Web Analytics
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Samuel Hahnemann - Vikipedio

Samuel Hahnemann

El Vikipedio

Christian Frederick Samuel HAHNEMANN, iniciatinto de homeopatio, naskiĝis en Meissen, Saksio (Germanio) je la 10-a de aprilo 1755 kaj mortis en Parizo je la 02 de julio 1843. Filo de porcelana fabrikisto Christian Gottfried Hahnemann kaj Johanna Christiana Spiess, li, knabo de introspekta karaktero, ekde la infanaĝo interesiĝis pri lernado de la klasikaj lingvoj. Dekdujaraĝa li scipovis la grekan kaj la latinan lingvojn kaj jam instruis la rudimentojn de la greka al siaj gimnaziaj kolegoj laŭ indiko de de sia instruisto. En 1775, dudekjaraĝa li forlasis la gimnazion post prezenti disertaĵon en la latina lingvo kun la titolo: La Mirinda Konstruaĵo de la Homa Mano. Tuj poste li vojaĝis al Leipzig (laŭ Zamenhof, "Lepsiko", laŭ alia propono, "Lejpsigo") por studi medicinon kaj perlaboris vivrimedojn instruante la francan kaj germanan lingvojn kaj farante tradukaĵojn el la angla. Tamen la lejpsigaj instruistoj ne havis praktikan sperton pri medicino, nur instruante al la lernantoj libreskajn teoriojn, ĉar la tiama universitato ne havis hospitalon aŭ klinikon je la dispono de siaj lernantoj. Li provis kompensi la mankon de praktiko tradukante kaj studante medicinajn librojn. Hahnemann havis kritikan vidpunkton pri la medicino de siaj instruistoj, kiu konsistis je svagaj erudiciaĵoj tradicie transdonitaj de la mezepokaj skoloj, sen ia ajn kritiko kaj sen eksperimentaj fundamentoj. Tiel li diras en la tradukado de la verko de Cullen: Flebotomioj, kontraŭfebraj kuraciloj, duonvarmaj banoj, senbridaj preskriboj de aperitivoj, konsumivaj dietoj, sangpurigado, oftaj laksigoj kaj klisteroj, konsistiĝas la rondo en kiu la germana kuracisto ĉirkaŭiras senĉese. Tamen lia plej akra riproĉo al la kuracista metodo okazis en 1792 kiam tragike mortis la Caro Leopoldo la Dua de Aŭstrio. Hahnemann publike skribis artikolon kritikante la konduton de la kuracistoj kiuj asistis la Imperiestron. Li bombaste riproĉis la aplikadon de flebotomioj kiuj malvigligis kaj mortigis la malsanulon. Por li tiu konduto estis absurdaĵo. Tiel li diris: Eltiri la viv-fluidon de homo, trifoje dum kvardekkvar horoj, kiam la malsanulo estis konsumita de mens-streĉo kaj longdaŭra diareo ... La scienco paliĝas pro tio!. Pro manko de praktika medicino, li vojaĝis al Vieno, kie li instruiĝis ĉe la kuracisto de la princa familio, Doktoro Jozefo von Quarin, kiu administradis grandan hospitalon kaj havis vastan klientaron. Pri tiu instruisto li diris poste: Al tiu eminenta praktikulo mi ŝuldas ĉion, kio estas en mi nomita kuracisto. Tie li multe lernis kaj je la 10-a de aŭgusto 1779 li defendis sian doktorecan disertaĵon, post kio li ricevis la titolon de Doktoro en Medicino.

Lia malkontento pri la medicino ekde tiam igis lin vojaĝi al diversaj urboj por kompletigi sian sciojn. Por subteni la vivon li ne nur klinikadis, sed intense tradukis librojn pri kemio kaj medicino. Li praktikis la medicinon de sia tempo, sed kelkfoje rifuzis rimedkuracojn, kiuj ne havis por li raciecon. Li vigle oponis al la uzado de alkoholo kaj kafo, tiel ankaŭ al la interna uzado de hidrargo kaj loka aplikado de plumbo, kiel estis la tiama kutimo. Kiam li okupis en Dresdeno (1785) la postenon de oficiala kuracisto pri sano, li multe studis kaj tradukis kemiajn kaj medicinajn verkojn. Dum la periodo de 1785-89 li publikigis pli ol 2200 presitajn paĝojn inkluzive de tradukaĵoj, originalaĵoj kaj eseoj. Dum tiu dresdena periodo li profunde pripensis pri la nesufiĉeco de siatempa medicino. Pro tiu malkontento li dediĉis al la nuraj higienaj konsiloj kaj dietoj. Li preskaŭ ne preskribis medikamentojn, tio estis la unika maniero helpi la pacientojn, viktimojn de tre malklara medicino. Ankaŭ li multe konsilis pri modera vivmaniero. Kiel higienisto, li estis avangardo en sia epoko. Li multe skribis ne nur pri individua higieno, sed ankaŭ pri socia higieno preterirante siajn samtempulojn. Li ankaŭ estis psikiatro kaj kritikis la tiaman kuracistan konduton pri la mensmalsanuloj.

