Thomas Alva Edison
El Vikipedio
Thomas Alva EDISON (tOmas Alva EDison), 11-a de februaro 1847 - 18-a de oktobro 1931, estis fama usona inventisto kaj entreprenisto.
Edisono kaj liaj helpantoj inventis la elektran lampeton, fonografon kaj multajn diversajn ilojn.
Li ankaŭ sukcese eksperimentis pri la provizo de elektro al domoj kaj en Novjorko starigis la unuan centralon.
Edisono sukcesis industriiĝi inventadon, kontraste al la antaŭaj pli artecaj inventistoj. La firmao de Edisono estis granda pioniro de filmkomerco dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. William Dickson, dungito ĉe la laboratorio de Edisono en Menlo Park, Nov-Ĵerzejo, kreis fruan specon de kinokamerao, sed la montrilo, la Kinematografo, estis skatolo kun okulumilo por ke la spektantoj rigardu (kaj pagu) unuope. Enspeziga, sed nur kiel novamuzaĵo -- la spektantaro ŝatis nek la mallongecon de la filmoj (nur unu-du minutoj) nek la malkomforton de la kinejetoj. Dickson poste forlasis Edisonon por krei novan projekciilon ne limigitan je po unu spektanto.
Li batalis kontraŭ Nikola Tesla, pri kiel organizi elektran sistemon. Edisono pledis por kontinua elektro kaj Tesla por alterna elektro.