Hejma vortaro
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-vortaro > Hejma vortaro
Hejma vortaro. Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto. Red. Jouko Lindstedt. Rotterdam, 2000 (represo de la 1-a eld. el 1999). 62p. 21cm. Preskaŭ 600 nomoj de ĉiutagaj aferoj kun difino kaj ekvivalentoj en la angla, finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, itala, japana, nederlanda, portugala, rusa kaj sveda.
Tiu vortareto celas helpi tiujn parolantojn de Esperanto, kiuj uzas la lingvon hejme kiel ĉiutagan komunikilon. Ordinaraj vortaroj ja ne ĉiam utilas, kiam oni serĉas nomon por iu enhejma aĵo aŭ ago. Kompreneble oni ofte povas utiligi la riĉan vortfaran sistemon de Esperanto por mem krei taŭgajn vortojn, sed estas bone ekscii, kiel aliaj familioj Esperant-lingvaj solvis similajn problemojn. Hejma Vortaro tamen ne strebas al plena unueco de la enhejma Esperanto, ĉar la tre variaj lokaj cirkonstancoj ja nature speguliĝas ĝuste en la lingvaĵo ĉiutaga. Oni rigardu ĉi tiun vortaron kiel helpilon, ne kiel la normon.