Rowan Atkinson
El Vikipedio
Rowan Atkinson estas brita aktoro naskiĝinta la 6-an de januaro 1955 en Stockfield en Anglio en familio de farmisto. Rowan havas du pli aĝajn fratojn Rupert kaj Rodney. Li studis universitaton en Newcastle kaj en Oxford. Finstudinte la lernejon li decidiĝis por kariero de komikulo. Kun Richard Curtis, kolego el Oxford, li komencis verki komediojn por teatro "Oxford Playhouse".
Unue li validiĝis kiel teatra komikulo kaj en la jaro 1979 li enpenetris en televidon kiel aktoro kaj scenariisto en serialo de BBC "Nenovaĵoj je la naŭa" (Not The Nine O’Clock News). La serialo fariĝis tre ege sukcesa, Rowan akiris dank‘ al ĝi aprezon de British Academy Award kaj li fariĝis personeco de BBC por la jaro 1980. Liaj teatraj sukcesoj daŭrigis kaj ili certigis al li kreskon de la populareco. La saman jaron li rolis en televida komedio "Canned Laughter".
Plua granda sukceso ĉe spektantoj fariĝis komedia serialo Nigra vipuro Black Adder (1983) kaj ties daŭrigo Blackadder II (1986), Blackadder the Third (1987) kaj Blackadder Goes Forth (1989), en kiuj denove kunlaboris Richard Curtis. Li rolis rolojn de princo Edmund Blackadder, dukon el Edinburg, ĉefepiskopo el Cantebury kaj dukon el Hastings. Filman debuton li realiĝis apud flanko de Sean Connery kaj Kim Basinger en filmo "Neniam diru neniam" Never Say Never Again.
Sed plej grandan sukceson li akiris kiel Mr. Bean en miniserialoj de la sama nomo "Mr. Bean" (1989 – 1995). Liaj komediaj miniserialoj, kie aperas lia amiko pluŝa urseto Teddy, fariĝis grandsukcesaj en multaj landoj. El Rowan fariĝas tutmonde konata aktoro, kiun multe da homoj nomos neniel ol Mr. Bean.
Rowan estas ekde la jaro edziĝinta kun Sunetra Sastry, kun kiu li havas du infanojn. Li proprumas du filmajn kompaniojn Tiger Television kaj Tiger Aspect Films.