Zantedesĥio
El Vikipedio
Zantedesĥio estas genro de 28 specioj de florplantoj en la familio de aracoj, indiĝena en suda Afriko de Sud-Afriko al Malavio. La kutima, ordinara nomo de la genro estas ofte kalao, sed tio estas konfuziga, erara.
Ili estas rizomaj herboj kun grando de 1-2,5 m kaj kun folioj longaj 15-45 cm. La floroj formas spadikon, kun larĝa, brilkolora brakteo, ĉirkaŭanta la infloreskon.
- Specioj
- Zantedeschia aethiopica -
- Zantedeschia odorata
- Zantedeschia albomaculata -
- Zantedeschia elliottiana - flavflora zantedesĥio
- Zantedeschia jucunda
- Zantedeschia pentlandii
- Zantedeschia rehmannii - rozkolora zantedesĥio
La flavflora zantedesĥio kreskas ĝis 50-100 cm, floradas de majo ĝis aŭgusto, bezonas 22-25 Celsiuson dum kresko, la tubero 6-8 Celsiuson vintre. ĝi bezonas abundan akvumadon, oni povas multobligi en januaro per semado de grajno axu per flanka tubero. Dum ripoza tempo, la floro tute ne (apenaŭ) bezonas akvon. La unua florado okazas en la 3-a jaro.