Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Sigismondo la 1-a - Vikipedio

Sigismondo la 1-a

El Vikipedio

Ĉeĥio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Sigismondo la 1-a

Sigismondo la 1-a

  • li naskiĝis la 14-an de februaro15-an de februaro 1368 en Nürnberg.
  • gepatroj: imperiestro Karolo la 4-a kaj Elizabeta Pomeria.
  • imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj reĝo germana, galicia, lombardia, kroatia, dalmatia, bosnia, slavonia kaj kumana kaj episkopa reĝo hungara, vicgrafo moravia, luzacia kaj vicgrafo kaj princo-elektisto brandenburga, duko silezia, zhorela, luksemburgia, brabanta kaj limburka.
  • li parolis ĉeĥe, germane, latine, hungare, pollingve, france.
  • 1376 kiel brandenburga princo-elektisto partoprenis elektado de Venceslao la 4-a per romia imperiestro.
  • decembro de 1378 post morto de la patro li fariĝis heredanto de Brandenburgio.
  • 1379 li estis transveturigita por edukado alkortego de reĝo Ludoviko Hungara. Laŭ interkonsentoj komencitaj jam de imperiestro Karolo la 4-a, en kiuj daŭrigis lia filo kaj frato de Sigismondo, Venceslao la 4-a, Sigismondo estis surtroniĝonta post la morto de reĝo Ludoviko sur hungaran kaj polan tronojn. (Ludoviko havis sole filinojn Maria kaj Hedvika.)
  • la 25-an de julio de 1382 li estis agnoskita de la pola nobelaro kiel sekvanto de Ludoviko la 1-a. Tiu ankoraŭ la saman jaron mortis, sed intertempe okazis forta malvarmiĝo de rilatoj inter la nacioj de lia monarĥio. Poloj jam ne plu volontis pludaŭri en persona unio kun Hungario kaj ili vokis sur tronon princidinon Hedvikon, kiu edziniĝis al latvia princo Vladislao Jagello. Per tio venis al la pola trono Jagelloj kaj por Sigismondo okazis batalo je pludaŭro de Hungario. Sed tie regis Elizabeta, vidvino post Ludoviko la 1-a.
  • la 15-an de novembro de 1385 geedziĝo al Maria Hungara.
  • la 31-an de marto de 1387 nur kiam reĝino Elizabeta estis murdita, la deknaŭjara Sigismondo Luksemburgia fariĝis la hungara reĝo.
  • 1388 malbona financa situacio devigis Sigismondon, por ke li enlombardigu la brandeburgan vicgrafujon al kuzo Joŝto.
  • 1392 mortis Maria, edzino de Sigismondo kaj unu jaro post tio, la 14-an de februaro de 1393, mortis lia patrino, imperiestrino – vidvino Elizabeta Pomeria vivanta 15 jarojn post la morto de Karolo la 4-a en Ĉeĥa reĝlando.
  • 1396 turkaj soldataroj komencis okupi Serbion, Bulgarion kaj Valaĥion. En la sama jaro Sigismondo gvidis kruckavaliran militmarŝantaron kontraŭ sultano Bajezido la 1-a. Sed li estis en batalo ĉe Nikopolo en Valaĥia princlando malvenkita kaj li savis sin sole per fuĝo en venecia ŝipo.
  • 1397 komencis invado de turkaj soldataroj ĝis Hungario kaj Sigismondo sukcesis savi la landon nur kun la plena fortostreĉo.
  • 1398 Sigismondo estis akceptita de Venceslao la 4-a kiel kunreganto. Sed disputoj inter la fratoj tiutempe kulminis kaj Sigismondo en la jaro 1403 arestis Venceslaon, kiun li igis forveturigi Aŭstrion.
  • 14001410 Sigismondo tiutempe atingis agnoskon kiel sekvanto de la trono de la ĉeĥa reĝlando.
  • 1408 geedziĝo al Barbara Ceja.
  • 1409 naskiĝis filino Elizabeta, unusola infano de Sigismondo. Elizabeta fariĝis heredantino de luksemburgia dinastio.
  • la 20-an de septembro de 1410 li estis elektita de parto de princoj-elektistoj kiel romia reĝo, sed parto elektis Joŝton Luksemburgian, en kies flanko staris eĉ imperiestro Venceslao.
  • la 21-an de julio de 1411 li estis duafoje elektita kiel romia reĝo. Interkonsentinte kun Venceslao la 4-a li transprenis en la lando plenumpovon, dum Venceslao plu estis uzanta la imperiestran titolon.
  • 1413 li ekiris en militiro Italion por helpi papon Johanon la 22-a kontraŭ reĝo napola. La saman jaron li kunvokis en Konstancon eklezian koncilion, kiu estis solvonta demandon de persona okupo de papa trono. La koncilio daŭris kelke da jaroj kaj la rezulto estis detronigo de ĉiuj tri papoj en la jaro 1415 kaj la elekto de nova papo Martino la 5-a la 11-an de novembro de 1417.
  • 1415 Sigismondo enlombardigis Brandenburgion al nurenbergaj Hohencolernoj.
  • 1417 Brandenburgio estis transigita en posedaĵon de Hohencolernoj, kiuj tiel tiujare fariĝis imperiestraj princoj-elektistoj.
  • 1419 post la morto de Venceslao la 4-a li estis fariĝonta la ĉeĥa reĝo, sed en Bohemio eksplodis ribelo kontraŭ li. La rememoro al Jan Hus estis senĉese viva.
  • la 1-an de marto de 1420 papo proklamis kruckavaliran militiron kontraŭ Bohemio.
  • la 25-an de marto de 1420 en batalo ĉe Sudoměř venkis soldataroj de Jan Žižka super ĉeĥaj katolikaj sinjoroj.
  • majo de 1420 la kruckavaliraj soldataroj sieĝis Pragon.
  • la 14-an de julio de 1420 la kruckavaliroj estis malvenkitaj en batalo sur monto Vítkov.
  • la 28-an de julio de 1420 dum la sieĝado Sigismondo Luksemburgia estis kronita kiel ĉeĥa reĝo Zigmundo la 1-a.
  • majo de 1421 estis proklamita la 2-a kruckavalira militiro kontraŭ Bohemio.
  • la 3-an7-an de junio de 1421 en landa koncilio en Čáslav dum ĉeesto de husanoj kaj katolikoj estis kreita dudekmembra landa registaro, Pragaj artikuloj estis proklamitaj kiel landa leĝo kaj Sigismondo estis detronigita.
  • la 17-an de novembro de 1421 en landa koncilio en Brno kapitulacinte moraviaj urboj antaŭ Sigismondo Luksemburgia akceptis lin kiel reĝo.
  • marto de 1422 Sigismondo donis la administradon de Moravio al sia bofilo Albreĥto Habsburga.
  • la 6-an10-an de januaro de 1422 Jan Žižka diserigis kruckavalirajn soldatarojn en batalo ĉe Kutná Hora, en batalo ĉe Habry kaj en batalo ĉe Havlíčkův Brod (antaŭe Germana).
  • la 20-an de aprilo de 1423 en batalo ĉe Hořice Žižka venkis sinjorajn soldatarojn.
  • la 7-an de junio de 1423 en batalo ĉe Malešov Žižka neniigis unuiĝintajn soldatarojn de praganoj kaj de nobelaro.
  • la 11-an de oktobro de 1424 ĉe Přibyslav mortis Jan Žižka el Trocnov.
  • 1426 kontraŭ husanoj estis komencita la tria kruckavalira militiro.
  • la 16-an de junio de 1427 husanaj soldataroj subgvide de Prokop Holý venkis kruckavalirojn en batalo ĉe Ústí nad Labem.
  • la 4-an de aŭgusto de 1427 husanoj venkis kruckavalirojn en batalo ĉe Tachov.
  • 14281433 husanoj aranĝis la t.n. „Belajn veturojn“ kiel respondoj al la kruckavaliraj militiroj (en Pollandon, Bavarion, Aŭstrion kaj Hungarion).
  • la 14-an de aŭgusto de 1431 ĉe Domažlice la kvina kruckavalira militiro diskuriĝis jam dum kantado de la proksimiĝantaj husanaj soldataroj.
  • la 15-an de oktobro de 1431 eklezia koncilio en Bazelo invitis husanojn por trakti. En la koncilio oni traktis pri husana doktrino kaj pri Pragaj artikuloj. Husanoj ĉi tie atingis karakterizajn sukcesojn. La koncilio daŭris ĝis la jaro 1433.
  • la 25-an de novembro de 1431 Sigismondo Luksemburgia estis kronita kiel reĝo lombardia survoje al Romo.
  • la 31-an de majo de 1433 li estis en Romo solene kronita kiel imperiestro de sankta imperio romia kaj li fariĝis tiel la kvara luksemburgo (post Henriko la 7-a, Karolo la 4-a kaj Venceslao la 4-a) portanta tiun ĉi titolon kaj la tria luksemburgo, kiu estis kronita kiel imperiestro.
  • la 30-an de majo de 1434 en batalo ĉe Lipany estis diserigita kampaj soldataroj de Prokop Holý per soldataroj de sinjora unueco.
  • la 21-an de oktobro de 1435 Jan Rokycana estis elektita praga ĉefepiskopo, sed papo neniam agnoskis lin.
  • junioaŭgusto de 1436 en koncilio en Jihlava estis proklamita kompaktato (kompromiso inter vidpunktoj de la eklezio kaj husanoj) kaj imperiestro Sigismondo estis akceptita kiel ĉeĥa reĝo.
  • la 9-an de oktobro de 1437 konkerinte burgon Sion de Jan Roháč el Dubé, lastan apogon kontraŭ Sigismondo, Sigismondo igis ekzekuti Janon Roháčon.
  • la 9-an de decembro de 1437 survoje al Hungario Sigismondo mortis. Lia korpo estis poste sepultita en Hungario. Pro lia morto formortis la luksemburgia dinastio reganta en Ĉeĥio 127 jarojn. Tiu ĉi reganto ne enskribiĝis en la historion de Ĉeĥio fame, sed en pli larĝa mezuro li estas prave konsiderata kiel heredanto de politika talento de sia patro. Per politika talento li superis sian fraton imperiestron Venceslaon la 4-an, sed kvalitojn de Karolo la 4-a li neniam atingis. Heredantino de la tuta ŝtatkonsisto fariĝis Elizabeta, unusola filino de Sigismondo, edziniĝinta al Albreĥto Habsburga.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.mittelalter-genealogie.de/mittelalter/koenige/ungarn/sigismund_von_lŭemburg_deutscher_koenig_+_1437.html
•  http://mdz.bib-bvb.de/digbib/lexika/adb/images/adb034/@ebt-link?target=idmatch(entityref,adb0340269
•  http://www.derhistoriker.de/mittelalter/14+Wahl_Koenig_Sigismund_1411.pdf
•  http://193.174.96.220:8080/cocoon/mdz-cocoon/ri/abteilung/ri11

Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: