Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Medellín (Kolombio) - Vikipedio

Medellín (Kolombio)

El Vikipedio

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Kolombio > Antjokio > Medellín

Por aliaj signifoj de la vorto, vidu apartigilo Medellín

Medellín
urbo de Kolombio
Dosiero:Medellin-blazono.gif
Latitudo: 6° 15' N       Longitudo: 75° 35' U
Departemento Antjokio
Urbestro
2004.01.01—2007.12.31
Sergio Fajardo V.
Areo 376 Km2
Alto super maro 1.538 m
Loĝantoj 2.223.078 (2005)
Loĝdenso 5.912 homoj / km2
Averaĝa temperaturo 24 oC
Telefona antaŭkodo 57 — 4
Kolombio — Medellín

Medellín (MedeĝinoMedelino) estas la ĉefurbo de la provinco Antjokio en Kolombio, fondita en 1616 (Vidu Historion malsupre).

Ĝi estas la tria plej granda urbo de Kolombio, kaj ĝi estas foje konsiderata la dua plej grava pro sia aglomeraĵo kaj sia industria kaj ekonomia nivelo.

Medellín estas kontinuece kunurbigita kun aglomeraĵo de aliaj naŭ najbaraj municipoj, kio kunformas la t.n. "Metropolita Areo" (vidu ĉi malsupre).

Enhavo

[redaktu] Situo kaj klimato

La urbo situas iomete norde en Kolombio, je latitudo 6o 15' Norde, kiel vi povas rigardi en la mapo:

Tia latitudo povus pensigi vin pri varma klimato, sed pro sia alto super marnivelo, 1.538 metroj, la varmo ne estas troa kaj la urbo havas proksimume konstantan temperaturon de -averaĝe- 24 oC, kaj tial ĝi estas kromnomata en Kolombio Urbo de ĉiama printempo.

Alia kromnomo kiun akiris Medellín en la lando estas Ĉefurbo de la montoj, ĉar ĝi estas ĉirkaŭita far montoj kiuj atingas ie alton de 3.000 metroj. Do, la urbo kaj sia Metropolita Areo (vidu ĉi malsupre) kuŝas en valo nomata Valo de Aburrá, kies longo, en direkto proksimume de sudokcidento al nordoriento estas 70 km, kaj kies varianta amplekso estas maksimume 10 km. Laŭ la vala longo fluas norden la Rivero Medellín.

[redaktu] Metropolita Areo

Najbaraj al Medellín, estas serio de naŭ municipoj, tiel ĉi: Ekde Medellín Nordorienten: Bello, Copacabana, Girardota kaj Barbosa, kaj suden: Itagüí, Envigado, Sabaneta, La Estrella kaj Caldas. Kompreneble, pro la najbareco kaj fortaj interrilatoj de loĝado, transporto kaj laborado de la enloĝantoj de la dek municipoj, pro la iompostioma kunurbaniĝo kaj kontinueco de konstruaĵoj, kaj konsiderante la relativa plia graveco de Medellín, la aro de dek municipoj estas grava geografia kaj ekonomia unuo kiun oni nomas: Metropolita Areo de Medellín, kies entuta loĝantaro (laŭ popolnombrado farita inter 2005 kaj 2006) estas 3.312.165 homoj, dum tiu de Medellín propre estas 2.223.078, do 67,12% el la tuto.

La loĝantaro distribuiĝas en la dek municipoj de la Metropolita Areo, kiel montras la sekvanta tabelo:

PROCENTOJ DE LA LOĜANTARO EN LA MUNICIPOJ DE LA METROPOLITA AREO DE MEDELLÍN
Barbosa Bello Caldas Copacabana Envigado Girardota Itagüí La Estrella Medellín Sabaneta
1,3 11,2 2,0 1,9 5,3 1,3 7,0 1,6 67,1 1,4

[redaktu] Loĝantoj

Laŭ popolnombrado farita inter 2005 kaj 2006, la averaĝo de homoj en hejmo malkreskis ĝis 3,64; meze de la 1970-aj jaroj tiu averaĝo estis 5,7.

En la urbo estas 130.000 universitataj studentoj.

[redaktu] Divido

La urbo estas dividita en 220 kvartaloj, kiuj grupiĝas en 16 komunumojn (nomataj: "Comunas"). Ĉiu komunumo estas konata per numero aŭ per la nomo de kvartalo apartenanta al ĝi: 1 aŭ Popular, 2 aŭ Santa Cruz, 3 aŭ Manrique, 4 aŭ Aranjuez, 5 aŭ Castilla, 6 aŭ Doce de Octubre, 7 aŭ Robledo, 8 aŭ Villa Hermosa, 9 aŭ Buenos Aires, 10 aŭ La Candelaria, 11 aŭ Laureles Estadio, 12 aŭ La América, 13 aŭ San Javier, 14 aŭ El Poblado, 15 aŭ Guayabal kaj 16 aŭ Belén. Medellín ankaŭ enhavas 5 kamparajn vilaĝojn: Santa Elena, Belén Altavista, Palmitas, San Cristóbal kaj San Antonio de Prado.

[redaktu] Urba instalaĵaro

Meze de 2006, en la urbo estas: pli ol 30 magazenaraj centroj, 28 teatrejoj, 52 kinejoj, zoologia ĝerdeno, botanika ĝardeno, 23 universitatoj kaj similnivelaj altlernejoj, 788 kuracejoj kun 4.270 litoj, 46 hoteloj, kun entute 4.000 ĉambroj, 10.000 litoj, kaj en rapida kreskado pro projektoj por konstruado de novaj hoteloj.

La urbo havas 15 muzeojn, inter ili artaj, antropologiaj, kaj muzeo pri scienco kaj tekniko rilataj al publikaj servoj (akvo, elektro, telekomunikado): Muzeo Interaga EPM. Nuntempe (2006) oni desegnas novan sciencan museon, nomata Explora.

La bezonoj de trinkebla akvo kaj energio -elektra aŭ gasa- estas plenumetaj por 99.5% de la medellina loĝantaro.

La urbo havas interne flughavenon Olaya Herrera por regionaj flugoj, kaj je nur 40 kilometroj oriente, en municipo Rionegro, internacian flughavenon José María Córdova.

En la urbo funkcias bonan financan sistemon, kiu inkluzivas la plej grandan bankon de la lando, kaj elektroservaj entreprenoj de internacia atingopovo kiel Empresas Públicas de Medellín, ISA kaj Isagen, kiuj estas modelaj almenaŭ en Latinameriko.

Ekde 1995 Medellín havas Metroon kiu trairas la urbon norde↔sude inter Itagüí kaj Bello (vidu mapon pri la METROPOLITA AREO). La metroo havas 19 stacidomojn en la ĉefa linio de 23,2 Km, 7 stacidomojn en transversa linio de 5,6 Km, plus 3 stacidomojn en telfera linio. Nun (2006) oni konstruas plian telferan linion por atingi altajn kvartalojn.

La lastjaraj urbaj planistoj kaj estraroj laboradas por fortikigi la urbon kiel centro de internaciaj negocoj. Inter tiucelaj disvolvaĵoj elstaras la Plaza Mayor ("Ĉefa Placo") kiu enhavas modernan kongresejon kaj ekspoziciejo.

[redaktu] Kulturo

[redaktu] Eventoj

  • Feria de las Flores ("Foiro de la floroj"): Ne temas pri la komerca senco de "foiro", sed vere ĝi estas ĉiujara festo, komencinta en 1957, miksaĵo de tre variaj kaj buntaj eventoj de kulturo, muziko, kino, ekspozicioj, sportoj, konkursoj, paradoj, k.t.p. Inter ĝiaj precipaj eroj estas: Parado de florframportistoj nomataj lokhispane "silleteros", kiuj portas surdorse framojn kun buntaj bukedoj, plejofte "afiŝoj" faritaj el floroj, multnombraj prezentoj de orkestroj, granda kavalkado (kiu atingis rekordon "Guinness" en 1996 kaj 1999), granda parado de klasikaj kaj antikvaj aŭtomobiloj, ekspozicio de birdoj, ekspozicio de orkideoj (kolombia "nacia floro"), multnombraj dancejoj tra la urbo, budoj kun produktoj de la kamparanoj, konkurso de talentaj virinoj (kie oni premiias ties atingojn en sporto, entreprenismo, konkursoj inter kvartaloj, kaj multaj aliaj festeroj. Ligilo
  • ColombiaModa: Ĉiujara internacia foiro pri vestaĵmodo kaj teksaĵa industrio, komencinta en 1990, en kiu partoprenas dekoj da famaj gedezajnistoj, centoj da gedefilistoj, kaj centoj da kompanioj de la vestaĵa, teksaĵa, kudrada kaj rilataj industrioj. Ligilo
  • Colombiatex Ĉiujara internacia foiro de la teksaĵa industrio, komencinta en 1989. Ligilo.
  • Festival Internacional de Poesía ("Internacia Poezia Festivalo"): Ĉiujara evento komencinta en 1991, kiu venigas dekojn da poetoj ĉiujare, el diversaj landoj kaj lingvoj, kaj lokan aŭskultantaron de centmiloj da homoj. Tie okazas legado laŭta de poemoj en tre diversaj lingvoj, far siaj aŭtoroj, en diversaj lokoj de la urbo, plejparte malfermitaj, aerliberaj: En la urba Botanika Ĝardeno, en diversaj parkoj kaj placoj, en avenuoj, en lernejoj, en hoteloj, en muzeoj, en bibliotekoj, en la urba Planetario, en lernejoj pri arto, en sidejoj de sindikatoj, kompreneble ankaŭ en teatrejoj, kaj eĉ en prizonoj, ... k.t.p. Ligilo.

[redaktu] Scienca esplorado

[redaktu] Ekonomio

Medellín estas tradicie industria urbo en Kolombio. Plej konata pro ĝia teksaĵa industrio kaj rilataj fakoj kiel produktado de vestaĵoj.

Laŭ la Komerca Ĉambro de Medellín, la ekonomio de la urbo kreskis 4,1 procenton dum la jaro 2004 kaj 4,3 procenton dum la jaro 2005.

[redaktu] Historio

La hispano Jerónimo Luis Tejelo, kunulo de la konkeristo Jorge Robledo, "malkovris" la valon kie situas Medellín en 1541. Tiam la loko estis enloĝita far indiĝenoj.

Oni povas kalkuli la fondon de Medellín ekde kiam la 2an de Marto de 1616, la hispano Francisco Herrera Campuzano, fondis vilaĝon San Lorenzo de Aburrá. La urbo ne estis fondita en la nuntempa urbocentro, sed en loko kiu nun estas kvartalo El Poblado ("la popolumita"), kaj ĝi translokiĝis en 1646 proksime al la nuna urbocentro. En 1649 la lokon oni eknomis Nuestra Señora de La Candelaria de Aná.

Tamen, oni plejofte kalkulas la aĝon de la urbo nur ekde la 2a de Novembro de 1675, kiam la guberniestro Miguel de Aguinaga refondis ĝin kun la nomo Villa Real de Nuestra Señora de la Candelaria de Medellín ("Reĝa Vilaĝo de Nia sinjorino de La Candelaria de Medellín"). Ekzemple tial en 1975 oni festis la "300-jariĝo" de la urbo per multaj eventoj.

La titolon de "urbo" ĝi ricevis en 1813 de la tiama guberniestro Juan del Corral.

La urbo fariĝis ĉefurbo de departemento Antjokio en 1826, per ordono far la Nacia Senato. Antaŭ tio, la ĉefurbo estis la samnoma municipo Antjokio.

[redaktu] Anekdoto

Medellín estas menciita en kanzono de Shakira "Un poco de amor":

Rockit out and rockit in
oh yeah !
from Dublin to Babylon
Buscando un poco de amor.
The jumpit out and jumpit in
from Brasilia to Medellín.
Buscando un poco de amor...

[redaktu] Bildoj

Panorama bildo de Medellín, Kolombio
Pligrandigu
Panorama bildo de Medellín, Kolombio
Urbaj konstruaĵoj rigardataj el surmonta ŝoseo kondukanta al vilaĝo Santa Elena, proksima al Medellín
Pligrandigu
Urbaj konstruaĵoj rigardataj el surmonta ŝoseo kondukanta al vilaĝo Santa Elena, proksima al Medellín
Placo de la lumo, apud Avenuo Sankta Johano
Pligrandigu
Placo de la lumo, apud Avenuo Sankta Johano
Panoramo el supra parto de la orient-okcidenta strato 10a, kvartalo "El Poblado"
Pligrandigu
Panoramo el supra parto de la orient-okcidenta strato 10a, kvartalo "El Poblado"
 Aburrá Valo, kie situas Medellín
Pligrandigu
Aburrá Valo, kie
situas Medellín
vido super Medellin, moderna urbofunde de valo inter montoj
Pligrandigu
vido super Medellin, moderna urbo
funde de valo inter montoj
Spektaklejo "La Macarena" en Medellín,apud la urba rivero; antaŭenur por Toreo, nun por ĉiaj spektakloj.
Pligrandigu
Spektaklejo "La Macarena" en Medellín,
apud la urba rivero; antaŭe
nur por Toreo, nun por ĉiaj spektakloj.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Urbestraro de Medellín
•  Interreta Biblioteko de Antjokio

Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: