Skoltismo
El Vikipedio
Skoltismo estas grandega junulara movado, komencita en Britio en la jaro 1907. La vorto "skolto" venas el la angla vorto "scout" kiu signifas "esploristo". Ĝi nun havas pli ol 25 milionoj da geinfanoj kaj gejunuloj kiel membroj, kaj adoltoj kiel apogantoj de la junularaj aktivecoj.
Regas la Skoltan Movadon, la Monda Skolta Oficejo (WOSM) lokita en Ĝenevo, Svislando. Unue estis nur viraj membroj, sed nun inoj eblas partopreni, eĉ pli, ino el Senegalo estas nun la Mondan Oficejon. Estas fratina branĉo de skoltismo, skoltinismo.
[redaktu] Celoj
La skoltismo celas provizi al infano kaj junulo medion kie li povas memeduki sin per la disvolviĝo de ĉiuj eroj de la personeco: socia, kreiva, psika, spirita kaj fizika. Por tion fari, oni povizas serion da aktivecoj kie ludo rolas ĉefe. Skoltismo havas programon kaj metodon, kiujn karakterizas skoltismo el aliaj organizaĵoj:
- Skoltaj Leĝo kaj Promeso.
- Malgrandaj Teamoj.
- Progresivaj Aktivecoj.
- Simbola Kadro.
- Ceremonioj
- En la Naturo.
[redaktu] Historio
La fondinto de skoltismo estis lordo Robert Cecil Stephenson Smith Baden-Powell. La movado komenciĝis en la jaro 1907 per tendumado en la insulo Brownsea, Britio. Skoltismo rapide kreskis inter la junularo brita kaj la kolonioj de tiu imperio, sed baldaŭ iĝis internacia movado per la kreado de la Ĉilia Skolta Asocio en la jaro 1909, kiu fakte estis la unua skolta asocio ekster la Brita Komunumo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Skolta esperanto ligo
- Scout+Chile, revista scout de Chile