Tipografio
El Vikipedio
Tipografio (greke τυπογραφία, tipografía, de τύπος, típos „bato, premo, figuro, tipo“ kaj γράφειν, gráfein „pentri, skribi, ĉizi“) unuavice estas la kreo de komunikaĵo per reproduktebla skribo, sed duavice ankaŭ la dezajno de tia skriba komunikaĵo per linioj, areoj kaj la specifa aranĝo de literoj.
Mikrotipografio fokusigas la dezajnon de unuopaj literoj aŭ signoj, dum makrotipografio okupiĝas pri la dezajna aspekto de kompleta skriba verko.
La tipografia dezajno devas konsideri la specon (ekzemple libro, formularo aŭ interreto) kaj celon (ekzemple facila legebleco aŭ varbado) de la dokumento.
Vidu ankaŭ: kaligrafio.
Tipografo estas laboristo kiu laboras en tradicia presejo.