Ĉita (Rusio)
El Vikipedio
Geografio > Azio > Rusio > Urboj > Ĉita
Ĉita (ruse Читa) estas rusia urbo, ĉefurbo de Ĉita provinco.
- loko: 52° 06' N, 113° 23' E Mapo
- horzono: GMT+9h (diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 6 horoj (en jaro 2005))
- loĝantaro:
- 172 mil (en 1959).
- 306.5 mil (en la aglomeraĵo en 2001)
Ĉita estas granda industria urbo kaj kultura centro de orienta Siberio. En la jaro 1653 rusa eltrovanto Pjotr Beketov kun taĉmento de kozakoj konstruis Ingodinan vintrejon. Unua konstanta vilaĝo estiĝis nur en la jaro 1675. Ĝis la jaro 1687 ĝi nomiĝis Sloboda. Post la konstruado de ĉita fervojo, la urbo estiĝis granda transporta centro. Ekonomiko de la urbo baziĝas sur stablkonstruado kaj ferreciklado.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1851.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 76401.
La interurba telefona kodo estas 3022, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La urbo estas ĉe enenfluo de rivero Ĉita (Чита) en riveron Ingoda (Ингода).
En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1900) kaj flughaveno.