UK 1935
El Vikipedio
La 27-a Universala Kongreso de Esperanto en aŭgusto 1935 okazis en Romo, Italio (1442 partoprenantoj). Sed ĝi ankaŭ estis migranta kongreso: La kongresanoj kolektiĝis en diversaj punktoj ĉe la landlimo kaj ekskursadis tra Romo, Napolo kaj perŝipe ĝis Tripolo, Libio kaj revene al Ĝenovo. Tiu UK estis tute aparta pro sia daŭro, sia migrema karaktero. Tamen, laŭ la raportoj de Teodor Jung tiam ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto, ĝi estis ankaŭ aparte malbone organizita: Plej multis francaj krokodiloj kaj la servoj suferis pro manko de homfortoj.
[redaktu] Teatraĵo prezentita
- Amatora Trupo el Milano: Kurioza okazaĵo de Carlo Goldoni, reĝisoris Julio Baghy, prezentita en Teatro Berberini en Romo.
[redaktu] Prelego en Somera Universitato
- Gaston Waringhien: Dekdu Poetoj: la lingvistika valoro de la poezio
[redaktu] Eksteraj ligoj:
Universalaj Kongresoj 1905 - 1955... 1966...1987...2006 | ||
---|---|---|
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Cambridge 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antwerpen 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ Sanfrancisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 | ||
Ĝenevo 1925 • Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antwerpen 1928 • Budapeŝto 1929 | ||
Oxford 1930 • Krakovo 1931 • Parizo 1932 • Kolonjo 1933 • Stokholmo 1934 | ||
Romo 1935 • Vieno 1936 • Varsovio 1937 • Londono 1938 • Berno 1939 | ||
DUA MONDMILITO | ||
Berno 1947 • Malmö 1948 • Bornemouth 1949 • Parizo 1950 | ||
Munkeno 1951 • Oslo 1952 • Zagreb 1953 • Haarlem 1954 • Bologna 1955 | ||
redakti |