Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Hungario:Esperanto-movado - Vikipedio

Hungario:Esperanto-movado

El Vikipedio

EdE-H

Enhavo

[redaktu] 1887-1933

Hungario. Malgranda nacio kun lingvo neapartenanta al la hindoeŭropa lingvofamilio, popolo vivanta en la multlingva Mez-Eŭropo: jen bona tereno por lingvo int., tamen E atingis la landon nur en 1897.

La unua E-isto estis d-ro Gábor Bálint, univ. prof. en Kolozsvár (apartenanta nun al Rumanio), varbita por E. verŝajne per la propaganda laboro de Louis de Beaufront. En 1897 Bálint eldonis litografite la regulojn de E kaj gvidis kurson por univ. studentoj. Partoprenis ĝin ankaŭ juna ĵurnalisto Ábel Barabás, kiu verkis kaj en 1898 eldonis la unuan E-lernolibron en H lingvo. La instiganto kaj verkinto de la antaŭparolo estis mem Bálint, kiu sprite kaj energie rifuzis la atakojn kaj mokojn, dirante i. a., ke manion havas tiu, kiu ne kredas la progreson de la homaro kaj kiu preferas la disigon de la homaro per ĉinaj muroj.

Sekvis multaj artikoloj atakaj en la gazetaro, nur malmultaj defendaj, kaj mem la gramatikon aĉetis nur kelkaj, inter ili Pál Lengyel, posedanto de malgranda presejo en Szekszárd. Li fariĝis tiel fervora E-isto, ke en 1900 li transprenis la eldonadon kaj presadon de la gazeto "Lingvo Internacia", eĉ en 1904 almigris al Parizo, por kunfondi kaj direkti la "Presa E-ista Societo"n.

Intertempe dum 1901 en Budapeŝto ekfunkciis la unua E-grupo, kun gvidanto József Miletz; tie eklaboris ankaŭ Ágost Marich. La kunvenoj okazis en trinkejo (Kecskeméti Borház, Dobstrato 100), pri kiuj Géza Nyulászy skribis en "H-landa Informilo" (1912) jene: "Malhela petrollampo pendis suben de la plafono kaj per flama lumo videbligis la riĉan meblaron, kiu konsistis el nerabotita tablo, kovrita per tuko jam du semajnojn ne purigita, apud la muroj benkoj, sur kiuj sidis la unuaj "hirundoj" de E. Fervora junulo, J. Süssmuth instruis la lingvon, sed la animo de la tuta societo estis J. Miletz. La 10 krejceraj kotizaĵoj de ĉ. 20 membroj kaj la "grandaj" donacoj ebligis al ni aĉeti malgrandan tabulon, kreton kaj spongon." En 1903 jam aperis la dua gramatiko, verkita de Lengyel, Schwörer kaj Miletz, kaj en la sama jaro fondiĝis la Unuiĝo de la H-aj E-istoj; prez. Miletz. La Unuiĝo en 1904 eldonis litografitan gazeton: "Esperanto", de la dua n-ro sub la titolo "Hungara Esperanto", red. Miletz.

En 1905 Marich fondis la H E-istan Societon kaj en majo 1905 aperis la unua presita propaganda gazeto per subteno de Lud. Makay en Budapeŝto sub titolo "Esperanto", kiu post du jaroj ŝanĝis la titolon je "La Verda Standardo" (LVSt). En tiu tempo funkciis grupoj aŭ rondoj en Versec (kie prof. Tholt laboris tre ageme), Szeged, Debrecen kaj Kolozsvár. Vizitoj de kelkaj eksterlandanoj, kiel tiu de Fructier en 190?, prof. Offret el Lyon en 1903, G. Kolowrat el Ruslando en 1904 estis bonefikaj. La propagando estis fekunda ĉefe ĉe la stenografoj, Lajos Jakab kaj Zoltán Baranyai en 1907 sukcesis voĉdonigi la sten. societon en Szeged (v. Stenografio). La propagando havis sukceson ankaŭ okaze de la Int. Kuracista Kongreso en 1909. (d-roj Robert Schatz, Leó Loránd kaj József Kovács).

En tiu tempo jam laboras tute grandskale Marich, kiu ĝis la mondmilito restis la plej agema H E-isto. Li laboris tre multe, vojaĝis tra la tuta lando, faris propagandajn paroladojn, kolektis monon, aranĝis kursojn, eldonis kaj redaktis la gazeton LVSt, kiu estis bonega en kelkaj rilatoj. LVSt en okt. 1908 jam anoncis, ke ĝi havas 1400 abonantojn, de majo 1905 ĝis majo 1910 la enspezoj de la gazeto, kiu estis ne nur gazeto, sed ankaŭ propaganda servo kaj libera organizaĵo, estis 20.544 kronoj. "La sumon – tiel skribis Marich – ni kunskrapis per niaj dek ungoj." Laŭ lia artikolo en "Közbiztonság" (1908) E havis tiam 13.5 milionojn (!) da adeptoj. En la marta n-ro de LVSt li komunikis novan statistikon, laŭ kiu en 1887 estis 100 kaj en 1910 8.550.000 E-istoj. En la jan. n-ro li skribis: se ĉiu el la abonantoj akiros po unu 13 novajn abonantojn, en junio LVSt jam povas aperi kiel taggazeto. En la sama jaro li komunikis, ke lasttempe li instruis E-n en 16 diversaj lernejoj.

La vigla kaj ampleksa agado de Marich donis fortan puŝon al la movado, kvankam kelkaj strangaj flankoj de tiu ĉi agado kaŭzis ankaŭ malbonŝancajn konsekvencojn. Jam en 1909 granda parto de la HES-anoj estis malkontenta pri la agado de Marich, kaj pro tio ili elektis novan prezidanton: ĉefapelacian juĝiston Dezső Szentmáriay. Marich kaj liaj amikoj eksiĝis, restis nur 98 anoj, sed jam en 1910 la laboro de la societo plivigliĝis kaj la membraro duobliĝis. Tiam jam aperis la H E-isto, posteulo de la litografita "La Sciiganto", red. de János Medgyesi, poste de Schatz.

La 24-an majo 1911 la du disigitaj societoj kunfandiĝis sub nomo de H-landa E. Societo, kaj prezidanto fariĝis tutlande konata politikisto, gvidanto de sociaj reformmovadoj, d-ro Sándor Giesswein, kiu restis prezidanto, de ĉiuj estimata, ĝis sia morto en 1923. Jam 23-an majo 1911 Giesswein pledis en la Parlamento por la instruado de E, kaj li ricevis komision reprezenti la ministron de la edukado dum la Universala Kongreso (UK) en Krakovo kaj poste en Antuerpeno. Okazis tiutempe vizitadoj de kelkaj konataj eksterlandaj E-istoj. Parrish en nov. 1911, Ciklari kaj Privat komence de 1912 restadis en Hungario. La eldonejo de Lud. Kokai komencis eldoni E-librojn eĉ aranĝis literaturan konkurson en 19l2, la konkurson gajnis Jenő Forster per Mikszáth-traduko.

La movado estis jam tiel fortiĝinta, ke 21–23-an aŭg. 1912 oni povis aranĝi en la ĉefurbo la unuan H E-kongreson, kiun ĉeestis ankaŭ multaj alilandanoj, venintaj de la UK en Krakovo. La kongreso bone sukcesis, oni prezentis en la Urania teatro la komedion triaktan "Tri Gardistoj" de Herczeg en la traduko kaj ĉefrolo de Olga Liebner. Samokaze estis en Budapeŝto ankaŭ la Tria Katolika E-Kongreso. La dua landa kongreso okazis en 1913 en Arad, la tria en 1914 en Szeged, kie kaŭzis akran debaton la problemo, ĉu la sekva kongreso okazu en Pozsony (Bratislava) kune kun la aŭstria kongreso; fine la plimulto (52: 16) aprobis la komunan aranĝon. (Sed ĝi ne okazis pro la milito.)

E-istoj sukcese propagandis ankaŭ ĉe int. kongresoj de feministoj, stenografiistoj kaj libroeldonistoj, okazintaj ĉiuj tri en 1913. En kongreso de komerca instruado estis E-ekspozicio aranĝita de Pál Balkányi, kiu tiam funkciis unue, kiel memstara propagandisto. Majoro Mavro Spicer aranĝis publikan ludon de la "Espero" per militorkestro en kafejĝardeno. E atingis ankoraŭ aliajn sukcesojn. "H E-isto" en 1909 ricevis ŝtatan subvencion por presigo de kajero pri H banlokoj (1500 ekz.), en 1910 komenciĝis la propaganda laboro ĉe la Printempa Foiro, estis ebleco gvidi kelkajn kursojn en lernejoj, eĉ en la universitato de Budapeŝto, mem la rektoro en 1912 teol. prof. d-ro János Kiss, estis E-isto.

La vasta laborado alportis siajn fruktojn ankaŭ en la provinco. Eble la plej vigla movado estis en Pozsony, kie 2-an jun. 1912 okazis standardofesto, partoprenita ankaŭ de E-istoj el Vieno.

Fondiĝis ankaŭ nova, grava societo: la H-ia E-ista Societo Laborista (HESL). La fondiĝkunvenon partoprenis 30 personoj, prezidanto fariĝis Izsó Polgár, la ĉefa iniciatoro kaj en la fondo havis gravan rolon ankoraŭ József Nagy, Pál Balkányi, Mihály Zsámboky ktp. HESL eklaboris vigle, ne timante pro la malhelpoj, el kiuj unu tiutempe kaŭzis publikan pritraktadon. En Székesfehérvár la polico malpermesis la propagandan kunvenon, kun la motivo, ke E estas kvazaŭ ŝtelista lingvo ("slango"). Kiam kelkaj gazetoj atakis la policestron, lia nova motivo estis "Estas nepermesate, ke laboristoj lernu lingvon, kiun ne komprenus la labordonanto". Giesswein la 5-an nov. 1913 faris interpelacion en la parlamento kun sufiĉa sukceso. HESL eklaboris ankaŭ province, en Kassa (Košice) Julio Baghy havis sian unuan kurson en la HESL-grupo.

Meze de 1914 la movado montris konstantan progreson, sed la militeksplodo igis duonsvena la tutan movadon. Ĝi mutigis la plej entuziasmajn E-istojn per la cenzuro, malhelpis jam de la militkomenco la E-lingvan korespondadon kun la eksterlando, distranĉis la internaciajn rilatojn. ("H. E-isto 1918 okt. kaj 1919 apr.) LVSt aperis ankoraŭ kaj ĝi petis foje "la militistajn s-anojn, ke ili en la milito ĉiam portu la E-an stelon", sed ankaŭ ĝi ĉesis en okt. 1915.

Nur en 1917 montriĝis kelkaj signoj de la reviviĝo. En 1918 en la militekspozicio sur la Margaretinsulo estis ŝranko (aranĝita de Balkányi) - apud grenado de 42 cma kanono! - kiu montris interesajn dokumentojn pri la milita rolo de E. Samloke okazis vesperkunveno por honori la malnovajn pionirojn, d-rojn Loránd kaj Schatz, kiuj revenis el la militkaptiteco. László Izsó komencis presigi abunde flugfoliojn pri E. Komenciĝis regulaj grupkunvenoj, precipe laboris Geiger Elek Tolnai, Balkányi kaj Béla Rácz. En jul. aperis la "H E-isto", red. kaj eld. Péter Turzci en Szeged; kaj tiu ĉi ligilo donis freŝan forton al la movado. Ankaŭ la "Orienta Foiro" denove donis lokon por E-ekspozicio. Okazis komuna ekspozicio de filatelio kaj E.

Tuj post la militfino eklaboris sub afergvidado de d-ro Béla Rácz la Komitato por Disvastigo de LI, kies ĉefa viviganto estis Balkányi, inter la membroj famaj protektantoj: Frigyes Karinthy, prof. József Balassa, prof. Zsigmond Simonyi k. a. Propagando vigla, kursoj multloke. Refortiĝo ankaŭ en la provinco. La 9-an marto 1919 okazis E-tago en Budapeŝto.

Pri la tempo de la soveta reĝimo (21 marto – 1 aŭg. 1919) ni legas en "H E-isto" (1919, n-ro 5.), ke la publikinstruada popolkomisarejo eldonis unufoje 25.000, dufoje 5.000 flugfoliojn kaj 5.000 propagandajn glumarkojn pri E, permesis la instruadon en la alt- kaj mezlernejoj, kreis apartan E-Oficejon ĉe la poŝto, oni instruis E-n en 12 lernejoj kaj oficiale ĉe kelkaj institucioj, HESL eldonis kajeron en multmil ekzempleroj pri la komunistaj celadoj, ricevis belan klubejon, ktp. Sed E estis uzata ankaŭ de la kontraŭrevolucia registaro en Szeged, kie tri E-istoj estis envokataj en la ministerion por propagandaj aferoj.

La politiko, ĉefe la dispecigo de Hungarlando per la kontrakto en Trianon, influis la E-movadon ankaŭ en la postaj jaroj. La naciismo plifortiĝis kaj kelkaj gravaj institucioj, kiel la Universitato en Budapeŝto, Scienca Akademio aperigis siajn broŝurojn kontraŭ la trianona kontrakto ankaŭ en E. Tiaspecan broŝuron eldonis jam ankaŭ la bolŝevika registaro, tiun celon havis la 5 n-roj de la "H Revuo", sed la plej ampleksan laboron plenumis de 1928 la H Nacia Asocio, kiu aranĝis eksterlandajn vojaĝojn de d-ro Gyula Lukács kaj István Puskás, sendis flugfoliojn al miloj da adresoj de E-istoj ktp.

