Suda poluso
El Vikipedio
La suda poluso estas la plej suda punkto de la Tero, difinita laŭ pluraj kriterioj. Ĉiuj punktoj situas en la kontinento Antarkto.
La Geografia Suda Poluso estas unu el la du punktoj, kie la turna akso de la Tero trairas la surfacon. (La alia simila punkto estas la Geografia Norda Poluso.) Ĉi tiu estas ofte la punkto celata, kiam nespecifa "suda poluso" estas menciata.
La unuaj homoj atingintaj la Geografian Sudan Poluson estis Roald Amundsen kaj lia grupo je 14-a de decembro 1911.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.