Sifono
El Vikipedio
Sifono estas aparato konsistanta el u-forma tubo kun neegalaj brakoj, per kiu oni transverŝas fluaĵojn de alta al malalta loko tra iu baraĵo. Ĝi funkcias teorie eĉ en vakuo kaj baziĝas je la gravito kaj koheziaj fortoj inter la fluidaĵo en la tubo. Multaj aŭtoroj akcentas ankaŭ gravecon de atmosfera premo je kohezia forto inter la akvomolekuloj. Oni sukcesis jam superi altodistancon de ĉ. 10 m, kun akvo.
Sifono estas speciala botelo destinita por enteni kaj laŭvole ellasi per propra gaspremo gasan akvon. (sodakvo)