Sed inspekto daŭrigis. Policistoj observis Havelon en Prago kaj ankaŭ en Hrádeček. De tempo al tempo li ludis kun ili strangan ludon, plena de ironio kaj absurdaĵoj. Dum unu frostiga tago li volis al sekretpolicanoj agrabligi deĵoron, tiel do li alportis grogon al ili el sia loĝejo. Ili rifuzis, sed post momento la glasetoj estis malplenaj. Alifoje policistoj veturantaj post li karambolis en aŭtomobilo, kaj Havel, anstataŭ tio, por ke li forveturu al ili, fortiris siajn gardistojn sur ŝnurego.

[redaktu] Am-aventuroj

Flirtoj de Havel kaj eksteredzecaj interrilatoj estis publika sekreto inter liaj geamikoj. Olga ankaŭ sciis pri ili kaj ŝi parte toleris aŭ ne rimarkis ilin. Nenio alia restis al ŝi – en seninfana geedzeco ŝi iom post iom fariĝis pli prefere kunulino kaj patrino ol amantino. Ŝi donis al Havel fonejon, certecon. Sed Havel havis apud mallongtempaj interrilatoj ankaŭ kelke da „gravaj konatecoj“. Ankaŭ Olga foje trovis al si amikon – je dudek jaroj pli junan aktoron. Kiam Havel estis en la jaro 1979 arestita, li fariĝis ŝia helpanto. Li veturigis Olgon per aŭtomobilo zorgante pri la domo en Hrádeček. Li helpis ŝin kun ĉio ebla kaj el la amikeco evoluis amo. Olga konfesis al Havel nur post lia reveno el la malliberejo. Sed la viro, kiu ne faris pro siaj kokroj pli grandajn zorgojn, nur tre malfacile toleris similan konduton de sia edzino. Sed li ne havis alian eblecon. Ekde la jaro 1983 ili pasigis multon da tempo aparte, vivante siajn vivojn, sed ili restis kunuloj. Olga spite al ĉio disiris kun sia amiko, dum la rilato de Havel eltenis ĝis la revolucio. Cetere, per noto de ilia interrilata kvarangulo kaj kreema krizo de Havel estas brila ludo Largo Desolato. Eble unu el la plej bonaj.

[redaktu] En ĵurnalo Ruĝa rajto

En decembro de 1988 okazis en Prago unua permesita demonstracio post multaj jaroj kaj Havel prezentiĝis en ĝi kiel oratoro. Tuj en januaro de 1989 en konekso kun la 20-a datreveno de tragika morto de Jan Palach, aktivaj kontraŭuloj de komunisma reĝimo kunvenis en Venceslaa placo. Akvokanonoj tiam ankoraŭ diskurigis la protestantojn, Havel estis denove arestita kaj kondamnita al naŭ monatoj. Sed pro protestoj el la mondo li estis en majo tralasita. Tiutempe plimulto da nacio ne antaŭsentis, kiu estas Václav Havel. Apud homoj el disidentaro konis lin nur aŭskultantoj de Radio Libera Eŭropo. Kaj subite aperis pri li tutpaĝa artikolo en Ruĝa rajto, ĵurnalo de la komunisma partio. Komunistoj prezentis sian ĉefan kontraŭulon en ampleksa artikolo kun nomo Kiu estas Václav Havel. La artikolo estis plena de mensogoj kaj kalumnioj, aŭtoroj klopodis kalumnii la tutan familion de Havel inkluzive de liaj antaŭuloj.

[redaktu] En Praga burgo

[redaktu] El Burgeto en Burgon

La 17-an de novembro de 1989 Havel forveturis kun sia amikino ĝis Burgeto (Hrádeček), Olga restis en Prago. Sed tuj la sekvantan tagon ŝi telefonis al li, ke policistoj diskurigis studentan marŝantaron kaj multajn homojn ili onidire masakris. Havel tuj revenis Pragon. Kaj tuj ili komencis trakti. Teatruloj kaj studentoj ekstrikis, estiĝis Civitana Forumo. Post du semajnoj la reĝimo pereiĝis, la lando havis la vojon al demokratio malfermita. Kaj ankaŭ oni serĉis novan prezidenton, sed pozicio de Havel ne estis de komence tiel klara. Certe, inter ĉartistoj li estis reĝo, sed en la komunumo konis lin nur minimumo da homoj. Multe pli grandajn esperojn havis Alexander Dubček, la malĝoja heroo de la jaro 1968.