Dum li tradukis kaj verkis pri kemiaj kaj medicinaj aferoj, lia malkontento pro la kuracistaj metodoj kreskadis. Por li la medicina praktiko fariĝis pli kaj pli neebla. En eseo Eskulapo sur Pesiltaso (1805), li asertas:Post eltrovi la malperfektaĵojn kaj erarajn konceptojn de miaj instruistoj kaj libroj mi enfalis en profundan staton de malsana indignado ke mi preskaŭ malkredis je la studo de la medicina sciaro. Mi preskaŭ kredis ke la tuto de la scienco nenio valoras kaj ĝi estas nekapabla progresi. Mi forlasis min mem al mia propra individuaj konjektoj kaj mi decidis ne fiksi min en nenian vojon de konsideroj ĝis mi alvenos al decida konkludo. En eseo publikigita de li en ĵurnalo li diris: Estas nevenkeblaj la obstakloj por alpreno de simpleco kaj certeco en la praktika medicino ... Laŭ mia opinio, la eksteraj obstakloj de la arto estis plibone konataj ol mi deziris. Ili ĉiam stariĝis ĉirkaŭ mia laborrondo. Dum longa tempo mi pensis pri ili kiel nevenkeblaj aferoj kaj mi preskaŭ alvenis al malespero konsideranta mian kuracistan praktikon, viktimon de neeviteblaj cirkonstancoj kaj netrapaseblaj obstakloj kiam trafis mim la penso ĉu ne estus ni mem, la kuracistoj, laŭparte, la respondantoj por tiu manko de simpleco kaj certeco en nia scienco. Tiu serĉo de simpleco en la medicino signis la tutan esploron de la majstro de Meissen kaj kulminis en la teorio pri kronikaj malsanoj kaj en la minimumaj dozoj de lia preskriboj.

Tradukante la farmokologian verkon de Cullen (medicina materialo aŭ farmakopeo de Cullen) li malkonsentis kun la aŭtoro kiam ĉi tiu asertis ke la kinkono (Chinchona L. el rubiacoj) kuracas la marĉan febron (malarion) pro siaj tonikaj efikoj en la stomako. Hahnemann vigle argumentis kontraŭ tiu ĉi asertaĵo kaj alvenis al li la ideo eksperimenti la kinkonan ŝelon en si mem. Farante tion li spertis en sia organismo simptomojn similajn al tiuj de la marĉa febro, konkludante ekde tiu ĉi ekskperimento ke la kinkono kuracas la febron de la marĉoj pro tio ke ĝi produktas malsanan staton similan al tiu de la febro. Li alvenis do al la hipokrata aserto pri la leĝo de simileco (similia similibus), proklamita kvincent jarojn a.K kaj neniam sisteme eksperimentita. Ekde tiam li komencas apliki tiun kuracmetodon kaj en 1796 li publikigas "Eseo pri Nova Principo Determini la Kuracajn Efikojn de la Drogoj". Tiu ĉi publikigaĵo estas la signo de la apero de Homeopatio en la mondo. Oni konsideras ĉi tiun jaron, la jaro de naskiĝo de Homeopatio. Li kunmetas la grekan radikon "homoios" (simila) kun la alia greka radiko "pathos" (malsano) kaj kreas la terminon "Homeopatio". Samtempe, por diferencigi la malnovan skolon de la nova, Homeopatio, li kreas la terminon Alopatio ("alos" = diferenca + "pathos" = malsano) por nomi la unuan. Hahnemann anoncas tiam la faman aksiomon "similia similibus curentur" oponante al la "contraria contrariis" de la malnova skolo, kiu estis la nura kuracmetodo en tiu epoko. Li ĉiam preferis la modalon "curentur" (kuracendas) anstataŭ "curantur" (kuracatas) eble pro la imperativa formo de la unua.

Hahnemann en sia epoko estis la unua praktiki eksperimentadon de medikamentoj, forlasante la empiriismon de siaj kolegoj. Laŭ Dro. Dudgeon el Londono li eksperimentis 90 diferencajn medikamentojn en si mem.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.homeoint.org/books4/organon
•  http://www.homeopathyhome.com/reference/organon/organon.html
•  http://www.mickler.de/journal/versuch-prinzip-1.htm
•  http://www.homeoint.org/english/index.htm

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: