Laga Distrikto
El Vikipedio
La Laga Distrikto (Lake District) estas nacia parko en la provinco Kumbrio en la nordokcidento de Anglio. Ĝi estas unu el dek tri naciaj parkoj en Britio.
Estas monta regiono. Ĉiuj montpintoj en Anglio pli altaj ol 900 metroj super marnivelo situas en ĉi tiu areo. La plej alta montpinto en Anglio estas la pinto de Scafell Pike (978 m).
La Laga Distrikto havas 16 lagojn. La plej konataj estas: Windermere (14,7 km²), Coniston Water, Ullswater, Thirlmere, Derwent Water kaj Bassenthwaite-Lago.
La klimato estas humida: Multe pluvas kaj neĝas. Vivrimedoj estas ŝafobredado kaj forstokulturo. Ankaŭ turismo jam ekde longa tempo estas grava ekonomia faktoro.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.lake-district.gov.uk
- http://www.lakedistrictdesktops.com
- http://www.lakelandcam.co.uk
- http://www.buyimage.co.uk/photonet/lakes/lakes.html
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |