Kvinpetalo
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-domo > Kvinpetalo
Kvinpetalo estas Esperanto-Centro en Bureso apud Puatiero (Francio). Kursoj prilingvaj, staĝoj diverstemaj (literaturo, astronomio, botaniko, komputiko...) en somero kaj en pluraj feri-periodoj dum la tuta jaro en vilaĝaj domoj, el kiuj kvin apartenas al Societo Yvonne Martinot (SYM). La centron kreis en 1985 kelkaj sindonemaj esperantistoj, ĉefe francaj. Ĝi estis filio LF-koop ĝis 1997. De tiam ĝi estas tute memstara kaj ĝi funkcias kaj disvolviĝas plu en plena sendependenco.
Tre riĉa biblioteko kun multaj heredaĵoj de Gaston Waringhien kaj Roger Bernard.
[redaktu] Deveno de tiu nomo
Laŭ la modelo "trifolio", la nomo "Kvinpetalo" formiĝis, bildigante la kvin pintojn de la verda stelo, kaj samtempe la kvin dometojn de la centro.
[redaktu] Aliaj esperantistaj kulturcentroj
- La Kastelo Grezijono (Baugé, Francio)
- La Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds, Svislando)
[redaktu] Ekstera ligo
- TTT-ejo de Kvinpetalo
- Intervjuo pri Kvinpetalo (2003)
- Kunveno omaĝe al Georges Lagrange en Kvinpetalo