Fréhel
El Vikipedio
Fréhel (realnome Marguerite BOULC'H) naskiĝis en Parizo la 14-a de julio 1891 de bretonaj devenaj gepatroj. Tie ŝi trapasis sian infanaĝon en la stratoj, iam petante almozon kantetante kun maljuna blindulo, iam kolportis kosmetikaĵojn de pordo al pordo.
Dekjarulina ŝi renkontis la tiaman faman kantistinon de muzikalo Otero, kiu helpis ŝin suriri la scenejon de la trinkejo Univers je la nomo Pervenche (Vinko).
Ŝi edziniĝis kun la komediisto Robert Hollard kaj naskis infanon, kiu tuj mortis. Tiu perdo markas la komencon de infera subiro. Post la foriro de sia edzo ŝi provis konsoli sin kun Maurice Chevalier, sed tio ne daŭris. Ju pli ŝia kantistina kariero sukcesis, nun per la nomo Fréhel elektita pro ŝia bretona deveno (ekzistas samnoma kabo ĉe la Sanmaloa Golfo), des pli ŝia privateca vivo katastrofiĝis ĝis sinmortiga provo.
En 1911 ŝi foriris el Parizo, vojaĝis dum dek du jaroj tra Centreŭropo de Turkio ĝis USSR, dronanta en alkoholaĵoj kaj drogoj.
Revenante en 1923, ŝi rekomencis kanti havante tiom da sukcesoj kiom antaŭe. Ŝi ankaŭ rolis en filmoj, sed daŭrigis la uzadon de drogoj kaj mortis, sola, en hotela ĉambro en 1951 (3-a de februaro).
[redaktu] Listo de kanzonoj:
- Comme une fleur
- Comme un moineau
- Toute seule
- Paris la nuit
- L'Obsédé
- La Coco
- A la dérive
- Dans la rue
- Sous le pont noir
- La chanson d'autrefois
- La zone
- J'n'attends plus rien
- J'attends quelqu'un
- Appel
- C'est un mâle
- Le grand Léon
- Dans une guinguette
- Quand il m'écrit
- Chanson tendre
- Il n'est pas distingué
- La peur (Un chat qui miaule)
- Où sont tous mes amants?
- Le fils de la femme poisson
- La valse à tout le monde
- Maison louche
- Tel qu'il est
- C'est un p'tit bal musette
- Les filles qui, la nuit
- Où est il donc?
- Derrière la clique
- Chanson des fortifs
- La môme catch catch
- L'amour des hommes
- La der des der
- Sans lendemain
- La java bleue
[redaktu] Listo de filmoj:
- Coeur de lilas (1931) fare de Anatole LITVAK
- Amok (1934) fare de Fedor OZEP
- Pépé le Moko (1936) fare de Julien DUVIVIER
- Le Puritain (1937) fare de Jeff MUSSO
- L'enfer des anges (1940) fare de Christian JAQUE
- Un homme marche dans la ville (1949) fare de Marcello PAGLIERO