Sukoto
El Vikipedio
Sukoto, la festo de kabanoj, estas juda pilgrima festo. Ĝi festiĝas dum aŭtuno kaj komenciĝas la 15an de tiŝrio laŭ la Juda kalendaro. En la Tria Libro de Moseo (Levidoj), ĉapitro 23, de la Biblio ĝi detale priskribiĝas.
[redaktu] Pri la vorto en Esperanto
Fakte la hebrea vorto "sukot", kabanoj, estas pluralo de la vorto "sukah", kabano, tial la Esperanta o-finaĵo post jam hebrea finaĵo estas ne-ortodoksa. Sed nomi la feston "sukoj" en Esperanto ne eblas, kaj nomi ĝin simple "Kabana Festo" aŭ "Festo de Kabanoj" ne estus sufiĉe specifa. Tial do en preskaŭ ĉiuj mondaj lingvoj oni transprenas la hebrean originalan vorton, kaj en Esperanto la vorto bezonas sian o-finaĵon.
[redaktu] La deveno de la festo
Sukoto estas la plej grava festo de ĝojo de la juda jaro. La nomo devenas de la sekva kutimo: Memore al la biblia longa migrado tra la dezerto inter Egiptio kaj Israelo, dum kiuj la judaj serĉantoj de la "promesita lando" Israelo devis tranokti en tendoj aŭ provizoraj kabanetoj el branĉoj kaj ŝtofoj, ankoraŭ nuntempe la judoj ĉie en la mondo aŭtune konstruas kabanon el branĉoj, folioj kaj ŝtofopecoj - en la ĝardeno, korto aŭ la balkono de la domo. En tiu provizora kabano dum la festa semajno oni manĝas, festas kaj legas judajn tekstojn. Se la klimato ne tro malvarmas, ankaŭ eblas tranokti en la kabano.
La dumtempa vivado en tiom provizora kabano memorigu pri tio, ke ne eblas tre fidi siajn materiajn havaĵojn, ĉar baldaŭ eblas perdi tion kaj eble troviĝi ie survoje al ne tre konata nova vivocelo. Al la religia kredo tamen eblas fidi, ĝi vivas en la homoj mem kaj ne estas forprenebla.
Al la festaj diservoj en la sinagogo la homoj portas plantajn bukedojn el kvar difinitaj plantoj, kiujn ili svingas dum la ceremonio kiel signo de ĝojo.
Je la lasta tago de la festa semajno okazas la "festo de ĝojo pri la torao" (Simĥat Tora).