Masakro de Wounded Knee
El Vikipedio
Fine de la 1880-aj jaroj la areo de la indianaj rezervejoj malgrandiĝis kaj la siuaj indianoj malsatis. Ili akceptis religiajn instruojn de Wovoka, kiu promesis rericevon de la praaj teritorioj kaj bizonaroj, se ili prezentas certajn ritojn kaj dancojn. La spirit-danco (legu tie) – kiu promesis foriron de blankuloj – donis kaŭzon por interveni. Post la arema interveno la rezerveja polico arestis, poste murdis tribestron Sidanta Taŭro (1890. 12. 15.). Post tio kelkcent siuaj indianoj forlasis la rezervejon kaj je gvido de tribestro Grandpiedo kapitulacis nokte la 28-an de decembro, sen batalo. Pro miskompreno okazis interbatalo kaj la soldatoj pafis inter la indianojn kaj murdis eĉ fuĝantojn. Printempe la soldatoj revenis kaj amas-entombigis 144 indianajn kadavrojn, inter ili 44 virinojn kaj 16 infanojn. Mortis ankaŭ ĉ. 25–30 soldatoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.dreamscape.com/morgana/wkmiles.htm
- http://www.pbs.org/weta/thewest/resources/archives/eight/gdmessg.htm
- http://www.northern.edu/hastingw/baumedts.htm
- http://www.viewzone.com/wovoka.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |