Etna
El Vikipedio
Etna (latine Aetna, sicilia nomo Mongibello) estas plej alta (3300 m) aktiva vulkano de Eŭropo, en orienta parto de Sicilio.
Ĝi aktivas jam ekde 2.500.000 jaroj. La vulkano havas ne nur unu aktivan centron, sed estixgsi multaj flankaj konusoj van. La nunan strukturon de la monto formis du erupciaj centroj.
Laŭ la antikvaj grekoj, Etna estas metiejo de forĝista kaj fajra dio, Hefaistos.
La erupciojn de Etna mencias jam la antikva poeto Hesiodos, sed skribis ankaŭ la grekoj Pindaros kaj Aiskhulos pri la fama erupcio de 475 a.K.. Oni notis ĝis 1669 entue 71 erupciojn, el kiuj la plej forta estis tiu de 1669, kiu kaŭzis morton de ĉ. 20.000 homoj. La lafo neniigis 12 vilaĝojn sur la deklivoj kaj okcidentan parton de Catania.
Oni notis 26 novajn erupciojn inter 1669 kaj 1900. En la 20-a jarcento okazis erupcioj en jaroj: 1908, 1910, 1911, 1918, 1923, 1928, 1942, 1947, 1949, 1950, 1955 és 1971. Post 1971, la vulkano aagdis preskaŭ daŭre. Oni provis fordirekti la lafofluon unuafoje en 1669 (oni fosis kavaĵojn super vilaĝo) kaj en 1983 per eksplodoj.
La plej fama antikva erupcio okazis en 396 a.K., kiam la armeo de Kartago ne povis militmarŝi al Catania. En 1381, la lafofluo atingis la maron, en 1928 trafluis la fervojliniojn ĉe la montopiedo kaj kovris vilaĝon Mascali.
La monto havas tri ekologiajn zonojn:
- ĝis ĉ. 900-920 m: kultivebla suba zono kun fruktoarboj, olivarbo, vinberujoj, citrusoj.
- meza zono ĝis ĉ. 2000 m: sur la pli krutaj deklivoj kreskas falfoliaj arbaroj (betulo, kverko, fago, kaŝtano kaj eĉ pino).
- supra zono: lafo-, cindrokovrita, specifa planto de Etna Astragalus aetnensis (loka nomo spino santo) formas arbustarojn altajn je 1 m.
Ĉe la pinto oni trovis eĉ algojn.