Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Kantabrio - Vikipedio

Kantabrio

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Kantabrio


Flago kaj blazono
Comunidad Autónoma de
Cantabria
Flago de Kantabrio kun blazono Blazono de Kantabrio
Kantabraj simboloj
Mapo
Mapo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Santandero
Areo
 - Sume
 - % de Hispanio

5 321 km²
1,05%
Loĝantaro
 - Sume (2005)
 - % de Hispanio
 - Loĝantara denseco

562 309 loĝ
1,3%
100,6 loĝ/km²
Oficiala lingvo Hispana
ISO 3166-2 S
Politiko
Statuto de aŭtonomeco 11-a de januaro 1981
Prezidanto Miguel Ángel Revilla Roiz (PRC)
(ekde la 27-a de junio 2003)
Reganta partio PRC kaj PSOE (koalicio)
Lasta baloto 25-a de majo 2003
Parlamenta reprezento:
 - Kongreso
 - Senato
 
5 membroj
5 membroj
Registaro de Kantabrio

Kantabrio (hispane Cantabria [kantabrja]) estas aŭtonoma komunumo, kiu situas en la nordo de Hispanio, ĉe la Kantabra Maro. La regiono havas nur unu provincon, Kantabrion. La ĉefurbo estas Santandero. Ties najbaraj regionoj estas Asturio okcidente, Kastilio kaj Leono sude kaj la Eŭska Aŭtonoma Komunumo oriente.

La plej gravaj urboj estas Santandero, Torrelavega, Astillero, Santoña, Laredo, Castro-Urdiales, Colindres, San Vicente de la Barquera kaj Reinosa. En la vilaĝo Santillana del Mar estas la mondfama groto Altamira, kun prahistoria arto, kiu estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Enhavo

[redaktu] Etimologio de la nomo

Pluraj fakuloj (San Isidoro, Julio Caro Baroja, Aureliano Fernández Guerra, Joaquín González Echegaray, Adolf Schulten, ktp.) multe pridebatis la originon de la vorto "Kantabrio" kaj, kvankam oni ne tutcerte konas pri ĝi, la decido plej akceptita estas tio, ke "Kantabrio" venas de la radiko kant-, kiu kelteligure signifas rokoŝtono, kaj la sufikso -abr, kiu estas ofta en la keltaj regionoj kaj signifas "loĝanto". Do, "kantabro" signifus "loĝanto de la rokoj, de la montoj" aŭ simple "montano", kio estas klara referenco al la kruta kaj monta teritorio de Kantabrio. Alia ebla interpreto estas kant-, kaj -briga, kiu ankaŭ devenas el kelta lingvo kaj kies signifo estas "fortikaĵo", do ankaŭ tiukaze Kantabrio estus "rokfortikaĵo".

[redaktu] Geografio

[redaktu] Klimato

En Kantabrio ekzistas humida oceana klimato kun agrabla somero kaj freŝa vintro. La jara pluvkvanto estas ĉirkaŭ 1200 mm ĉe la marbordo kaj pli granda en la monta areo. La averaĝa temperaturo estas 14ºC. Ofte neĝas en la plej altaj areoj de Kantabrio inter oktobro kaj marto. En la plej altaj montoj de Picos de Europa (pli ol 2500 m) ekzistas neĝujoj, kiuj ne fandiĝas eĉ dum la somero. La plej sekaj monatoj estas julio kaj aŭgusto, sed ĉiam ekzistas pluvoj kaj la temperaturo ne estas tro alta.

La influo de la monteca reliefo de Kantabrio estas rimarkinda rilate al ties klimato, ĉar ĝi estas la plej grava kaŭzo, pro kiu aperas specialaj meteorologiaj situacioj en Kantabrio hispane konataj kiel “suradas” (suraĵoj), kune de la efekto de la vento de Föhn:la vento blovas forte kaj seke, kio altigas la temperaturon laŭmezure oni avancas ekde la montoj marborden. Tio provokas mankon da pluvoj kaj malaltiĝon de la relativa aera humideco. En la sudaj valoj trans la montoĉeno tute malsamas: tie ĉi la vento estas pli freŝa kaj humida, kaj ankaŭ eblas pluvi. Ĉi tia situacio pli abundas en aŭtuno kaj vintro, kiam la temperaturo eksterordinare povas altiĝi ĝis 20 gradoj. Tial estas iomete oftaj incendioj kaŭzitaj de ĉi tiu vento, ekzemple kiam ĝi brulegis la urbokernon de Santandero vintre de 1941.

[redaktu] Reliefo

Fizika mapo de Kantabrio kun municipa disdivido
Pligrandigu
Fizika mapo de Kantabrio kun municipa disdivido

Kantabrio estas kaj monta kaj mara regiono, tial oni konstatas du malsamajn areojn:

  1. Norde, marborda strio-forma areo larĝa je ĉirkaŭ 10 Km kaj rare pli alta ol 500 metroj, hispane konata kiel La Marina (La Mara). Ties limo kun la maro estas fliŝo, tial ekzistas krutaj klifoj rompitaj nur de la enmarejoj de la riveroj, kiuj estigas enfluejojn kaj strandojn. En la kantabra marbordo elstaras la Golfo de Santandero.
  2. Sude, montaro plejparte el kalkoŝtono influita de karstaj fenomenoj. Tiun parton oni nomas hispane La Montaña (La Monto). La montoj formas profundajn valojn kun granda dekliveco de la grundo, sur kiu fluas torentecaj riveroj eroziantaj kaj mallongaj pro la proksimeco inter ties elŝprucejoj kaj la maro. La valoj kvazaŭ kreas naturajn distriktojn, tial oni normale citas multajn lokojn rilate al ties situo en iu konkreta valo. En la orienta parto de Kantabrio estas mezalta montoĉeno paralela al la marbordo, kun altecoj inter 600 kaj 1000 metroj kaj longa je 15-20 kilometroj. La plej altaj montoj estas troveblaj laŭmezure kiel oni rigardas sudokcidenten, kie estas la dividpunkto, en kiu diferencas la riveroj enfluantaj en la Biskajan Golfon, la apartenantaj al la baseno de la rivero Doŭro kaj la apartenantaj al tiu de la rivero Ebro. Ĝenerale tiuj ĉi montoj superas la altecon de 1500 metroj kaj la plej altaj estas tiuj en Picos de Europa, kiuj estas en la plej sudokcidenta parto de Kantabrio. La plejparto el tiuj lastaj superpasas la altecon de 2500 metroj kaj tie la efekto de la glaciaroj estas plej facile rekonebla.

[redaktu] Riveroj

La kantabraj riveroj estas mallongaj kaj havas rapidan daŭran akvofluon, multfoje pro la granda dekliveco de la grundo inter ties elŝprucejo kaj la maro. Krom la rivero Ebro, ĉiuj havas fludirekton ortan al la maro kaj kvankam ili neniam sekiĝas, ties meznombra trafluo estas malgranda (20 m³/s) kompare al la aliaj riveroj de la Ibera Duoninsulo. La rapideco de ilia akvo estigas egan erozion kaj kreas valojn V-formajn, kiuj estas ofte troveblaj en la tuta Kantabra Kornico. Ĝenerale la valoj bonstatas, sed ekzistas kreskanta homa influo. Ekzistas naŭ gravaj riveroj kun iliaj basenoj (akvokolektaj areoj):

  • Agüera
  • Asón
  • Besaya
  • Deva
  • Ebro
  • Miera
  • Nansa
  • Pas
  • Saja

[redaktu] Vegetaĵaro

La diversaj altecoj de la grundo en la regiono, inter la marbordo kaj 2600, faras, ke la vegeta diverseco estu tre granda kaj tial ekzistas vasta nombro da biotopoj. En Kantabrio kreskas specoj kun folioj abundaj kaj deciduaj, ekzemple kverkoj kaj fagoj. Tamen, ekde praa tempo la homa agado estis favora al kreo de paŝtejoj, kie la brutaro paŝtiĝu, tial do ili abundas en Kantabrio.

Panoramo de la montapasejo en Alisas. La paŝto-kampoj miksiĝas kun eŭkalipto-plantejoj kaj malvastaj indiĝenaj arbaroj el kverkoj kaj fraksenoj.
Pligrandigu
Panoramo de la montapasejo en Alisas. La paŝto-kampoj miksiĝas kun eŭkalipto-plantejoj kaj malvastaj indiĝenaj arbaroj el kverkoj kaj fraksenoj.

En la suda parto de Kantabrio, en la limo kun la ibercentra altebeno, ekzistas miksa pejzaĝo kun sekaj vegetaĵoj pro la influo de seka klimato de Kastilio kaj Leono. Alia faktoro por diverseco estas la limo kun la mediteranea biogeografia areo, kiu estigas specojn kiel verdajn kverkojn (ileks-kverkojn) aŭ arbutujojn, kiuj kreskas en kalkŝtonaj kaj sekaj grundoj.


En Kantabrio konstateblas pluraj flaŭraj areoj:

  • La marborda terstrio, kie multas la sablejoj kun dunoj sen pluraj vegetaĵoj. En la klifoj estas herbecaj plantoj ekskluzivaj al ĉi tiuj lokoj.
  • La Marina, (La Mara) areo inter la maro kaj la unuaj montoj kun 500 metroj, konsistis pratempe el aroj da deciduaj arboj kun diversaj specoj: frakseno, tilio, laŭro, avelarbo, acero, kverko, poplo, betulo, ktp. En la riverbordaj kampoj vivis alnoj kaj salikoj. Nuntempe preskaŭ ĉiuj el ĉi tiuj arbaroj malaperis kaj nur restis kelkaj dise en lokoj, kie terkultivado ne estas bone realigebla. En ties loko estas paŝto-kamparoj tre fruktodonaj pro la favora klimato, kiuj vivtenas la ruran ekonomion de Kantabrio. Apud ili estas grandegaj plantejoj da eŭkaliptoj por la paper-industrio, pri kies avanĝatoj diversaj voĉoj ekdiskutas.
Panoramo de la Kantabra Montaro (maldekstre) kaj La Marina kun la urbo Santandero (fone dekstre). Monto Alto de Brenas (579 m) en Riotuerto.
Pligrandigu
Panoramo de la Kantabra Montaro (maldekstre) kaj La Marina kun la urbo Santandero (fone dekstre). Monto Alto de Brenas (579 m) en Riotuerto.
  • En la mezaltaj areoj de La Montaña (La Monto), inter 500 m kaj 1100 m, estas arbaroj el kverkoj tigfruktaj kaj tigfoliaj), ĉefe en la montoflankoj kun la plej granda nombro da horoj de sumlumo. En la umbraj areoj kaj ĉefe super 800 m plej oftas la arbaroj da fagoj kaj ankaŭ aperas ileksoj, kiuj donas manĝeblajn fruktojn dum la vintro, kio estas la unusola vivtenilo por multaj bestoj.
  • Super 1200 m ĝis 1800 m, en neĝaj areoj, la plej ofta arbo estas la betuloj.
  • En la sub-alpa tavolo, jam tre alte, la vegetaĵoj estas makisoj kaj herbecaj plantoj kiel graminacoj, kiuj tre gravas al brutistoj ĉar ili estas paŝtaĵo por la bovoj kaj ĉevaloj.

Oni ankaŭ devas mencii la propraĵojn de la areo Liébana, en kiu, pro ties mikroklimato proksima al tiu mediteranea, kreskas korko-kverkoj, vinberujoj kaj aliv-arboj, kiujn malmulte difektis la homa influo.

La alia malsama areo estas Campoo, en la sudo de Kantabrio, kie estas vastaj arbaroj da pireneaj kverkoj (Quercus pyrenaica), kaj kie la terkultivado ne estas grava. Plie, ankaŭ ekzistas grandaj rearbarigoj el arbaraj pinoj en la malkrutaj montoflankoj.

[redaktu] Loĝantaro

Demografia mapo. Loĝantoj laŭ urboj kaj vilaĝoj. 2001
Pligrandigu
Demografia mapo. Loĝantoj laŭ urboj kaj vilaĝoj. 2001

En 2003 en Kantabrio estis loĝantaj 549.690 homoj, tio estas 1,29% de la loĝantaro de Hispanio. La plejparto vivas en la marbordaj urbetoj kaj la duono de la tuta loĝantaro vivas en Santandero kaj ties ĉirkaŭa areo.

  • Loĝdenso: 103,31 loĝ/km²
  • Meza vivo-longeco: 75 jaroj (viroj), 83 jaroj (virinoj)

[redaktu] Ekonomio

[redaktu] Amaskomunikiloj

En Kantabrio ĉiutage estas prese eldonitaj du ĵurnaloj: El Diario Montañés kaj Alerta Cantabria, sed plie ekzistas multegaj aliaj eldonaĵoj, ĉu ĉiusemajnaj, aŭ ĉiumonataj, ktp. La ĉefaj ŝtataj radistacioj elsendas en lokoj kiel Santandero, Torrelavega, Castro-Urdiales aŭ Reinosa, sed ankaŭ ekzistas multaj lokaj radistacioj. Nuntempe ne estas regiona televidkanalo kreita per registara investo, sed ja ekzistas kelkaj lokaj privataj televidoj (Canal 8DM, TeleBahía, TúTelevisión, Telecabarga, Localia Cantabria, ktp).

[redaktu] Politiko

La Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio (regiona konstitucio), aprobita je la 30-a de decembro 1981, proklamas, ke Kantabrio kaj ĝiaj institucioj emas respekti kaj la bazajn rajtojn kaj la homan liberecon, impulsante kaj firmigante la kantabran disvolviĝon en demokratia etoso.

La Parlamento de Kantabrio estas la ĉefa institucio de la sinrego de tiu ĉi aŭtonoma komunumo, kaj estas kiu oficiale reprezentas la kantabran popolon. Nuntempe ĝi konsistas el 39 deputitoj, kiuj elektiĝas laŭ universala kaj rekta baloto per libera kaj sekreta voĉdono.

La ĉefaj okupoj de la parlamento estas la jenaj: leĝfarado, aprobi la regionan buĝeton, impulsi kaj kontroli la agadon de la registaro, kaj pludisvolvigi la povojn transdonitajn de la Hispana Konstitucio, la Statuto de Aŭtonomeco kaj aliaj superleĝoj.

La Prezidento de Kantabrio estas la plej grava reprezentanto de la aŭtonoma komunumo kaj ene de ĝi kaj por la Hispana Ŝtato. Li estras, direktas kaj kunordigas ties agojn. La prezidento estas elektita de la anoj de la regiona parlamento, post konsulto al la tie estantaj politikaj partioj, kaj nomumita de la hispana reĝo. La prezidento prezentos sian agad-programon al la parlamento mem kaj devos esti apogita per absoluta plimulto aŭ, en dua voĉdono, per simpla plimulto.

La Registaro de Kantabrio estas la organo, kiu direktas la politikan agadon kaj havas la plenuman kaj leĝan povojn, akorde kun la Hispana Konstitucio, la kantabra Statuto kaj la ekzistanta leĝaro. La Registaro konsistas el la Prezidento, la Vicprezidento (al kiu la Prezidento portempe povas transdoni siajn plenumajn kaj reprezentantecajn funkciojn) kaj la Konsilianoj, kiuj estas elektitaj kaj eksigitaj de la Prezidento.

La oficperiodo daŭras kvar jarojn. Post kelkaj periodoj kun la rego de la dekstra Popola Partio (PP), ekde la jaro 2003 la kantabra registaro estas estrita de koalicio inter la Regionisma Partio de Kantabrio (PRC) kaj la Hispana Laborista Socialisma Partio (PSOE). La nuna prezidanto de Kantabrio estas Miguel Ángel Revilla (PRC).

[redaktu] Historio

Teritorio de Kantabrio dum la Kantabraj militoj kontraŭ Romio. La mapo montras la limojn de la prakantabra teritorio rilate al tiuj de la nuna Kantabrio, kaj ankaŭ la klanojn tie loĝantajn, la najbarajn popolojn, urbojn kaj reliefaĵojn interpretitajn laŭ la antikvaj fontoj.
Pligrandigu
Teritorio de Kantabrio dum la Kantabraj militoj kontraŭ Romio. La mapo montras la limojn de la prakantabra teritorio rilate al tiuj de la nuna Kantabrio, kaj ankaŭ la klanojn tie loĝantajn, la najbarajn popolojn, urbojn kaj reliefaĵojn interpretitajn laŭ la antikvaj fontoj.

La unua referenco al nomo Kantabrio aperis en teksto skribita en la jaro 200 a.K. fare de Romia historiisto, kiu parolas pri la fonto de la rivero Ebro, en la lando de la kantabroj: "... la rivero Ebro; tiu naskiĝas el inter la kantabroj; bela kaj granda kaj fiŝriĉa...". Post tiu unua mencio aperis multegaj aliaj, ĉefe pro la eko de la Kantabraj militoj kontraŭ Romio en la jaro 29 a.K. Hodiaŭ ekzistas ĉirkaŭ 150 mencioj de tiu ĉi popolo en helenaj kaj Romiaj tekstoj. Ties teritorio estis pli granda ol la hodiaŭa Kantabrio: okcidente ĝis la rivero Sella (hodiaŭ en Asturio), sude ĝis la monto Amaya (hodiaŭ en Kastilio kaj Leono) kaj oriente preskaŭ ĝis la hodiaŭa limo kun Eŭskio.

Venkinte dum la Kantabraj militoj la nordajn popolojn, nome asturojn kaj kantabrojn, la Romia imperio fine konkeras la tutan Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Tamen la influo en la kantabra popolo estis ja eta. Komence de la 4-a jarcento, dum la malfortiĝo de la okcidenta Romia imperio, en Iberion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj); tiam Kantabrio reakiras sian sendependecon. La Visigotoj establas monarĥion kaj permesas la kreon de la Duklando Kantabrio, estrita de duko. Tia sistemo ebligis, ke la kantabra popolo ree memregu sin, kaj ke la nordo de Iberio estu denove paca.

En la jaro 714 la islamanoj invadas la altan parton de la Ebra valo, sukcesas konkeri la prakantabran ĉefurbon, Amaya, kaj vekas novan militepokon. Forkurante de la islama invado, multegaj kristanoj tiam migras en Kantabrion kaj Asturion, kie komenciĝas la epokfara Rekonkero (Reconquista), tio estas rekonkeri la sudiberiajn teritoriojn kaj forigi la islamanojn.

En 1727 okazas la unua nesukcesa klopodo krei la Provincon Kantabrio, kaj samtempe kreiĝas komerceca kaj politikeca unio inter la Kvar Vilaĝoj de la Marbordo de Kantabrio, nome Castro-Urdiales, Laredo, Santandero kaj San Vicente de la Barquera.

La alta aŭtonomeco, kiun havas multaj vilaĝoj, kaj ĝenerale la manko de rimedoj estas la kaŭzoj, pro kiuj Kantabrio iĝas febla, kio akriĝas iom post iom pro la administracia efiko de la Burbona centrismo. Tial la kontaktoj inter vilaĝoj, valoj kaj politikaj subdividoj rapide multiĝas por reklopodi krei veran union, la Provincon de la Naŭ Valoj, laŭ la tradiciaj sistemoj pri sinrego. Tiu ĉi epokfare kreiĝas finfine en 1778 kun la nomo Provinco Kantabrio, kaj ne nur kun la unuaj naŭ valoj, sed ankaŭ kun la akompano de multaj aliaj aliĝintaj vilaĝaroj, ĉefe de la okcidenta parto de la nuna Kantabrio.

Pro timo de nova fiasko, kiel la unua klopodo krei la provincon en 1727, oni tuj petas al reĝo Karolo la 3-a, ke li konsentu kaj aprobu la novan administran dividon. Tio ĉi sukcese okazas je novembro 1779.

La 28 vilaĝaroj unuiĝintaj tuj klarigas sian intencon, ke ankaŭ la teritorio de la Kvar Vilaĝoj de la Marbordo de Kantabrio aliĝu al la Provinco Kantabrio. Iom post iom tiuj teritorioj aliĝas, eĉ Santandero, kiu iĝas la ĉefurbo. Tiu ĉi urbo unue akceptas la titolon Kantabrio por tiu noveca provinco. Tamen, pro ties konkurado kontraŭ Laredo, Santandero devigas sian propran nomon, por ke ne ekzistu duboj pri la provinca ĉefurbo. Kiam oni oficiale en 1821 prezentas la definitivan projekton pri la limoj kaj nomo de la provinco, la urbodomo de Santandero sukcesas trudi sian nomon por la provinco, kaj ĉio finiĝas en "Provinco Santandero". Tamen multaj ĵurnaloj kaj gazetoj ankoraŭ uzadis la vortojn Kantabrio kaj kantabro.

Jam en la Dua Hispana Respubliko estis kreskinta politika regionismo, kaj en 1936 oni eĉ redaktis Statuton de Aŭtonomeco por Kantabrio, kiu tamen ne estis aprobita pro la eko de la Enlanda Milito. Dum la faŝisma rego de la diktatoro Francisco Franco okazis nova klopodo ŝanĝi la nomon, sed denove tio ne sukcesis pro la kontraŭstaro de Santandero.

Post la fino de la diktatoreco, la nova hispana demokratia konstitucio eblis, ke provincoj kun historia regiona personeco iĝu aŭtonomaj komunumoj. Kantabrio tion profitis kaj en 1979 oni redaktis la Statuton de Aŭtonomeco de Kantabrio, kiu estis aprobita de la Hispanaj Kortumoj la 15-an de decembro 1981, kaj je la 30-a de decembro 1981 proklamita de la Reĝo Johano Karlo la 1-a.

Je la 20-a de februaro 1982 okazis la unua kunsido en la kantabra parlamento. La nomon Santandero oni anstataŭgis per la historia nomo Kantabrio. La unua demokratia baloto por elekti la membrojn de la kantabra parlamento okazis en majo 1983. Dum la 4-a oficperiodo (1995-1999) okazis la unua granda reformo de la Statuto.

[redaktu] Simboloj

Vidu apartan artikolon: Kantabraj simboloj


Laŭmezure kiel oni avancas suden kaj forlasas la marbordon, la montoj iĝas pli kaj pli krutaj. Panorama vidaĵo.
Pligrandigu
Laŭmezure kiel oni avancas suden kaj forlasas la marbordon, la montoj iĝas pli kaj pli krutaj. Panorama vidaĵo.




 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flag of Spain

Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencia Regiono | | Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo


Elstara artikolo

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu