Engadino
El Vikipedio
Engadino estas valo en la svisa kantono Grizono, tra kiu fluas la rivero Inn, kaj kie oni parolas per la Romanĉa lingvo. Oni distingas la Supran Engadinon de San Murezzan ĝis Zernez disde la Malsupra Engadino de Zernez ĝis la pasejo Finstermünzpass [finstamincpas'], ĉe kiu la rivero Inn transfluas al Aŭstrio.
http://commons.wikimedia.org/upload/thumb/9/90/300px-Oberengadin.jpg
Jam Finstermünzpass, la plej malalta loko de la valo, havas altecon de 1188 metroj super marnivelo. Pro la alteco la kondiĉoj por neĝaj sportoj estas tre bonaj, sed ne ĉiam eblas libera uzo de la ŝoseoj. Tial gravas la reto de la Retia Fervojo (Rhätische Bahn, Viafier retica, RhB), kies etŝpuraj trajnoj trairas la tutan valon, escepte de la lasta peco inter Scuols kaj Finstermünzpass, kie la valo estas tre malvasta. Per konstruado de la fervoja tunelo Vereina inter Sagliains kaj Klosters oni certigis tutjare sekuran ligon de la Engadino al la Prättigau kaj la valo de Rejno.