Granda aŭko
El Vikipedio
?Granda aŭko Konserva statuso: Formortinta (c.1844) |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda aŭko de GE Lodge
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Pinguinus impennis (Linnaeus, 1758) |
La Granda aŭko (Pinguinus impennis) ne povis flugi. Ĝi altis 75 centimetrojn kaj tiel estis la plej granda el la aŭkedoj. Oni ĉasis ĝin por nutraĵo kaj por madrasoj de almenaŭ la 8-a jarcento.
La granda aŭko troviĝis en multaj lokoj sur insuloj oriente de Kanado, Groenlando, Islando, Norvegio, Irlando kaj Britio, sed estis ĉasata ĝis nuligo. La lasta paro estis mortigita je 3-a de julio 1844 sur insulo ĉe Islando. Ĝi estis bonega naĝanto kaj uzis subakve ĝiajn flugilojn kiel naĝilojn. Male al aliaj aŭkoj la granda aŭko ne povis flugi, kaj tial ĝi estis facila kaptaĵo por homoj.
La granda aŭko, kimre pen gwyn ("blanka kapo", kiu indicas al la blankaj makuloj sur ĝia kapo), estis origina nomata pingveno. Kiam esplorantoj trovis similajn birdojn sur la suda hemisfero ankaŭ ili ricevis la nomon pingveno.
Granda aŭko nur ovumis unu ovon jare.