Sed jam la 10-an de decembro de 1989 Havel fariĝis unusola prezidenta kandidato de Civitana Forumo. Tiam li ankoraŭ asertis, ke li estos prezidento nur por mallongigita periodo. Ia laborprezidento antaŭ baloto, poste li estos denove dramverkisto. Sed ĉu elektos lin entute ĝis nun komunisma parlamento? Tiumomente plej multe helpis lin pragma komunisma premiero Marián Čalfa, kiu subtenis lian kandidatecon kaj li ankaŭ pritraktis ĝin en la parlamentejo. Samtempe Havel sukcesis interkonsenti eĉ subtenon de ĉagrenita Dubček. Sed tiu estis multekosta – Dubček fariĝis prezidanto de Federacia parlamentejo kaj pleje li onidire ricevis de Havel promeson, ke Havel post libera balotado subtenos lin en lia kandidateco al prezidento. Sed Havel jam ne faris tion.

La elektado okazis unusignife – same kiel foje komunismaj deputitoj elektis Husákon, nun ili unuvoĉe elektis Havelon. Ĵurante li eĉ devis promesi fidelecon al Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko. Kun la elekto de Havel estas kunigita ankoraŭ unu evento, prefere komika. Havel ne havis bonan solenan veston, la tutan vivon li kutimis iradi en ĝinzo kaj en trikoto. Nun ili haste kudris al li solenan veston. Sed Havel anstataŭ zono prenis ŝelkon kaj la tuta nacio amuziĝis vidante liajn tro kurtajn pantalontubojn, kiuj finiĝis ĉe la maleoloj.

[redaktu] Ĉefrolulo prezidento

En la unuaj monatoj post novembra revolucio Havel havis grandegan influon. Li rekte intervenis en la politikon, li destinis ties karakteron. En majo de 1990 nomante politikistojn li klarigis en parolo: „Mi elektos homojn, kiuj dum jaroj rezistis al totalisma reĝimo. Mi ne elektos tiujn, kiuj dum jaroj mensogis al ni, mi ne elektos tiujn, kiuj dum dudek jaroj atendis kaŝitaj...“ Li plendis, ke ni (ĉeĥoj) ne kapablis energie disiri kun la pasinteco. Samtempe li mem subtenis la komunisman ĉefulon Čalfon, kiu tiom helpis lin en la vojo en Pragan burgon. Jam tiam li devis alfronti al riproĉoj de siaj geamikoj. Ili kritikis lin, ke la potenco ascendas en lian kapon, ke li ĉesas kontroli sin. Havel ankoraŭ antaŭ ne longe proklamis, ke en la momento, kiam li konscius, kiel la potenco ŝanĝas lin, li tuj rezignos. Sed tio ne okazis.

Kaj kelke da monatoj post tio, kiam li parolis nur pri laborprezidento, li kandidatis al posteno de regula prezidento. Li defendis sin per tio, ke demokratiaj fortoj proponis lin kaj ke lia eventuala rifuzo estus klariganta kiel fuĝo el batalkampo aŭ perfido en eklaborita laboraĵo. Kaj tiel li estis somere de 1990 elektita kiel prezidento la duanfojon. En julio de 1992 okazis plua prezidenta elekto. Sed slovakaj politikistoj ne subtenis Havelon kaj li abdikis. Fine li povis esti libera. Li ne uzis eblecon libere foriri el la politiko. Male. Al du jaroj kaj duono en funkcio de ĉeĥoslovaka prezidento li aldonis pluajn dek jarojn en rolo de prezidento ĉeĥa.

Li ja detiriĝis por tempo el la politika scenejo, sed jam aŭtune li komencis dediĉi sin al debato pri naskiĝanta Konstitucio de Ĉeĥa Respubliko. Li komencis batali pri siaj estontaj leĝpovoj. Helpis lin lia aŭtoritateco, kiun li havis hejme kaj en la mondo. Kaj en januaro de 1993 li estis elektita kiel la unua prezidento de la memstara ĉeĥa ŝtato.

[redaktu] La unua damo

Havel neniam estis profesia politikisto kaj kiam li venis en Pragan burgon, li devis principe ŝanĝi sian vivstilon. Li kutimis al sia trikoto kaj ĝinzo trivita pro lavado. Nun li devis porti solenan veston. En la unuaj monatoj li alivestiĝis eĉ kelkfoje tage. Ankaŭ li devis alkutimiĝi al regula reĝimo. De komence li rezistis kaj okazis, ke li kun iu el siaj amikoj aŭ konsilantoj forkuris ĝis gastejo por trinki bieron. Eventuale li lasis aranĝi en sian programon falsajn kunvenojn, dum kiuj li ripozis.

Ankaŭ por Olga signifis la vivo en Burgo grandegan ŝanĝon. Certe tio estis por ŝi ankoraŭ multe pli malfacila. En la rolo de la unua damo ŝi provis malkovri dimension, kiu estus taŭga por ŝi. Ŝi trovis ĝin tre baldaŭ. En la jaro 1990 ŝi fondis Komitaton de bona volo kaj multon el sia tempo ŝi dediĉis al kriplaj kuncivitanoj.

Somere de 1994 kuracistoj konstatis, ke Olga estas neresanigeble malsana. Olga pasigis multe da monatoj per vana batalo pri la vivo, malgraŭ tio ke publiko eĉ ne antaŭsentis pri ŝia malsano. Lastajn semajnojn ŝi travivis hejme. Fine de la jaro 1995 jam ŝia stato estis kritika kaj en januaro de 1996 ŝi mortis.

Adiaŭo kun Olga montris ŝian grandegan ŝaton. En Pragan burgon, vualita per nigraj standardoj, venis dekmiloj da homoj, kiuj en frostiga antaŭtagmezo atendis en longa vico tra la tuta Hradčana placo, por ke ili povu kliniĝi al ŝia memoro.

[redaktu] Pulma kancero

Fine de la jaro 1996 okazis grava malboniĝo de la sanstato de Havel. Antaŭ unu jaro mortis Olga kaj nun troviĝis ĉe sojlo de morto ankaŭ la prezidento. Fortan pulminflamon lia kuracisto kuracis per antibiotikoj, sed la malsano ne pliboniĝis. Nur kiam la aferon partoprenis Dagmar Veškrnová, nova amikino de Havel, kiu aranĝis fakan esploron. Tiu malkovris makulon en la pulmo. La verdikto sonis klare: kancero kaj bezono de tuja operacio. Jam hieraŭ estis malfrue. Dum la operacio kuracistoj forprenis duonon de la pulmo de Havel, en kiu estis la pereiga kancera tumoro.

De komence la stato de la prezidento estis stabilizigita, sed post kelkaj tagoj ĝi abrupte malboniĝis. Oni devis alveturigiti la plej modernan pulman ventolilon, sed je unu tago pli malfrue ties agado haltis por ia tempo. Tiumomente venis al la prezidento Dagmar Veškrnová kaj ŝi trovis lin, ke li estas sufokiĝanta. Fine estis la vivo de Havel savita.

Sed reveninte el la malsanulejo Havel suferis pro deprimecoj. Certe provizora malpermeso de konsumado de alkoholaĵoj kaj daŭra malpermeso de fumado havis en ili signifan kvoton. Havel estis forta fumanto kaj manko de nikotino montriĝis precipe en lia psiko. Sed pro la operacio de la pulmo liaj sanproblemoj ne finiĝis. Je unu jaro pli malfrue dum lia vizito en Aŭstrio tratiriĝis lia dika intesto. Havel jam duanfojon troviĝis en morta endanĝerigo, sed profesia faro de aŭstriaj kuracistoj ankaŭ ĉifoje savis lian vivon.

[redaktu] Fajfado sur fingroj

La pulma malsano de Havel ŝokis la tutan nacion. Sed apenaŭ la ĉeĥa prezidento savis sin antaŭ preskaŭ certa morto, li surprizis la nacion duanfojon. Nur kelke da tagoj post supero de la malsano kaj ne tuta jaro post la morto de Olga li duanfojon edziĝis. La geedziĝo kun la populara aktorino Veškrnová, kun kiu li interrilatis ankoraŭ dum la vivo de Olga, okazis kun elimino de publiko kaj nur ok tagoj post la reveno el la malsanulejo.

