Vikipedio:Kiel disvastigi la vikipedion
El Vikipedio
Jen ideoj por disvastigi la vikipedion:
- Enmetu ĝin en la .sig-dosieron de via retpoŝta programo, do ĉiuj esperantistoj konos ĝin.
- Petu organizojn skribi artikolojn kiel UEA Fakaj Asocioj pri siaj temoj.
- Aldoni ligon en via TTT-ejo, kun la bela bildo de la Vikipedio... jes mi jam faris, kaj vi? :-)
- Parolu pri ĝi ĉe esperantaj kongresoj.
- Parolu pri ĝi ĉe kunveno de via loka klubo.
- Parolu pri ĝi en interretaj diskutoj.
- Instigi homojn partopreni pri kio ili plej ŝatas, eĉ nur por aldoni kelkajn artikolojn pri iuj artistoj, verkistoj, temoj ktp. Tio estas unua paŝo kaj post vikipediumeti, ili maniiĝos, ĉu ne? ;-)
- Disdonu la Vikipedian proklamon.
- Skribu artikolon en via lingvo por revuo. Kaj traduku ĝin por havigi esperantan version, uzebla de aliaj vikipediistoj, eventuale por traduko al aliaj lingvoj. Ankaŭ, oni povas skribi revuan artikolon esperante, ĉar leganto kiu ne povas legi Esperanton, ne vere povas helpi la Vikipedion.
- Tatuu bildon de Vikipedio sur via vizaĝo... jes, mi jam faris, kaj vi? ;-)
- Skribu artikolon pri populara temo. Google indeksigos ĝin kaj homoj trovos tiel! Serĉu por la nomoj de artikoloj kiuj vi jam skribis... eble surprizigos vin ke ĝi estas en la unuaj 10 ligiloj!
- Kreu novan Esperantan Vikion por via asocio aŭ ajna hobio kaj tiel diskonigu la koncepton de Vikio kaj samtempe Vikipedion!
- Reklamu ĝin sur la kovrilpaĝo de Pasporta Servo. Mi planas!
- Aĉetu kaj portu la novan t-ĉemizon ĉe http://cafepress.com/vikipedio
- (Aldonu aliajn ideojn ĉi tie)
Mi ĵus parolis kun la estro de http://www.thezambian.com kaj li diris al mi ke ili planas aldoni esperantan version al la paĝo. Li ofertis havi reklamon sur sia paĝo. Ĉu iu povus krei 120x240 .gif dosieron por ni? --Chuck SMITH
[redaktu] Reklamo en la Pasporta Servo
Mi, Chuck SMITH, volas ke iu preparu UNU KOMPLETAN BILDON, inkluzive de la teksto, je unu el jenaj formatoj:
10cm x 1,875 cm (horizontala strio) 5cm x 3,75 (horizontale) 2,5cm x 7,5 (vertikale) Vertikala strio tro malfaciligas aferojn.
Bildo povus esti en unu el la formatoj BMP, GIF, JPG, PostScript. Aliaj formatoj bonvolu demandi.
Also, remember the website address will be http://eo.wikipedia.org
GRAVA! Estus bone ke iu povus tre baldaŭ volontuli por krei ĉi tiun reklamon, aŭ ni eble ne havos reklamon en la Pasporta Servo!
- Jes jes, mi volontege faros! Sed, kiun mi kontaktu pri la afero? (Aŭ se vi aŭ alia kontaktos, mi simple ekos la bildadon.) --Brion VIBBER
-
- La respondeculo estas Derk EDERVEEN el Nederlando, retpoŝte atingebla per: pasporta-servo@NOSPAMesperanto.org aŭ pasporta.servo@NOSPAMwxs.nl - sen la NOSPAM kompreneble ;-) --Unukorno
-
- Ankaŭ, kiam vi faros, bonvolu kopii la mesaĝon al mi. Sed, bonvolu ne sendi grandan dossieron al mi! --Chuck SMITH
Laŭ mia kompreno, la limdato por la reklamo estas la fino de la semajno! Bonvolu krei ĝin kaj sendi ĝin al la adreson supran. Ni nepre ne povos maltrafi ĉi tiun oportunecon!! Nun mi vojaĝadas kaj ne havas tempon, bedaŭrinde... Mi pensas ke la laboro daŭrus eble duona horo... --Chuck SMITH
- Bonvolu pardoni min pro mia fimalfruado! Jen mia propono (je grando 5cm x 3.75 cm:
http://eo.wikipedia.org/upload/9/9c/Ps-reklamo-proponita.gif
- Kaj alternativa versio kun la glumarko anstataŭ la plurlingva teksto:
http://eo.wikipedia.org/upload/7/73/Ps-reklamo-proponita-2.gif
- Ĉu iel ĉu tiel, la .org-adreso ja loĝigos la vikipedion sufiĉe baldaŭ. Nur la serĉo kaj reintegrado de X-sistemo vere bezoniĝas. --Brion VIBBER
-
- Estas bone, sed ĉu ni povus havi nian glumarkon íe? Eble anstataŭ la multlingva teksto? Laŭ mi, estas plibone havi la reklamon tute en Esperanto... sed tio nur estas mia opinio. Dankon, Chuck SMITH
-
-
- Nu, mi ne certas, ĉu min vere plaĉas la glumarko. La multlingva teksto estas mia nuna amata ĉevaleto -- ĝi emfazas la dediĉon de la projekto je plurlingveco kaj diverseco. La tradukaĵo el 'Leviathan' estas nur konfuziga. ;) Sed, estas ĉies vikio kaj ĉies decido! Mi ne sendos ĝis oni ĝenerale ŝajnas akcepti. --Briono
-
-
-
-
- Nu, jes estas ĉies vikio, do homoj, kion vi volas?! Kiel ĝi nun estas aŭ sen la multlingva teksto kaj kun la glumarko? --Chuck SMITH
-
-
Mi preferas la multlingvan version, pro pluraj kialoj:
- La simbolo konsistas nur el (malbone legebla) teksto kaj do ne estas pli atentofrapa ol la multlingva versio.
- Estas utile varbi multlingve, ĉar tio montras la internaciecan, multlingvan karakteron de la projekto.(Fakte mi rekomendas al ĉiu eo-vikipediisto, partopreni ankaŭ la vikipedion en sia nacia lingvo!)
- Esperantistoj ĝenerale havas pozitivan sintenon al plurlingvaj tekstoj!
Sed tio estas nur mia persona opinio! Unukorno
Voĉdonoj:
- Versio kun la bela multlingva teksto: Brion VIBBER Unukorno
- Versio kun nia jam establita glumarko:
- Jes, vi pravas... mi ne plu ŝatas mian ideon pri la glumarko (Eble post la ŝanĝo al la nova softvaro, ni eĉ ŝanĝos nian glumarkon, ĉu?)... eble la multlingva versio kun la teksto, "Kunskribu!" aŭ "Kunverku!" aŭ "Kunlaboru!" aŭ io simila? Mi pensas ke la celo de ĉi tiu reklamo estas havi novajn aŭtorojn, ne novajn legantojn, ĉu ne? --Chuck SMITH
Mi ĵus sendis retpoŝton al Derk ke ni uzu la multlingvan version de nia reklamo. --Chuck SMITH
Kiam ni konvertos al la nova softvaro, mi sendos la sekvan mesaĝon al soc.culture.esperanto. Bonvolu korekti kaj aldoni libere.
Subjekto: novaĵoj pri la Vikipedio
La Vikipedio - multlingva reta enciklopedio - http://eo.wikipedia.org/ - nun havas novan aspekton kiu plifaciligas redaktadon kaj helpadon. Ĝi ankaŭ montros la statistikon pri la esperanta enhavo kaj kreskado al alilingvaj vikipedioj. Ni nun estas la 5a plej granda Vikipedio post la angla, la hispana, la germana kaj la pola kun pli ol 3500 artikoloj.
Ni ankoraŭ bezonas helpantojn, speciale: lingvajn kaj enhavajn redaktantojn, se vi emas, ne hezitu partopreni. Simple legu la enhavon kaj se vi vidas eraron, alklaku "Redaktu tekston de la paĝo" kaj korektu ĝin. Ankaŭ, ni bezonas artikolojn pri Arkeologio, Astrologio, kaj Agrikulturo. Se vi volas skribi artikolon pri unu el tiuj temoj, iru al nia hejmpaĝo (http://eo.wikipedia.org/) kaj alklaku la demandan signon post la nomo kaj skribu la artikolon.
Se vi antaŭe ne interesiĝis pri la Vikipedio ĉar ne estis multe da enhavo aŭ ĝi estis tro malrapida, bonvolu rerigardi. Mi esperas ke vi ŝatos la ŝanĝon. Ni pliboniĝadas!
Chuck
Vikipedio:Reklammesaĝo por dissendolistoj
Vikipedio:Kiel disvastigi la vikipedion/Gazetara komuniko SAT-Amikara kongreso 2004