Lidja Zamenhof
El Vikipedio
Familio Zamenhof |
---|
|
Por legi pri la parencoj de Lidja Zamenhof, vidu liston ĉe Familio Zamenhof. |
Gravaj esperantistoj - Esperantlingva literaturo
Lidja ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis je la 29-a de januaro 1904, estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. En la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo, kelkaj jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. En la sama jaro dum la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun la Bahaa Kredo. Lidja ZAMENHOF fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo Konkordo en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la viena UK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiun Universalan Kongreson. Kiel cseh-metoda instruistino de Esperanto Z. faris propagandan vojaĝon kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn.
Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la Bahaa Kredo. Krome Z. skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto kaj Enciklopedio de Esperanto.
Tre konata estas ŝia traduko de "Quo vadis", verko de Sienkiewicz, publikigita en 1933.
En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por esperantokursoj. Postrevene vojaĝante tra sia hejmlando ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.
Poste sub la germana okupada reĝimo ŝi estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medicinon kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al tiel nomata "koncentrejo" (fakte:ekstermejo) en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.
[redaktu] Rememoro
Je ŝia memoro kaj honoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno en Jewish Holocaust Museum en la usona ĉefurbo Vaŝingtono. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de esperantistoj savi persekutitajn judojn dum la Dua mondmilito.
[redaktu] Verkoj
- Tradukaĵoj:
- la ampleksa libro pri la Bahaa Kredo: „Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko“ de John Ebenezer Esslemont;
- „Parizaj Paroladoj de 'Abdu'l-Bahá“;
- „Iridiono“ de l' klasika pola aŭtoto Zygmunt Krasiński;
- noveloj de B. Prus;
- „Quo Vadis“, de Henryk Sienkiewicz;
- Originalo:
- „Homo, Dio, Profeto“.
[redaktu] Literaturo pri Z.
Ŝian vivon kaj agadon priskribis Isaj Dratwer en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingve Wendy Heller en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" de Zofia Banet-Fornalowa estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa E-movado kaj pluraj aliaj artikoloj.
La dokumenta dramo "Ni vivos!" de Julian Modest bildigas la sorton de la familio Zamenhof en la varsovia geto.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Esperantaj Tradukoj de Lidja Zamenhof kaj Roan Orloff Stone Tradukoj de kelkaj gravaj bahaaj skriboj en Esperanton.