La reorganizo de la societoj post la militaj kaj revoluciaj tempoj okazis kontentige. La budapeŝta grupo de HES akiris por jaroj konstantan kunvenejon en la Socia Muzeo, kie oni aranĝis regule kursojn, kunvenojn, literaturajn vesperojn. En jan. 1921 Julio Baghy revenis el la siberia militkaptiteco kaj gvidis kurson en HES (poste multajn aliajn), kies partoprenantoj fondis la grupon ERA. Ĝiaj 18-25 membroj laboris tre aktive dum kelkaj jaroj (1921–24), gvidis kursojn, aranĝis la gazetservon E-festenojn. La redakta komitato de Literatura Mondo varbiĝis plejparte el tiu ĉi grupo: J. Baghy, Balkányi Béla Bayer (la lasta verkis gramatikon por la revuo "Tolnai Világiapja"). En 1921 post la UK en Prago okazis bone vizitata postkongreso en Budapeŝto, per la persista laborado de ERA, kun multaj ara anĝaĵoj.

En 1922 oni jam aranĝis la IV-an landan kongreson en Miskolc, kie ĉeestis 214 E-istoj el 19 lokoj. Tiuokaze oni fondis la H E-Instituton, kiu funkciis dum kelkaj jaroj, sub la gvidado de polickapitano d-ro Vince Tóth kaj ĝia ĉefa merito estis, ke ĝi eldonis unu el la ĉefverkoj de la H literaturo, "La Tragedio de l' Homo", de Madách, en la majstra traduko de Kálmán Kalocsay. Kaj de tiu ĉi tempo la literaturo havis gravan rolon en la H movado, almenaŭ pro la fakto, ke Baghy kaj Kalocsay, du eminentaj verkistoj de E, estas hungaroj, kaj mem Literatura Mondo aperis de okt. 1922 en Budapeŝto, (unua eldonanto de LM estis d-ro Tivadar Schwartz). En 1923 la V-a H kongreso okazis en Pécs, kiun partoprenis 190 anoj (el Pécs 90, el Budapeŝto 30, el Miskolc 14, el Kaposvár 7, el Szeged 5, el Szombathely 4 E-istoj ktp.). Ankaŭ la sekvaj kongresoj la VI-a en Szombathely 1924, la VII-a en Budapeŝto 1925 (tiam la nova budapeŝta radio ebligis tuthoran koncerton de. LM), la VIlI-a en Gyöngyös 1926 faris plimalpli da propagando. En 1924 post la UK en Vieno la budapeŝtaj E-istoj denove aranĝis postkongreson, kiu revekis multajn izolajn E-istojn, kiujn ne interesas la propagandaj aŭ organizaj laboroj.

La terenoj de la laborista societo estis ĉefe la sindikatoj, la organizaĵoj de la socialdemokrata partio. Ĝis 1921 HESL fondis 6, ĝis 1929 30 grupojn, el kiuj tiam funkciis 22 grupoj. HESL superis en kelkaj rilatoj la neŭtralan societon: la instruado, la supera kurso (gvidita dum jaroj de Baghy), la biblioteka afero, la propagando estis prizorgataj pli sisteme, la societo havis eĉ kantistaron de 1922 ĝis 1927, sub profesia gvidado, eble la unuan E-kantistaron tiom ampleksan en la mondo. La ĉefan organizan kaj administran laboron de HESL plenumis de 1924-1930 kiel oficista Vilmos Bleier.

Jen kelkaj ciferoj pri la evoluo de la du societoj. HES havis en 1909 100 en 1910 200, en 1912 241, en 1913 128, en 1914 113, en 1921 98, en 1922 329 anojn (9 grupoj), en 1923 435, en 1924 537, en 1925 524, en 1928 105, en 1929 116, en 1930 132, en 1931 123, en 1932 214 anojn. HESL havis en 1922 1000 anojn, en 12 grupoj, en 1923 510 anojn, en 1924 836 anojn, el kiuj 702 estis aktivaj, 134 subtenantaj, en 1925 1097 (852 kaj 245), en 1926 1415 (947 kaj 468) en l927 1467 (868 kaj 599), en 1928 1331 (868 kaj 463) en 1929 1397 (948 kaj 440), en 1930 234, en 1931 372, en 1932 697, en 1933 826 anojn. En 1928 el la 868 aktivaj anoj estis 699 viroj kaj 169 virinoj; la subtenantaj anoj estis ĝenerale kursanoj.

La sinteno de la magistratoj ne estis unueca rilate al E. Ekz. HESL laŭ interveno de la soc. dem. partio ricevis de la ĉefurbo de 1926 ĝis 1931 jaran subvencion, sed samtempe en multaj provincaj lokoj diversaj magistratoj malhelpis la organizan laboron. Eĉ la neŭtrala HES devis plendi kelkfoje. En 1923 oni anoncis el Debrecen, ke la "grupfondiĝon malhelpas la konduto de la polico kaj oficialaj rondoj." En 1925 la departementa magistrato malpermesis la fondon de HES-grupo en Mezőkövesd, kaj la motivoj estis i. a., ke la klereco de la loĝantaro havas tiel primitivan gradon, ke eĉ la elementa instruado ne havis kaj ne havas la deziratan rezulton; ke la instruhorojn oni uzos eble por disvastigi kontraŭŝtatajn klopodojn ktp.: kaj la direktoro de la loka realgimnazio ne donis ejon por kurso, "ĉar la E-istoj estas komunistoj".

