Infanĝardeno
El Vikipedio
Infanĝardeno aŭ infanvartejo estas speciala edukejo, al kiu la laborantaj gepatroj povas konfidi siajn infanojn de antaŭlerneja aĝo dum la laborhoroj. Infanĝardenist(in)o zorgas pri la infanoj kaj edukas ilin per pedagogiaj ludoj.
Infanĝardeno estas nomata ankaŭ lernludejo, antaŭlernejo, en la naciaj lingvo ofte patrina lernejo, ĉar ĝi anstataŭas patrinon dum ŝiaj laborhoroj.
Infanvartejo koncernas kutime bebojn ĝis 3-jarajn, kiuj estas nur flegataj, dum la infanĝardenon frekventas infanoj pli ol 3-jaraj, kiuj jam estas iomete instruataj per kolektivaj ludoj, kantoj, versoj.
La unuan infanĝardenon fondis en Friedrich Wilhelm August Fröbel 1837 en la turinga Bad Blankenburg, Germanio. Li elektis la nomon ĉar laŭ lia intenco la infano kresku kiel planto.
La bebovartejo servas por infanoj ĝis aĝo de 3.