La publiko kaj komunikiloj reagis negative. Havel sentis sin diskonkordita kaj li komencis sian paŝon ekskuzigi aŭ klarigi per la plej diversaj argumentoj – krom alia ankaŭ per tio, ke tio deziris la mortanta Olga. Sed pro tio li ankoraŭ akrigis la tutan aferon. Pleje Dagmar faris de komence multon de etaj eraroj, kiuj forŝovis ŝin el pozicio de la ŝatata aktorino en rolon de neŝatata unua damo. Ŝia konduto kaŭzis pluajn kaj pluajn skandalojn.

Eble la plej granda skandalo okazis dum la dua elekto de Havel kiel la ĉeĥa prezidento en la jaro 1998. En la paso de ŝtorma elektado leviĝis en unu momento respublikana deputito proklamante: „Sinjoro Havel, hontu!“ Dagmar ekreagis al tio kaj laŭte ŝi ekfajfis sur du fingrojn. La politikistoj, eksterlandaj ĵurnalistoj kaj publiko estis pro ŝia konduto ŝokitaj.

[redaktu] Amnestioj de la monarĥo

Se io principe vundis la prestiĝon de Havel kaj ŝaton en la enlanda scenejo, tio estas liaj disputeblaj amnestioj. Tuj de komence de sia prezidenta kariero, la 1-an de januaro de 1990, li proklamis ampleksan amnestion, dank’ al kiu ricevis liberecon 15 mil arestitoj inkluzive de murdistoj kaj brutaj perfortuloj. Plinombriĝis krimeco kaj pluraj el la tralasitoj denove rapide revenis en malliberejojn. Oponantoj ofte rememorigis al li tion. Ĉefe post bruta murdo de kelkmonata knabineto de unu el recidivuloj. Kaj Havel mem, eĉ ne konfesinte sian eraron, parolis en paroloj pri tio, ke tre ĉagrenas lin, kiel oni ne sukcesas en la lando haltigi kreskon de krimeco.

Apud la amnestioj la publiko ne povis forgesi al li liajn pardonojn. Dum sia longa regado li donis centojn da ili, sed kelkaj el ili kaŭzis principan kritikon de politikistoj kaj ĵurnalistoj. Ofte temis pri problemaj kazoj, kiam li pardonis siajn konatojn aŭ siajn favorulojn. Havel siajn erarojn neniam konfesis.

[redaktu] Malkreskanta populareco

Malgraŭ tio ke Havel ĝuis en la mondo eksterordinaran admiron, hejme lia populareco iom post iom sinkis. Dum en la jaro 1990 konsentis kun lia daŭro en la funkcio preskaŭ 90 % da loĝantoj, post kvin jaroj nombro de liaj favoruloj sinkis al 70 %. Antaŭ la dua elektado de la ĉeĥa prezidento Havel malmodeste proklamis, ke li jam ĝoje forirus ĝis flankejo, sed ke li subpremos siajn personajn interesojn, kaj se estos intereso, li povas prezidenti plu. Li estis elektita kaj lia populareco sinkis plu. Fine de la jaro 2002 – senpere post tio, kiam li ĝustatempe ne revenis el sia libertempo en la landon suferata de katastrofa inundo – jam staris malantaŭ li nur 45 % da nacio.

Kun la kreskanta kritiko Havel senĉese pli detiriĝis en privatecon. Li ĉesis komuniki kun ĵurnalistoj kaj kun pluraj amikoj. Tuj kiam komunikiloj komencis kritiki lin, li ekkomencis batali kontraŭ ili. Unue li malvalidigis regulajn preskonferencojn, pli malfrue li komencis rufuzi ĉiujn petojn pri interparolo. Kaj kiam li ja permesis al iu interparolon, tio okazis dum absolute neakcepteblaj kondiĉoj. Havel postulis anticipe tekston de demandoj kaj li destinis rajton kelkaj forstreki.

[redaktu] Vojo el Praga burgo

[redaktu] Neona koro

Kelke da tagoj antaŭ sia foriro el Burgo Václav Havel adiaŭis en forvendita Nacia teatro. Solena vespero, ki estis omaĝo al la prezidento, aranĝis lia edzino Dagmar. En la prezentiĝo prezentis sin dekoj da artistoj, sur grandega ekrano estis reludantaj tostoj de mondaj personecoj. Malgraŭ ke kelkaj aktoroj sukcesis teni siajn prezentiĝojn je alta nivelo kaj ili enportis en la prezentiĝon humoron, sume superis patoso kaj artaĵaĉo. Propre tio estis ia kontraŭpunkto al grandega neona koro, kiu jam kelke da tagoj ruĝe lumis super Praga burgo sur turo de baziliko de sankta Georgo kaj kiun la finanta prezidento mem eklumis el sia ŝatata restoracio Slavia.

Kvankam la agado en Nacia teatro estis okazonta sekrete, ties programon malkaŝis ĵurnalistoj el magazeno nomata Respekto. Ili ricevis malmolan reprezalion: ilia akreditaĵo estis malvalidigita. Malgraŭ tio senpere antaŭ la solena vespero ekestis diskuto pri invititaj artistoj. En Nacia teatro nome decidis sin ne prezentiĝi konata disidento kaj kantisto Jaroslav Hutka, kiu rifuzis partopreni en la koncerto komune kun normaligaj steloj, kiuj foje subskribis la antiĉarton. Kiel ekzemple preferata reĝima kantisto Karel Gott.

Dimanĉe noktomeze poste estis malhisita la prezidenta standardo kaj Václav Havel forlasis Pragan burgon.

[redaktu] Verkoj

[redaktu] Dramoj

  • 1960 Rodinný večer (Familia vespero)
  • 1963 Zahradní slavnost (Ĝardena soleno)
  • 1965 Vyrozumění (Komunikiĝo)
  • 1968 Ztížená možnost soustředění (Malfaciligita eblo koncentriĝi)
  • 1968 Anděl strážný (Gard-anĝelo)
  • 1968 Motýl na anténě (Papilio sur anteno)
  • 1971 Spiklenci (Konspirantoj)
  • 1972 Žebrácká opera(Almozula opero)
  • 1975 Audience (Aŭdienco) - esperantigita
  • 1975 Vernisáž (Eskpozicia inaŭguro)
  • 1976 Horský hotel (Montara hotelo)
  • 1978 Protest (Protesto)
  • 1983 Chyba (Eraro)
  • 1984 Largo desolato (itala muzika esprimo: triste malrapida koncertaĵo)
  • 1985 Pokoušení (Tentado)
  • 1987 Asanace (Senpoluciigo)
  • 1988 Zítra to spustíme (Morgaŭ ni startigos ĝin)

[redaktu] Politikaj eseoj

  • 1975 Dopis Gustávu Husákovi (Letero al Gustáv Husák)
  • 1978 Moc bezmocných (Potenco de senpotenculoj)
  • 1984 Politika a svědomí (Politiko kaj konscienco)
  • 1985 Anatomie jedné zdrženlivosti (Anatomio de certa abstinado)
  • 1986 Děkovná řeč za Erasmovu cenu (Dank-parolado por Erasmo-premio)
  • 1986 O smyslu Charty 77 (Pri la senco de Ĉarto 77)
  • 1987 Příběh a totalita (Rakonto kaj totalismo)
  • 1989 Slovo o slovu (Vorto pri vorto)

[redaktu] Eldonitaj libroj

  • 1964 Antikódy (Antikodoj)
  • 1966 Protokoly (Protokoloj)
  • 1983 Dopisy Olze (Leteroj al Olga)
  • 1984 O lidskou identitu (Je la homa identeco)
  • 1986 Dálkový výslech (Tele-enketado)
  • 1989 Do různých stran (Al diversaj flankoj)
  • 1990 Projevy (Paroladoj)
  • 1991 Letní přemítání (Somera rezonado)

[redaktu] Rilataj temoj

  • Olga Havlová - la unua edzino de Václav Havel
  • Dagmar Havlová - la dua edzino de Václav Havel


Ĉeĥoslovakaj prezidentoj
Antaŭulo: 19891992 Sekvanto:
Gustáv Husák Václav Havel


Ĉeĥaj prezidentoj
Antaŭulo: 19932003 Sekvanto:
Václav Havel Václav Klaus

Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu