Bruna urso
El Vikipedio
?Bruna urso Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1] |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bruna urso en la Pireneoj
Piedsigno de bruna urso
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Ursus arctos Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Vivregiono de la bruna urso
|
Bruna urso (Ursus arctos) havas longan, maldelikatan grizflavan ĝis nigrabrunan hararon. Ĝia korpo mezuras 150 - 250 cm kaj pezas 150 - 300 kg. Urso loĝas en profundaj arbaroj solece, en teritorio 500 ĝis 3000 ha, kiun li gardas kontraŭ aliaj ursoj kaj signas ĝin per ekskrementoj kaj per forŝiro de arboŝelo. En la mezo de la teritorio ĝi havas sian rifuĝejon kaj ankaŭ helpajn kaŝejojn (ofte grotojn). La manĝon ĝi serĉas post vesperiĝo kaj manĝas ne nur viandon, sed ankaŭ radikojn, grenon, fungojn, insektojn, mielon. Geursoj pariĝas inter aprilo kaj junio, post 9 monatoj naskiĝas 2 ĝis kvar ursidoj grandaj kiel rato. La ursino ilin mamnutras 4 monatojn kaj zorgas pri ili 3 jarojn. Nur poste ŝi elpelas ilin el sia teritorio.
La bruna urso (Ursus arctos) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de ursedoj vivas en la Nordoriento, Nordokcidento kaj Sudokcidento de Ĉinio kaj ankaŭ en iama Sovetunio, Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Ili dividiĝas en dekkelkajn subspeciojn. Ĝenerale ili estas malhelbrunaj, tamen malsamaj subspecioj en malsamaj lokoj surhavas hararojn de malsamaj koloroj. Inter ili iuj preskaŭ estas nigraj kaj aliaj laktoflavaj. Ankaŭ la korpaj formoj de la malsamaj specioj estas tre diferencaj. La brunaj ursoj vivantaj en Alasko de Nord-Ameriko kaj en ĝiaj ĉirkaŭajoj estas la plej grandaj bestoj el la karnomanĝuloj, kun longeco de pli ol 2,8 metroj, alto de 1,5 metroj kaj pezo de 780 kilogramoj. Sed la brunaj ursoj logantaj en Sirio pezas ĉiuj malpli ol 90 kilogramojn, kaj tiuj en Ĉinio longas ĉiuj je du metroj, pezas pli ol 200 kilogramojn kaj altas je unu metro.
La brunaj ursoj loĝas en arbaroj. Somere ili vivas sur montoj alte super la marnivelo, printempe kaj aŭtune en lokoj malaltaj, kaj vintre dormas en kavernoj. La brunaj ursoj loĝantaj en .la nordo vintrodormas pli longe ol tiuj en la sudo, kiuj iam eĉ ne vintrodormas. La bruna urso ĉefe mangas burgonojn, herbojn, radikojn, sovaĝajn fruktojn kaj semojn, kaj ankaŭ insektojn, fiŝojn, putrintajn karnojn kaj ĉiujn kaptitajn animalojn, kiel ekzemple cervo, ŝafo kaj aliaj.
Multas la subspecioj laŭ la landoj:
- urso bruna eŭrosiberia - Ursus arctos arctos
- urso bruna orientsiberia - Ursus arctos yeniseensis
- urso bruna kaŭkaza - Ursus arctos meridionalis
- urso bruna atlasa - Ursus arctos crowtheri
- Siria bruna urso - Ursus arctos syriacus
- urso bruna irana - Ursus arctos isabellinus
- urso bruna usuria - Ursus arctos lasiotus
- urso bruna himalaja - Ursus arctos pruinosus
- Kodiaka urso urso bruna kodiaka - Ursus arctos middendorffi
- Alaska urso - Ursus arctos gyas
- Griza urso - Ursus arctos horribilis
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: