Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Schermbeck - Vikipedio

Schermbeck

El Vikipedio

komunuma blazono situo de la komunumo
blazono de la komunumo Schermbeck  situo de la komunumo Schermbeck en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
regdistrikto: Duseldorfo
subdistrikto: Wesel
geografia situo: Ŝablono:Koordinate Text Artikel
alteco: 27 m super NN
areo: 110,74 km²
loĝantoj: 13.658 (30a de junio 2006)
loĝodenso: 122,3 loĝantoj po km²
poŝtkodo: 46514
telefonkodo: 0 28 53
aŭtokodo: WES
komunumkodo: 05 1 70 036
komunuma subdivido: 8 komunumpartoj
adreso de la
komunuma administracio:
Weseler Straße 2
46514 Schermbeck
poŝtadreso de la
komunuma administracio:
Postfach 11 40
46510 Schermbeck
retpaĝo: www.schermbeck.de
retadreso: info@schermbeck.de
politiko
urbestro: Ernst-Christoph Grüter
(CDU)

La komunumo Schermbeck situas inter Malaltrejno kaj Münsterland en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas subdistrikta komunumo de la subdistrikto Wesel en la regdistrikto Duseldorfo. Ĝi estas membro de la Euregio Rhein-Waal.

Enhavo

[redaktu] Geografio

[redaktu] Geografia situo

La komunumo Schermbeck situas ĉ. 8 km disde Dorsten kaj 18 km disde Wesel resp. 17 km disde Dinslaken. La tuta komunumteritorio estas parto de la Naturparko Hohe Mark, al kiu apartenas en la okcidento la naturprotektejoj Loosen Berge, Dämmer Wald kaj Lichtenhagen samkiel en la oriento Üfter Mark kiel parto de la arbartereno Forst Gewerkschaft August. Kaj la Lippe kaj ankaŭ la Kanalo Wesel-Datteln trapasas la komunuman teritorion sur ĉ. 4 km laŭlonge de iliaj trairoj.

[redaktu] Komunuma teritorio

La komunumo Schermbeck havas totalan areon de 110,74 km². Ĝia maximuma nord-suda etendiĝo sumiĝas je 12,90 km, de okcidento al oriento 17,80 km. Ĝi subdividiĝas en la ok komunumpartojn Altschermbeck, Bricht, Damm, Dämmerwald, Gahlen, Overbeck, Schermbeck kaj Weselerwald.

[redaktu] Najbaraj komunumoj kaj urboj

La komunumo Schermbeck limas norde al la komunumo Raesfeld en la subdistrikto Borken, oriente al la urbo Dorsten en la subdistrikto Recklinghausen, sude al la ekstersubdistrikta urbo Bottrop kaj okcidente al la komunumo Hünxe kaj la urbo Hamminkeln.
najbaraj komunumoj kaj urboj de Schermbeck

[redaktu] Historio

[redaktu] Mezepoko

kastelo
Pligrandigu
kastelo
restaĵoj de la urbomuro
Pligrandigu
restaĵoj de la urbomuro

[[Dosiero:St Georg Schermbeck.jpg|thumb|preĝejo St. Georgo]

preĝejo St. Ludgero
Pligrandigu
preĝejo St. Ludgero
terasodomo
Pligrandigu
terasodomo

La nomo „Scirenbeke“ kiel origino de la hodiaŭa komunumonomo ekaperis unuafoje en dokumentoj de 799. en tiu transskribas Ludgero la bienojn „Scirenbeke“ kaj „Ruscethe“ (el tio evoluis la nomo de la hodiaŭa komunumparto Rüste) al la monaĥejo Werden. Same Ludgero estas la supozebla konstruanto de la preĝejo en Malnov-Schermbeck.

Per la kontrakto de Verdun 843 la teritorio ĉirkaŭ la posta Schermbeck iĝis parto de la regno de la imperiestro Lotario la 1a, dum la posta Altschermbeck venis al la Orientfranka Regno sub la reĝo Ludoviko. En la jaro 900 la komunumparto Gahlen estis unuafoje dokumentata kiel „Galnon“, temanta ankaŭ ĉi tie pri donacaĵo al la monaĥejo Werden. La dokumenta mencio de la restaj komunumpartoj okazis dum la sekvaj jarcentoj, ekz. en la plej antikva postlasata mortintolibro de la Viktor-monaĥejo de Xanten estas menciata „Damme“, la hodiaŭa komunumparto Damm. La bieno „Wisele“ (hodiaŭ Weselerwald) unuafoje estis dokumentata en 1122. El la jaro 1163 originas la unua skriba indiko al Bricht. En 1184 menciitas unuafoje paroko, kiun supozeble konstruis la monaĥejo Werden.

Komence de la 13a jarcento Schermbeck antaŭ ĉio profitis el la komerca vojo kondukanta tra la loko. En 1319 la kastelo de Schermbeck estis unuafoje menciita, en 1372 Schermbeck kaj en 1380 Gahlen iĝis parokoj. Komence de la 15a jarcento oni konstruis urbofortikaĵon kun du pordegoj kaj ok turoj finfarante ĝin je 1416. Sekvajare Schermbeck estis unuafoje dokumentata kiel urbo, ĉe kio la transdono de la urboprivilegioj jam antaŭe devas esti okazinta. En 1417 la kapelkomunumo Schermbeck estis separata de la ĝistiama paroko Drevenack kaj levita kiel memstara paroko.

Sekvatempe dufoje ene de mallonga tempo Schermbeck estis detruata. En 1425 Johano de Gemen militanta kontraŭ Adolfo la 4a konkeris Schermbeck kaj bruligis ĝin. Ankaŭ Henriko deGemen sukcesis konkeri Schermbeck en 1483, kaj li bruldetruis ne nur la urbon, sed samtempe ankaŭ la dokumentojn pri la urboprivilegioj. Duko Johano la 2a sekve koncedis al la forbruligita Schermbeck subvencion por la rekonstruo kaj transcedis al la urbo dum la paŝo de ses jaroj la enspezojn de la urba dogano. La 12an de marto 1485 Schermbeck ree ricevis la urboprivilegiojn.

[redaktu] Renesanco ĝis baroko

Post kiam la Duklando Kleve allasis liberan konfesianecon, la komunumoj Schermbeck kaj Gahlen transiris al Luteranismo inter 1550 kaj 1580. La ekde 843 ekzistanta divido de Schermbeck dokumentiĝis unue 1559 en la nomo „Olden[malnov]-Schermbeck“ kontraŭe al „Neu[nov]-Schermbeck“ nieder.

Sekve de la Jülich-Kleva heredsekvokonflikto Schermbeck venis al Prusio kaj en 1615 dum la Tridekjara Milito ĝin okupis Hispanaj trupoj besetzt. Sekvis maltrankvila tempo: en 1631 ekfuriozis la pesto, en 1636 lagerten Heslandaj trupoj kampis dum la Tridekjara Milito en la komunumparto Damm. Laŭ raportoj tiuj „ekloghis kay restis tie dum chirkauw kvin tagoy kay en tiu tempo ruinigis chion“. En 1636 imperiestraj trupoj okupis Schermbeck, ĝis kiam ĝi refoje grandparte forbrulis la 28an de junio 1640. En 1643 ofica lando, kastelo kaj urbo Schermbeck estis lombardata por 50.000 taleroj al Aleksandro barono de Velen kaj nur 20 jarojn poste mallombardata. La kastelo en 1662 iĝis privatposedaĵo.

La 9an de oktobro 1685 la civitanoj de Schermbeck solenis la konsekradon de la unua reformita preĝejo ĉe la Mittelstraße, kiu tamen dum la kvara urbobrulego estis neniigata samkiel ĉ. 30 elcentoj de la loĝdomoj. La brulegon kaŭzis hanovraj trupoj dum la Unua Silezia Milito 1740-1742 enkvartirigataj en Schermbeck. La forbruliĝintan preĝejon oni anstataŭis per kapelo. Jam ekde 1718 la muroj kaj turoj de la malnova urbofotikaĵo parte estis malkonstruitaj.

[redaktu] Novepoko

La novepoka historio de Schermbecks komencis per ekonomia ekflorado, kaŭzata de la produktado kaj verndado de drapo. En 1800 funkciis 56 ŝpinejoj kaj teksejoj.

Ekde 1801 ĝis 1813 sekve de la Napoleonaj Militoj Schermbeck staris sub franca regado. Ekde 1813 kamen la komunumestraj landoj Altschermbeck, Gahlen kaj Schermbeck revenis sub prusan administracion. Kune kun la formado de novaj redistriktoj 1816 ankaŭ la tavolo de la sudistriktoj estis novordigata. Dum la komunumestra lando Altschermbeck estis alordigata en la subdistrikton Recklinghausen en la provinco vestfalio, la komunumestraj landoj Gahlen kaj Schermbeck venis al la subdistrikto Dinslaken en la provinco Jülich-Kleve-Berg, kiu en 1822 dissolviĝis en la prusan Rejnprovincon aufging. Jam 1823 la subdistrikto Dinslaken estis malfondata; sia komunumestra lando Schermbeck situa norde de la Lippe venis al la subdistrikto Rees en Wesel, la resto de la subdistrikto sude de la Lippe eniĝis la novformatan subdistrikton Duisburg.

1830 unuiĝis la Luterana kaj la reformisma komunumo en Schermbeck. Samtempe la katolikoj de Schermbeck, Bricht kaj Overbeck estis enparokigataj al Altschermbeck, kie la 19an de oktobro 1841 oni povis konsegri novan katolikan preĝejon. en 1858 W. Schoel kaj E. Fischer konstruis la unuan mekanikan brikfabrikon en Schermbeck, kies posteuloj ankoraŭ hodiaŭ pluekzistas sub la nomo „Dachziegelwerke Nelskamp“. En 1870 ekfunkciis la loka malsanulejo.

En 1873 unua parto de la fervojlinio de Wesel ĝis Haltern atingis Schermbeck, la tuta linio estis inaŭgurata en 1874. En 1962 la linio estis malfunkciigata. En 1886 19 „koloniistoj“ fondis la laboristokolonion Lühlerheim en la komunumparto Weselerwald, antaŭ ol Schermbeck fine de la 19a jarcento prosperis pro la ekfloranta potfarado. Dum tiu periodo en Schermbeck jam laboris 25 kaj 30 potfaristomajstroj, kies varoj vendiĝis precipe en la proksima Ruhr-regiono. Sekvatempe interalie oni inaŭguris en 1910 novan oficejon (hodiaŭ la malnova urbodomo) kaj 1915 la hodiaŭa preĝejo St. Ludgero en Altschermbeck.

[[Dum la Dua Mondmilito la 23an de marto 1945 flugmaŝinoj bombatakis Schermbeck kaj detruis 70 elcentojn de ĝia centro.

[redaktu] Historio de Schermbeck post 1945

En 1965 ofica lando Schermbeck aliĝis la 1963 fondita Naturparko Hohe Mark. En 1978 malfermiĝis la hala naĝejo kaj en 1987 la regiona muzeo. Samjare oni ŝanĝis la Marien-Hospital (sanulejo) en maljunulan hejmon. La 30an de oktobro 1993 oni inaŭguris la novan urbodomon kun renkontejo. En 1999 Schermbeck solenis sian1.200jähriges ekzistadon.

[redaktu] teritoria reformo

La 1a de januaro 1975 kadre de la 2a teritoria reformo estis kunigitaj la ĝis tiam memstaraj komunumoj Bricht, Dämmerwald, Damm, Overbeck (parte), Schermbeck kaj Weselerwald de la iama ofica lando Schermbeck en la iama subdistrikto Rees, la komunumo Gahlen (parte) de la ofica lando Gahlen en la iama subdistrikto Dinslaken samkiel la komunumo Altschermbeck de la ofica lando Hervest-Dorsten en la subdistrikto Recklinghausen al la nova komunumo Schermbeck.

Samtempe esencaj partoj de la iamaj subdistriktoj Dinslaken, Moers kaj Rees kun teritorieroj le la subdistriktoj Borken kaj Recklinghausen estis kunigata al la nova subdistrikto Wesel.

Ekde tiam Schermbeck estas subdistrikta komunumo de la subdistrikto Wesel.

[redaktu] Religioj

Pro historiaj kaŭzoj Schermbeck estas preskaŭ po duono katolika kaj evangela. La kvoto de la katolikojsumiĝas je 45,3 %, al la protestanta konfesio sin konfesas je 39,2 %. Anoj de aliaj religioj aŭ konfesioj ekzistas nur malmultaj.

[redaktu] Komunuma blazono

blazono de la komunumo Schermbeck
Pligrandigu
blazono de la komunumo Schermbeck

La blazono de Schermbeck montras arĝentan (blankan) korŝildon sur ruĝa fono kovrita per triradiusa ora liliohaspelo kaj ora (flava) liliotrabo. En la arĝenta (blanka) ondoŝildpiedo troviĝas tri verdaj ondotraboj.

La blazono havas sian originon el la tempo de la urbiĝo inter 1410 kaj 1417. La plej malnova konata sigelo de la tiama urbo portas en dokumento de la 15a de majo 1500 la ĉirkaŭfleksan skribaĵon „sigillum opidi schirenbecke“ (Esperante: Sigelo de la urbo Schermbeck). La arĝenta korŝildo kaj la liliohaspelon kaj -trabon oni elprenis la blazonon de la grafoj kaj dukoj de Kleve, al kies duklando apartenis la iama urbo Schermbeck. La tri ondotraboj indikas la limrivereton „Scirenbeke“ (la hodiaŭa Mühlenbach [muelorivereto]), la rivero Issel kaj la rivero Lippe kiel konektiloj de la komunumoj al Schermbeck apartenantaj.

La regdistriktestro en Duseldorfo aprobis la komunuman blazonon per dokumento de la 21a de decembro 1977.

[redaktu] Trafika infrastrukturo

[redaktu] Publika tra-fikservo

Schermbeck ne plu havas fervojtrafikon. La plej proksimaj stacidomoj estas en Wesel kaj Dorsten. Du aŭtobuslinioj konektas Schermbeck kun la publika trafikservo: la linio 21 (Wesel – Schermbeck – Dorsten) kaj la linio 28 (Schermbeck – Dorsten – Gelsenkirchen-Buer)

[redaktu] Stratoj

Schermbeck estas alligita al la longdistanca stratoreto per la aŭtoŝoseoj A 3 kaj a 31 samkiel la aŭtostrato B 58.

[redaktu] Klerigaj institucioj

  • Bazaj lernejoj
    • Gemeinschaftsgrundschule
    • Maximilian Kolbe Schule
  • Ĝenerala plikleriga lernejo
    • Gesamtschule Schermbeck
  • Profesia klerigejo
    • Akademie für Steuern und Wirtschaft (imposta kaj ekonomia akademio)
  • Alia kleriga institucio
    • Volkshochschule (popola altlernejo)

[redaktu] Ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: