Marso
El Vikipedio
♂ Marso | |
---|---|
Proprecoj de la orbito | |
Granda duonakso | 1,524 AU |
Perihelio – Afelio | 1,381 – 1,666 AU |
Discentreco | 0,0935 |
Inklinacio | 1,85° |
Sidera periodo | 686,98 d |
Sinoda periodo | 779,94 d |
Meza rapido | 24,131 km/s |
Minima – Maksimuma terdistanco |
0,372 – 2,683 AU |
Fizikaj proprecoj | |
Ekvatora – Polusa diametro | 6.794 – 6.794 km |
Maso | 6,419 · 1023 kg |
Meza Denso | 3,933 g/cm3 |
Falakcelo je surfaco | 3,71 m/s2 |
Fuĝrapido | 5,03 km/s |
Rotacia periodo | 24 h 37 min 22 s |
Kliniteco de la rotacia akso | 25,19° |
Albedo | 0,15 |
Propecoj de la atmosfero | |
Premo surfaca | 6,36 · 10−3 bar |
Temperaturo surfaca min. – meza – maks. |
150 – 210 – 297 K |
Ĉefaj komponantoj |
|
Historio kaj alioj | |
Alia nomo | |
Lunoj | 2: Fobo k Dejmo |
Vidu ankaŭ dio Marso. Ne konfuzu ĝin kun mardo aŭ marto.
Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma, dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via sango bolus.
La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia dio de milito Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro. Ĝia simbolo ♂ montras lian egidon kaj lancon kaj identas la simbolon de la vira sekso.
La surfaco de Marso fotita per la sondilo Viking. |
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka estas la sama.
La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.
Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo.
Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"), kiu estas 24 km alta de bazo al pinto. Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro.
(Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).
[redaktu] Vivo?
Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa vivo alternadis. Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson Welles pri "La Milito de Mondoj" laŭ romano de H. G. Wells pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava novaĵo.
Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. Wells en 1898 en "Milito de la Mondoj" kaj Edgar Rice Burroughs en la 1930-aj jaroj en sia serio pri "Barsoom" (la indiĝena nomo por Marso, laŭ Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion".
Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 & 2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.
Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis denove. En 1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj, kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.
[redaktu] La Nova Flugaro
La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter 1996–2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj esplori la supraĵon. La misio de Pathfinder ankaŭ alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares", helena samvalorulo de romia Marso), kie antaŭ 1–3 miliardoj jaroj estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon, "Sojourner", por esplori la terenon.
En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita.
La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el Eŭropo (Beagle estis la ŝipo de Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la 2-an de junio 2003) kaj surmarsiĝis la 25-an de decembro 2003. Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco.
Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Pri marsaj kosmoesploroj de Sovet-Unio kaj Rusio en Esperanto
- Marsa datumfolio de la NASA (angle)
- Rekordoj en la sunsistemo (angle)
- Marsaj mapoj je guglo
- Artikolo pri la ekonomia signifo de spacprojektoj (angle)
Planedoj: Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno
Nanplanedoj: Cereso | Plutono | Eriso
Aliaj objektoj: Asteroidoj | Centaŭroj | Kometoj | Meteoroidoj | Trans-Neptunaj objektoj | Interplaneda polvo
Regionoj: Asteroida zono | Kujpera zono | Oorta nubo | Heliosfero
Ankaŭ rigardu: Listo de la objektoj de la sunsistemo