Ĝenerale ĉefe en la unuaj postmilitaj jaroj la kvinpinta verda stelo kaŭzis multajn suspektojn, eĉ kelkfoje ofendojn. Mem la laborista societo konstante plendis pro burokrataj malhelpoj kaj kelkaj socialdemokrataj deputitoj Anna Kéthly, F. Reisinger, K. Peyer, L. Kabok kaj G. Malasits parolis pri la malhelpadoj en la parlamento. Ili menciis ankaŭ la motivojn de la malpermesoj, ekz. "la loka grupo en Pécs havas nur 26 tiajn anojn, kiuj havas anoncitan loĝejon, pro ĉi tiu malgranda anaro la loka grupo ne povas servi la komunan intereson, eble nur la individuajn interesojn de la anoj" (1927); "estas pli necesa la instruado de la hungara lingvo kaj la ortografio" (Tótkomlós, 1927); "la laboristaro havas tute sufiĉan terenon por la memklerigado eĉ krom la scio de E" (Pomáz, 1927); "la E-istoj antaŭvideble interrilatiĝos kun eksterlandanoj" (Orosháza, 1929) "kurso en privataj loĝejoj ne estas permesebla pro higienaj motivoj kaj ankaŭ pro tio, ĉar tie la polica kontrola estus neebla" (Újszentiván, 1927). Kelkloke oni konfiskis eĉ la E-lernolibrojn, ekz. en Miskolc en 1925. (Vidu: H. Heroldo, 1929. B. 6. Halka: Historio de HESL). En 1928 la estraro de la vilaĝo Csév alvokis la Naturamikan Societon en Újpest, kiu apud la vilaĝo konstruis "Esperanto-fonton", ke la fonton oni senprokraste malkonstruu kaj la E-surskribon oni deprenu, aŭ la fonto ricevu alian nomon. Nur post unujara batalo oni sukcesis savi la E-surskribon, sed la fonton mem kelkaj vilaĝanoj detruis. Plej interese estis, ke la ministerio por internaj aferoj ne konfirmis la regularon de la H Oficista E-Ligo, kiu fondiĝis la 30-an okt. 1927, kaj kies preskaŭ ĉiuj anoj estis konservativuloj.

Sed ne ĉie kaj ĉiurilate montriĝis nekomprenemo aŭ malamikeco, restis multaj eblecoj por la laborado. En 1926 la organiza forto de HES grave refalis, "H E-isto" ĉesis aperi, ankaŭ H E-Instituto bankrotis kune kun LM, kiu reaperis nur en 1931; jam en jan. 1926 fondiĝis la gazeto H Heroldo (Lajos Kökény), 22-an jun. ĉefe laŭ iniciato de deputito Frahwirth H Katolika E Societo, kelkaj famuloj, kiel Rákosi, Karinthy, Vikár, Surányi, Hegedüs, Falu aperigis amikajn artikolojn pri E.

La fremdultrafikaj oficejoj kaj la Int. Foiro eldonis jaron post jaro tre multajn prospektojn. La prospekto de la Ĉefurba Fremdultrafika Oficejo (Budapest V., Deák Ferenc u. 2.) "Vizitu Budapeŝton, la Reĝinon de la Danubo" en 1931 aperis en 20.000 ekzempleroj, kaj ankaŭ en la antaŭaj kaj postaj jaroj oni eldonis grandegan kvanton da prospektoj, ekz. la "Plano de Budapeŝto" kun detalaj klarigoj aperis en 1931 en 5.000 ekzempleroj. La Budapeŝta Int. Foiro (V., Alkotmány u. 8.) laŭ sia oficiala komuniko ricevas jare ĉ. 1.000 leterojn kaj kartojn en E, kaj en 1932 la eldonnombro de la E-lingvaj afiŝoj: prospektoj, kalendaretoj, glumarkoj superis 45.000. Per la E propagando la Foiro ricevas vizitantojn precipe el la najbaraj landoj. Ambaŭ institucioj estas kontentaj pri la uzo de E, kaj tiu ĉi daŭra sukceso estas dankebla precipe al Balkányi.

En 1928 kelkaj kongresoj (stenografia, fremdultrafika, finnugra) donis bonan okazon paroli pri aŭ en E. La Fontaine Literatura Societo aranĝis dufoje sukcesajn E-koncertojn. Mezeŭropa Konferenco de E en Budapeŝto en 1928 akcentis la int. rilatojn de E. Dumtempe multaj grupoj de HES disfalis, inter la restintaj la grupo en Debrecen sukcesis akiri sufiĉan aŭtoritaton, eĉ ĝeneralan helpon de la loka gazetaro.

Komence de aŭg. 1929 estis abunda rikolto de la multaj semadoj: al la UK en Budapeŝto oni venigis ĉ. 1000 eksterlandajn samideanojn krom la enlandanoj. Granda aro da laboruloj, inter ili ĉefe la prez., József Mihalik, sekr-oj Pál Tolnai kaj Balkányi la kas. Elek Tolnai, faris certa la eksterordinaran sukceson. Kvankam ne ĉiuj magistratoj helpis la gravegan fremdultrafikan aranĝon, aliaj kontribuis sufiĉan subtenon, eĉ subvencion de la ĉefurbo kaj de la ministerio por edukado. La kongreson oficiale invitis la ĉefurbo kaj la Societo Budapeŝto-Banurbo. Kiel kutime, tre multaj altranguloj aŭ famuloj estis patronoj (nur la ŝtatestro ne akceptis) aŭ honoraj anoj, la gazetaro skribis multe pri la kongreso, la plej amika sinteno montriĝis ĉe la gazeto "Magyarság", kiu enpresis ĉiutage unu-dupaĝajn artikolojn dum la kongreso en H kaj E lingvoj. La filmoficejo faris kinofilmon, la radio peris koncerton kaj intervjuon de fremduloj. Certe la UK estis la plej efika propagando dum la tuta ekzisto de E en Hungario.

Similaj, sed relative malgrandaj aranĝaĵoj, kiel la XV-a Katolika Kongreso en 1930 (d-ro Lukács kaj István Zöldy) kaj la postkongreso en 1931 (Béla Szász kaj d-ro F. Szilágyi) estis ankaŭ sukcesaj. La enketo, aranĝita de la "H E-Jarlibro", en 1931, pruvis, ke E jam havas multajn amikojn inter la verkistoj, scienculoj kaj pedagogoj. HES ricevis en 1930 subvencion da 2000 pengoj de la ĉefministerio, 800 pengojn en 1931 de la ĉefurbo.

Tamen en kelkaj rilatoj ĝi ne havis sukcesojn. Ekz. la instruado en mezlernejoj estas permesata per ministra ordono jam de 1920, sed ĉiujare oni instruis E-n nur en kelkaj lernejoj kaj kun malgranda sukceso. Kaŭzoj: laŭ la ordono HES rajtas aranĝi kursojn por la lernantoj, sed ne rajtas postuli lernkotizon kaj la ministerio ne publikigas la permeson en sia oficiala organo. Alia grava batalkampo estas la radio, sed ĝis nun oni dissendis nur kelkfoje E-paroladojn.

Multe pli sukcesa estas la laboro ĉe la skoltoj, nova tre sukcesa tereno de Balkányi. En 1931 estis malgranda int. tendaro apud Budapeŝto, oficiale invitita de H Skolta Federacio. De 1931 oni aranĝis multajn kursojn inter la skoltoj, por uzi ĝin dum la mondtendaro en aŭg. 1933 en Gödöllő (apud Budapeŝto); la ĵamboreo alportis rimarkindan sukceson por E.

En sept. 1932 laŭ iniciato de HES (Kökény) fondiĝis E Ekzamena Komitato, sub prezido de eksministro d-ro Ágost Benárd. En okt. 1932 la H E-Muzeo en Nagymaros fondiĝis sub gvidado de d-ro József Takács (ĉefsekr. kaj gvidanto de la HES-laboro ĝis 1927). En dec. 1932 J. Mihalik fondis la HE Pedagogian Societon. En febr. 1933 aperis grava verko, la Hungara Antologio, unu el la plej valoraj samspecaj libroj. En majo 1933 la hungara poŝto 1aŭ iniciato de la ĝeneraldirektoro barono Szatay eldonis oficialajn poŝtkarfojn kun E-teksto. E estas daŭre uzata ankaŭ en la stenografa oficejo de la Parlamento, kie kun subteno de la ĉefo d-ro Siklóssy oni aranĝis pere de E int. profesian enketon kaj fondiĝis kolektejo de profesiaj dokumentoj.

Malgraŭ la krizaj tempoj kaj ĉefe la senlaboreco, E ŝajnas konservi sian ĝisnunan staton, eĉ sukcesoj montriĝas en diversaj rilatoj, sed la nuna socia kaj politika stato ne donas esperon por rapida progreso de E en Hungarujo.

Suplemento. E-istoj, kiuj multe laboris antaŭmilite (krom la menciataj aliloke): en Pozsony István Nagy Molnár, Emil Wanitsek, Rezső Spalek, István Krausz (Kéthelyi), kaj d-ro Mátyás Dobrovits, en Arad d-ro András Végh, József Czukor, Béla Kardos, en Bártfa d-ro Vilmos Austerlitz, en Déva s-ino Bottyán, en Fiume Tódor Kovács, en Győr f-ino Berta Jurássy, en Hátszeg Béla Muzsnay, en Kaposvár majoro József Tihanyi, S. Rónai, en Kispest István Széchenyi, en Kolozsvár Imre Rákóczy kaj Otto Amon, A. Biró, en Komárom Ferenc Kády, en Nagykörös prof. Endre Bánóczy, Antal Khirer, en Nagyszombat Leó Dévay, en Petrozseny Lajos Jámbor, en Pécs Aladár Tóth, en Sopron prof. Antal Zsigmond, en Szabadka f-ino Etelka Sátor, en Szeged Lajos Szücs, Peter Turzó, en Temesvár Alfred Bambach, Mark Pavlovits, en Újvidék fino Adel Nemessányi. En la unuaj postmilitaj jaroj en Vác Rafael Bartal, en Miskolc la fratoj Győri-Nagy, poste prof. Lajos König, en Diósgyőr-vasgyár L. Szabó, en Füzesabony Erno Reinitz, en Győr György Steiner estis la gvidantoj de la laboro. Pluaj fervoraj anoj de ERA estis: Lászlo Zimmermann, d-ro Jozsef Mátéffy, Imre Redely, Erzsébet Székely, Károly Bodó, Lajos Totsche. Ĉefaj centraj gvidantoj de HESL estis de 1918 Mihály Zsamboky, Gyula Kethly, Áron Mészáros, János Toman K. Schreiter Artur Schwarez, János Sturm, Laszlo Izso, Le& Hercz, Bela Schuller, Ferenc Csikos, József Nagy, József Batta, György Tóth, Katalin Hámán, Ferenc Polgár, Vilmos Bleier, Béla Bleier, Ferenc Farkas, Béla Farkas, Tibor Czitrom, Boriska Szerémi, Andor Glanez, Miklós Kertész (parlamentano), Ernő Langfelder, Ferenc Kabok, Imre Baranyat, Dezsö Sándor, Ferenc Prohászka, Károly Stern, Sándor Berger, Antal Schlesinger, Géza Horváth, Ferenc Braun, Zoltán Fürst, Gyula Piller, Pál Sztricskovics, Zsigmond Tieder, d-ro Ferenc Szilágyi, Géza Zachar, Ede Gischitz, Antal Szilágyi; en provinco: Imre Tombacz (Szeged), Ferenc Korányi (Szombathely), Sándor Szalay kaj József Tóth (Kaposvar), Mihály Szverlet, Pal Dobrovszky (Oroshaza), Jozset Ruzsics (Pecs), Róza Szatmári (Hódmezővásárhely), Piroska Hadel (Békéscsaba), László Tóth kaj Lajos Kiss (Debrecen), Imre Gold kaj László Bergl (Győr), Péter Butry (Tatabanya), János Daneza (Eger) ktp. Cefaj laborantoj ĉe la neŭtrala movado en Debrecen: Péter Török (mortis), d-ro István Joó, Géza Berki, d-ro Gyula Zempléni, József Mátyás, József Boczán ktp.

Societoj. HES. Patrono eksministro dro Georgo Lukács, prez. Fr. Karinthy, afergvid. vicprez. Kökény, vicprez. d-ro Loránd, ĉefsekr. kaj prokuroro d-ro Jeno Szilágyi sekr. Miklós Klein, kontr. Elek Tolnai, bibl. s-ino Sári John, red. d-ro Takács, klubmastro Mária Kleinberger Enspezoj en 1931 651.26 P (kotizoj 388.30 P, en 1932 721.53 P (kotizoj 665,- P). Elspezoj en 1931 1537.68 P, en 1932 1267.11 P. Stato de la centra biblioteko 980 volumoj.

HESL. Prez. Arthur Schwartz, sekr. Ede Gischitz, red. Lászlo Bergl. Komitatanoj: János Csuti, Jenő Molnár, József Gémesi, Zsigmond Pap, Károly Finzler, Káoly Szabó, Károly Ernszt, Gyula Szekeres. HESL laboris ĝis febr. 1934 en la kadro de la socialdemokrata partio kaj de la sindikatoj; tiam la nomitaj faktoroj "pro materialaj kaj rilataj moralaj kaŭzoj" eksigis la societon kaj plimulto de la socialistaj E-istoj nun agadas en la partio kaj sindikatoj por E.

Katolika ES. Prez. M. Frühwirfh, vicprez. St. Zöldy kaj d-ro A. Marczelf, ĉefsekr. Imre Károly Kovarc.

HE Pedagogia Asocio. Prez. Mihalik, vicprez s-inoj Szvoboda kaj Ilona Barabás (Reiszmann), ĉefsekr. István Ferenczy, kas. Valéria Péteri (Politzer).

E-Sekcio de H Nacia Asocio. Gvidanto d-ro St. Puskás, anoj Zöldy, Marczell, Kovarcz.

Skolta E-Rondo. Prez. O. Schelken, gvidantoj. P. Balkányi kaj I. Papp, sekr. Garam, Thuranszky kaj Ritter.

Literaturo. Aŭtoroj de prop. broŝuroj: Altenburger, Boda, Kovacs, Kökény, Lombos, Marich, Mihalik, Pázmány, Schuller, Takács, Tholt, Tieder. Aperis 40 diversaj lerniloj H-aj. Aŭtoroj de la pli grandaj lernolibroj Baghy, Bano (ankaŭ por blinduloj), Barabás, Lengyel, Medgyesi, Polgár, Szilágyi, Török, Lernolibro de HESL; tiuj de vortaroj: Takács (E-H, H-E), Toman (E-H, H-E), Török, Schatz. – Pli gravaj tradukaĵoj el la H literaturo: H antologio, red. de Kalocsay, Madách: Tragedio de l' Homo, Petőfi: Johano, la brava: Karinthy: Morgaŭ matene; ĉiuj tri trad. de Kalocsay; Karinthy: Norda vento; Babits: La cikonikalifo, ambaŭ trad. de Bodó; Herczeg: La marĉfloro, trad. de Göltl; Mikszáth: La fantomo de Lublo, trad. de Forster; Jókai: Du noveloj, trad. de Lutzenbacher, ktp.

Rimarko. La artikolon tralegis aŭ kompletigis Baghy, Balkányi, König, Loránd, Rózsi Tolnai-Göndör. J. TAKÁCS.

[redaktu] 1933-1945

[redaktu] 1945-

Inter la jaroj 1994 - 1998, la vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio estis d-ro Endre Dudich (1934- ).


La 11-a de aprilo, 2004: mortas la ĉefsekretario de HEA, Hungaria Esperanto-Asocio, Oszkár Princz

[redaktu] Resumo

  • 1897 la unua esperanta lingvokurso en Hungario gvidata de Gábor Bálint, profesoro pri lingvisliko ée la Universilalo de Kolozsvár (Gluj-Napoca)
  • 1.902 fondo de Unuiĝo de l’Hungaraj Esperantistoj (Magyar Eszperantisták Egyesŭlése), la kvara tutlanda esperanto-organizo en la mondo.
  • 1911 fondo de Hungarlanda Esperanto-Societo (Magyar Országos Eszperantó Egyesŭlet - MOEE), inter ĝiaj prezidantoj troviĝis ankaŭ la fama verkisto Frigyes Karinthy (kvankam li mem neniam parolis la internacian lingvon)
  • 1922 apero de la gravega revuo de beletro, Literatura Mondo, redaktoroj: Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay
  • 1929 la 21a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 1200 partoprenantoj
  • 1930 fondo de la Internacia Esperanto Instituto en Hago kun la celo disvastigi la specialajn instrumetodojn de la pastro Andreo Cseh
  • 1950 MOEE malfondas sin pro oficiala ŝtata devigo
  • 1955fondo de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (Magyarországi Eszperantó Tanács), unua ekspiro post paso de la stalinisma diktaturo en Hungario
  • 1960 fondo de Hungara Esperanto-Asocio (Magyar Eszperantó Szövetség - MESZ), la sekvan jaron HEA fariĝas Landa Sekcio de UEA
  • 1961 apero de Hungara Vivo, grava kultura revuo de Esperantio dum dudekkvin jaroj, ĉefredaktoro: Ludoviko KÖKÉNY
  • 1966 la 51a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 3975 partoprenantoj kaj la 22a Internacia Junulara Kongreso en Pécs kun 900 partoprenantoj; eko de esperantologia fako en la universitato ELTE (Budapeŝto) kun la gvido de István Szerdahelyi
  • 1980 apero de Plena Analiza Gramatiko, komuna verko de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay
  • 1983 la 68a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 4834 partoprenantoj kaj la 39a Internacia Junulara Kongreso en Debrecen kun 672 partoprenantoj
  • 1990 post la reĝimŝanĝo naskiĝo de novaj esperanto-organizoj sendependaj de HEA, inter ili Hungara Esperanto-Junularo (Magyar Ifjŭsági Eszperantó Szövetség)
  • 1991 HEA ŝanĝas sian nomon al Hungaria Esperanto-Asocio (Magyarországi Eszperantó Szövetség)
  • 1992 apero de la plej ofta esperantlingva gazeto, Eventoj, ĉefredaktoro estas László Szilvási; redaktadon de Esperanto, oficiala organo de UEA transprenas alia hungaro: István Ertl,
  • 1993 la Internacia PEN Klubo akceptas la aliĝon de Esperanta Sekcio, ĝia prezidanto estas la fama verkisto István Nemere
  • 1999 la 55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Veszprém



vidu:

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu