Nigra milvo
El Vikipedio
Nigra milvo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Milvus migrans |
Nigra milvo (Milvus migrans), estas rabobirdo el familio de akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ cirkuojn, buteojn, aglojn kaj aliajn tagajn rabobirdojn kaj el subfamilio de Milvinae.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
La Nigra milvo estas facile diferencebla disde la Ruĝa milvo pro plimalgrando (ĉ. 56 cm), malpli forkata vosto, preskaŭ kvadrata kaj pli malhela plumaro sen ruĝo. La blanka parto, kiun havas Ruĝa milvo subflugile, estas nur iom pli helbruna en la Nigra specio. Sed de malproksime kaj dum flugo ili estas iom similaj.
[redaktu] Disvastiĝo
Temas pri tre disvastigita specio en tropikaj kaj mezaj regionoj de Malnova Mondo, tio estas Eŭropo, Azio, Afriko escepte la Sahara Deserto, kaj Aŭstralazio, sed kurioze ne ĉirkaŭ Indonezio.
Eŭropaj kaj centraziaj birdoj (subspecioj M. m. milvus kaj M. m. lineatus respektive) estas migrantaj, translokiĝante tropiken vintre, sed subspecioj kiel la Afrika M. m. parasiticus , la India M. m. govinda kaj la Aŭstralazia M. m. affinis estas loĝantaj. En kelkaj regionoj koincidas loĝantaj kaj migrantaj subspecioj.
[redaktu] Kutimoj
Nigraj milvoj predas vivajn bestetojn kiel fiŝojn kaj kadavraĵojn. Ili estas pli sociaj ol Ruĝa milvo: fine de somero kuniĝas poare antaŭ elmigro kaj vintre ĉefe por nutri sin. Ili superflugas akvon plie ol Ruĝa milvo. La Nigra milvo nestas en malfermaj arbaroj ofte proksime de aliaj milvoj kaj de akvo.
[redaktu] Subspecioj
Ŝajne la Ruĝa milvo povas miksiĝi kun Nigra milvo dum kaptivado se apudege kunigitaj. Ŝajne similo okazas libere en Verda-Kaba Insularo. Ruĝaj milvoj estis konsiderataj aparta specio en Verda-Kaba Insularo, nome Verda-Kaba Milvo (Milvus fasciicauda). Tamen lastatempaj DNA studoj faritaj en muzeaj ekzempleroj pruvas, ke ili estas nediferenceblaj de aliaj ruĝaj milvoj, spite morfologiaj diferencoj. Ĉiukaze hibridiĝaj eblecoj konfuzigas la situacion. Eblas konsideri tie apartan subspecion de Nigra milvo ( M. migrans fasciicauda) ĉiukaze estingita; nunaj ekzempleroj estus vere hibridaj.
Lastatempaj DNA studoj sugestas, ke la flavabekaj afrikaj subspecioj de Nigra milvo, M. m. parasiticus kaj M. m. aegyptius sufiĉe malsimilas disde la eŭraziaŭstralazia branĉo kaj povus esti konsiderataj apartaj specioj, nome Flavabeka milvo, M. aegyptius.
Tamen samaj studoj pruvas, ke la azia M. m. lineatus, foje apartigita kiel Nigrorela milvo M. lineatus, ne estas tiom specifa por esti konsiderata aparta specio.